Aladár Münnich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Münnich
Persona informo
Naskonomo Münnich Aladár Adolf
Naskiĝo la  13-an de aŭgusto 1890(nun 1890-08-13)
en Hungario Szepesigló (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 7-an de septembro 1975
en Kanado Montrealo (Kanado)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Teknologia Universitato Munkeno
Familio
Patro Aurél Münnich
Okupo
Okupo arkitektourbanizisto
vdr

Aladár Münnich [muniĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Münnich Aladár estis hungara arkitekto, urbanizisto. Lia nobela antaŭnomo estis jánosvölgyi [jAnoŝvoldji].

Aladár Münnich[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1890 en Szepesigló (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 7-an de septembro 1975 en Montrealo (Kanado).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Münnich maturiĝis en luterana gimnazio en Budapeŝto, poste li studis en Charlottenburg kaj Munkeno kaj akiris arkitekturan diplomon en 1913. Post la diplomo li eklaboris en Londono en ateliero de en:Fred Rowntree, post jaro en Budapeŝto ĉe Flóris Korb. Li finbatalis la 1-an mondmiliton, li ricevis armeajn premiojn. En 1920 li malfermis propran arkitekturan firmaon. Li planis ĉiuspecajn konstruaĵojn, ekzemple muzeojn, bankojn, ludomojn, familiajn domojn, lernejojn, hotelojn, industriaĵojn. Ekde 1933 li partoprenis en urbanizado de Budapeŝto, en 1942 li ricevis la titolon ĉefkonsilisto. Post la 2-a mondmilito li estis urbanizisto, sed pro la komenciĝinta komunismo li disidis en Kanadon, kie li estis arkitekto. Li edziĝis en 1923, 2 filoj naskiĝis en 1923 kaj 1929.

Liaj konstruaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Muzeo en Debrecen
  • Muzeo Déri (Debrecen) (kunarkitekto, 1923-1929)
  • klubdomo de pafistoj en Insulo Margareta (1929)
  • sporta domo de remistoj
  • merkato en Miskolc
  • fabriko en Pét
  • ĝemela loĝdomo por propra uzo (1932)
  • porka merkato en Budapeŝto (1932) - la ĉefnavo estas 25 metrojn larĝa, 13 metrojn alta, 130 metrojn longa
  • ĉefmerkato en Budapeŝto - 247 metrojn longa, 42 metrojn larĝa, 17 metrojn alta, 4 metrojn alta la kelo havanta 400 komercistojn
  • apud la ĉefmerkato oficeja domego kun banko kaj restoracio
  • Kalvinana preĝejo (Gárdony-Agárd) (1936)
  • hungara kalvinana preĝejo (Montrealo, 1954)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.