Plavnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plavnica
hungare: Palonca, germane: Plausch
municipo
Preĝejo en Plavnica
Oficiala nomo: Plavnica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Stará Ľubovňa
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Rivero Poprad
Situo Plavnica
 - alteco 530 m s. m.
 - koordinatoj 49° 16′ 28″ N 20° 46′ 46″ O / 49.27444 °N, 20.77944 °O / 49.27444; 20.77944 (mapo)
Areo 19,5 km² (1 950 ha)
Loĝantaro 1 625 (31.12.2011)
Denseco 83,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 065 45
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj SL
NUTS 526967
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Plavnica
Retpaĝo: www.obecplavnica.sk
Portalo pri Slovakio

Plavnica (hungare Palonca germane Plausch [plaŭŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Plavnica situas laŭ maldekstra bordo de Poprad (rivero), laŭ fervojo kaj ĉefvojo Poprad-Prešov. Stará Ľubovňa troviĝas je 8 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1325 en formo "Plawnich". En 1600 oni komputis 51 domojn, nobeldomon, lernejon, muelejon, templon kaj paroĥon. En 1787 1055 vilaĝanoj loĝis en 135 domoj, en 1828 1211 vilaĝanoj en 167 domoj.. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Palonca 1059 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Lipany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Dum la socialismo la vilaĝo prosperis: en 1952 modernaj loĝdomoj, kulturdomo kaj sportejo konstruiĝis, post 2 jaroj ĝi ricevis elektran servon, en 1960 kaj en 1985 novaj lernejoj konstruiĝis. En 2001 vivis en Plavnica 1482 homoj, (1469 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]