Manó Andrássy
Grafo Manó Andrássy [andrAŝi] aŭ Manó Andrásy laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Andrássy Manó estis hungara politikisto, pentristo, artkolektanto, mecenato, membro de Hungara Scienca Akademio.
Manó Andrássy naskiĝis [1] la 3-an de marto 1821 en hungara urbo Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 23-an de aprilo 1891 en Görz.
Biografio [redakti]
Manó Andrássy frekventis universitaton, poste vojaĝis en Eŭropo kaj Afriko. Li iĝis deputito parlamenta kaj estro de departemento. Li partoprenis en la liberecbatalo en 1848-1849, tial li devis poste rifuĝi. Tiam li vizitis Ĉinion kaj Hindion. En 1867 li rajtis hejmenveni. Tiam li evoluis minadon kaj prilaboron de fero, sed li okupiĝis ankaŭ pri Tiso. Krome li ŝatis desegnadi kaj pentradi. Li denove apartenis al parlamentanoj inter 1881–1892.
Verkaro (elekto) [redakti]
- Az Utazás Kelet Indiákon: Ceylon, Java, Khina, Bengal 1853 - vojaĝpriskribo
- Hazai vadászatok és sport (Enlandaj ĉasadoj kaj sporto) 1857