Dravce
Dravce, hungare Szepesdaróc [sepeŝdarOc], germane Drautz estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Dravce | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Levoča | |
| Poŝtkodo | 053 14 | |
| Aŭtokodo | LE | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-53-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 765 (en 2010) | |
| Geografio | ||
|
|
49°01′00″N 20°29′00″O / 49.016667°N, 20.483333°OKoordinatoj: 49°01′00″N 20°29′00″O / 49.016667°N, 20.483333°O | |
| Alto | 680 m s.m. | |
| Areo | 13 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Dravce situas laŭ ĉefvojo Poprad-Prešov. Levoča troviĝas je 8 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1263 en latina formo "villa Drauch". En 1787 491 vilaĝanoj loĝis en 54 domoj, en 1828 500 vilaĝanoj en 70 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Ĝis 1892 la oficiala hungara loknomo estis Dravec, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepesdaróc 379 homoj, (slovakoj en majoritato, poloj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Lőcse, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dravce 772 homoj, (651 slovakoj, 115 ciganoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika sentura preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario el la 13-a jarcento, post 2 jarcentoj pligrandigita, baldaŭe renovigita
- sonorilostablo de 1956
- gotika mezepoka ŝtona ponto
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio