Geyza Grubicy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geyza Grubicy
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de oktobro 1842(nun 1842-10-27)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 8-an de aŭgusto 1897
en Hungario Rákospalota (iama urbo) (Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario)
vdr

Geyza Grubicy [gEza grubici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grubicy Geyza estis hungara ministeria oficisto, bredisto pri kokinoj. Lia familia nomvarianto estis Grubiczy, lia persona nomvarianto estis Géza (la prononcoj ne ŝanĝiĝis), lia nobela antaŭnomo estis dragoni.

Geyza Grubicy[1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1842 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 8-an de aŭgusto 1897 en Rákospalota (iama urbo) (nun urboparto de Budapeŝto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Geyza Grubicy maturiĝis en premonstrata gimnazio, poste li studis juron en Universitato de Vieno, pli poste li doktoriĝis en Reĝa Universitato de Pest en 1867. Inter 1867 kaj 1991 li laboris en Ministerio pri agrikulturo (Hungario), poste li emeritiĝis. Li ĉiam okupiĝis pri bredadoj de kokinoj, eĉ depost la emeritaj jaroj. Li kreis novajn hibridojn aŭ disvastigis apenaŭ konatajn speciojn. Inter 1876–1888 li estis fondinta redaktoro de revuo pri kokinoj. Li ricevis reĝan premion en 1885. Lia edzino naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A tyúkászat (la unua hungarlingva faklibro pri kokinoj, 1874, tralaborita 1876, 1891, 1895)
  • A tengeri nyulak tenyésztése (parte tradukaĵo, 1875)
  • A zöldségtermelés. Gyakorlati útmutatás a konyhakertészetben. (kunaŭtoro, parte tradukaĵo, 1875)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.