Chmeľnica
Chmeľnica, hungare Komlóskert [komlOŝkert], germane Hopgarten estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Chmeľnica | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Stará Ľubovňa | |
| Poŝtkodo | 064 01 | |
| Aŭtokodo | SL | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-52-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 955 (en 2009) | |
| Geografio | ||
|
|
49°17′44″N 20°43′52″O / 49.29556°N, 20.73111°OKoordinatoj: 49°17′44″N 20°43′52″O / 49.29556°N, 20.73111°O | |
| Alto | 521 m s.m. | |
| Areo | 13 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Chmeľnica situas laŭ dekstra bordo de Poprad (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Poprad (urbo)-Prešov. Stará Ľubovňa troviĝas je 3 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1315 en germana formo "Hophengart". La unuaj loĝantoj estis germanoj. Inter 1412-1772 la vilaĝo apartenis al grupo de la 16 hipotekitaj urboj al Pollando, dume en 1433 la husanoj detruis la vilaĝon. En 1662 inundo okazis, tial la vilaĝo iomete ŝanĝis lokon. En 1828 980 vilaĝanoj loĝis en 135 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Komlóskert 653 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Ólubló, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post 1945 la germanoj deportiĝis. En 2001 vivis en Chmeľnica 914 homoj, (797 slovakoj, 107 germanoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Andreo de 1770
- laŭvoja baroka kapelo
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio