Péter Rákos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Rákos
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1925 (1925-02-14)
en Košice
Morto 15-an de aŭgusto 2002 (2002-08-15) (77-jaraĝa)
en Prago
Tombo Bubeneč Cemetery
Lingvoj hungaraĉeĥaslovaka
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo tradukistoinstruisto
vdr

Péter Rákos [rAkoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rákos Péter estis ĉeĥoslovakia hungara literaturhistoriisto, tradukisto, profesoro, membro (ekstera (1998)) de Hungara Scienca Akademio.

Péter Rákos [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1925 en Košice, li mortis la 15-an de aŭgusto 2002 en Prago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Rákos apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio naskiĝinta en juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste dum la erao der Nazia Germanio li estis deportita al koncentrejo Auschwitz. Li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Karolo en 1949. Ekde la sekva jaro li instruis en la universitato kiel asistanto, ekde 1964 kiel docento, ekde 1990 kiel profesoro. Li kandidatiĝis en 1960, li doktoriĝis en 1989. Li okupiĝis pri la hungara literaturo kaj rilatoj ĉeĥa-hungara. En 1990 li partoprenis en fondo de asocio de ĉeĥiaj hungaroj. Li ricevis diversajn premiojn inter 1982-2000.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Rhythm and Metre in Hungarian Verse (1966)
  • Slovník spisovatelů – Maďarsko (1971) - leksikono
  • Az irodalom igaza (1987) - studoj
  • Prágai õrjárat (1995) - eseoj
  • Magyarok világvonala (2002)
  • tradukaĵoj ekzemple de Zsigmond Móricz, Tibor Déry, Milán Füst, Géza Ottlik al la ĉeĥa lingvo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.