Aggtelek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO
memortabulo pri Esperanta konĉerto en 1962, en la gutŝtona kaverno Baradla, en la t.n. konĉerta halo

Aggtelek estas vilaĝo en Hungario en la areo de la Nacia parko Aggtelek ĉe la hungara-slovaka limo. En Aggtelek troviĝas la famaj gutŝtonaj grotoj. La areo estas listigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

La areo estas loĝata jam ekde la praepoko, kion pruvas la trovitaĵoj en la kavernoj. La komunumon oni unuafoje mencias en 1295 kiel Ogogteluk.

En 1858 incendio detruis la komunumon, poste la dua mondmilito.

En 1955 okazis granda inundo en la kavernoj, kio subfosis kaj verŝis multajn strantajn gutŝtonojn (stalagmitojn).

La vilaĝo mem estas ankaŭ internacia limtrapasejo al Slovakio, vilaĝo Domica.

La vilaĝo Aggtelek

Aggtelek estas eta vilaĝo (ĉ. 600 loĝantoj) situanta en karsta montara regiono, 55 km-ojn nord-okcidente de la urbo Miskolc. La kalkoŝtono dum la lastaj du milionoj da jaroj karstiĝis, t.e. iĝis parte dissolvita de sur- kaj subteraj akvoj. Formiĝis pli ol mil kavoj kaj grotoj. La plej longa kavo-sistemo estas 22 km-ojn longa. Ĝia hungaria parto (de Aggtelek, nomita Baradla) mezuras 15 km,-ojn la slovakia (de Domica) 7 km-ojn. En la jaro 1995 UNESKO deklaris ĉi-tiun regionon – Komunan Kungaran-Slovakan Nacian Parkon – parto de la Tutmonda Heredaĵo. La Baradla-kavo estis loĝata jam en la neolitiko (malfrua ŝtonepoko), do antaŭ 6 mil jaroj. Pri tio atestas homaj restaĵoj kaj fragmentoj de ujoj de la t. n. Bükk-kulturo. La unua skribita mencio datiĝas de 1781. Post kelkaj partaj sciencaj studoj, inĝeniero Imre Vass plenumis precizan geodezian mezuradon de Baradla, kaj publikigis la rezultan mapon en 1831. La groto Baradla estis vizitata de turistoj ekde la 1880-aj jaroj. En ĝi fluas rivereto nomita Styx, kiu iuloke estas barita. Sur la tiel estiĝinta subtera lageto eblas boati. En la plej granda halo oni regule aranĝas koncertojn. La preskaŭ konstanta temperaturo estas 10--11 oC. La faŭnon de la groto Baradla detale studadis kaj priskribis profesoro Endre Dudich (de la budapeŝta universitato) ekde 1930. Li identigis kaj katalogis pli ol 250 speciojn de animaloj, inter ili plurajn blindajn (ekz. la kankreton Niphargus aggtelekiensis). En la jaro 1958 li fondis Biospeleologian Laboratorion, unu el kies partoj troviĝis subtere, en la Vulpo-branĉo de la groto, kaj la alia en surfaca dometo apud la aggteleka enirejo de Baradla. La laboratorio funkciis ĝis 1995.

stalagmito en la kavo Baradla en Aggtelek

En 1952 László Jakucs, rezulte de sistema esplorado, malkovris alian sistemon de grotoj. Li nomis ĝin Béke-barlang (Groto Paco). Evidentiĝis, ke ties humida, aerosol-hava aero kurace efikas je malsanoj de la spir-organoj (astmo, kronika bronĥito, ktp.) Estiĝis kaj funkcias en la Groto Paco speciala sanatorio. La pli malsupra „etaĵo” de la grotaro estas nun esplorata. Aggtelek kaj ankaŭ la vilaĝeto Jósvafő (ĉe la alia ekstremo de Baradla) estas ekipitaj por akcepti, turisme gvidi, loĝigi kaj gastigi amasojn da turistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la artikolojn pri la lokoj Derenk kaj Jósvafő en la sama nacia parko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]