Elek Bolgár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elek Bolgár
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1883 (1883-07-03)
en Košice
Morto 26-an de junio 1955 (1955-06-26) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Stephani Elza
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoinstruistohistoriistojuristo
vdr

Elek BOLGÁR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bolgár Elek, (naskiĝis la 3-an de julio 1883 en Kassa en Hungara reĝlando (nuntempa Košice en Slovakio), mortis la 26-an de junio 1955 en Budapeŝto, Hungario) estis hungara historiisto, profesoro kaj ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1949).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elek Bolgár pristudis juron en Kolozsvár, dume li verkis artikolojn al diversaj peridaĵoj. Li havis socialistajn ideojn, lia amiko estis Ervin Szabó. Inter 1907-1911 li vivis en Usono kaj Svislando. En 1910 en Berno li iĝis filozofia doktoro. En la sekva jaro li hejmenvenis kaj ekinstruis. En 1918 li aliĝis al komunistoj kaj redaktis la partian gazeton. Dum la Hungara Sovetrespubliko li havis diversajn postenojn. Post fiasko de la sovetrespubliko li migris al Vieno kaj Berlino. En 1937 li ekinstruis en universitato en Rostov. En 1944 li hejmenvenis kun la Ruĝa Armeo. Poste li iĝis diplomato, poste universitata profesoro.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Választójog és választórendszerek (1908)
  • Krieg und Proletariat (1924)
  • A kapitalizmus fejlődésének alapvető kérdései az Egyesült Államokban a szovjet történeti irodalom fényénél (1954)
  • Válogatott tanulmányok (Elektitaj studoj) (1958)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.