Béla Kuthy Krimszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Kuthy Krimszky
Persona informo
Naskiĝo 1846
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 5-an de septembro 1881
en Hungario Kaposvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Béla Kuthy Krimszky [kuti krimski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kuthy Krimszky Béla estis hungara aktoro, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Krimsky.

Béla Kuthy Krimszky[1] naskiĝis en 1846 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 5-an de septembro 1881 en Kaposvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Kuthy Krimszky debutis kiel aktoro en 1867 en Teatro de Győr. En 1873 li apartenis al teatra kompanio de Gyula Miklósy en Budapeŝto, poste de Ignác Krecsányi en Kecskemét. Li longe estis ankaŭ teatrestro. En 1877 lia kompanio unuiĝis kun alia teatra kompanio. En la sekva jaro la kompanio ricevis teatran permeson en Szatmár, sed la permeso estis retirita en 1880, ĉar la kompanio senpermese ludis en aliaj lokoj. Li tragike frue mortis pro kormalsano. Lia edzino naskis filinon.

Lia kontribuo[redakti | redakti fonton]

Unufoje li verkis teatraĵon Ortographia, kiu estis prezentita en 1878.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]