Forbasy
Forbasy, hungare Poprádfalu, germane Forbs estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Forbasy | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Stará Ľubovňa | |
| Poŝtkodo | 065 01 | |
| Aŭtokodo | SL | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-52-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 394 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
49°17′50″N 20°36′50″O / 49.29722°N, 20.61389°OKoordinatoj: 49°17′50″N 20°36′50″O / 49.29722°N, 20.61389°O | |
| Alto | 537 m s.m. | |
| Areo | 5 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Forbasy situas laŭ maldekstra bordo de Poprad (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Poprad (urbo)-Stará Ľubovňa. La lasta urbo troviĝas je 6 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1311 en formo "Fyrbaz". Inter 1412-1772 la vilaĝo apartenis al grupo de la 16 hipotekitaj urboj al Pollando. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon triaklasa. En 1828 451 vilaĝanoj loĝis en 62 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Forbasz, sed tio estis iomete maldeca vorto, tial poste uziĝis nova hungara nomo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Poprádfalu 314 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Ólubló, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1927 la tuta vilaĝo bruldetruiĝis. En 2001 vivis en Forbasy 370 homoj, (367 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo el la 17-a jarcento
- fontoj havantaj sulfuron
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio