Hôrka

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hôrka, hungare Lándzsásötfalu [lanĝaŝotfalu], germane Horke estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Hôrka
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Prešov
Distrikto Poprad
Poŝtkodo 059 12
Aŭtokodo PP
Telefona antaŭkodo ++421-52-....
Demografio
Loĝantaro 1797 (en 2010)
Geografio
Koordinatoj
49°01′11″N 20°23′42″O  /  49.01972°N, 20.395°O / 49.01972; 20.395 (Hôrka)Koordinatoj: 49°01′11″N 20°23′42″O  /  49.01972°N, 20.395°O / 49.01972; 20.395 (Hôrka)
Alto 600 m s.m.
Areo 11 km²
Horzono UTC+1 (en somero +2)
Mapo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Enhavo

[redakti] Geografio

Hôrka situas laŭ ĉefvojo Spišská Nová Ves-Poprad (urbo) (same aŭtovojo kaj fervojo estas tre proksime). La lasta urbo troviĝas je 8 km-oj.

[redakti] Historio

Lándzsásötfalu naskiĝis en la 19-a jarcento pro unuiĝo de jenaj 5 vilaĝoj:

[redakti] Primfalu/Preimsdorf/Prímovce

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1312 en latina formo "villa Primi", poste en 1399 en hungara formo "Primfalua". En 1787 47 vilaĝanoj loĝis en 8 domoj, en 1828 79 vilaĝanoj loĝis en 10 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Foje la vilaĝo nomiĝis ankaŭ "Primóc". Baldaŭe Primfalu unuiĝis kun Horka.

[redakti] Kisóc/Kischendorf/Kišovce

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1324 en hungara formo "Hisfalua". Longe oni minadis manganon. En 1787 192 vilaĝanoj loĝis en 38 domoj, en 1828 238 vilaĝanoj loĝis en 32 domoj. Baldaŭe Kisóc unuiĝis kun Horka.

[redakti] Szentandrás/Sankt Andrä/Svätý Ondrej

La 3 loknomoj signifas: Sankta Andreo. Tiu vilaĝo estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1317 en latina formo "Sanctus Andreas", la hungara nomo "Zenthandras" aperis en 1382. En 1787 186 vilaĝanoj loĝis en 24 domoj, en 1828 148 vilaĝanoj loĝis en 20 domoj. Inter 1850-54 la vilaĝo estis distriktejo. La vilaĝo profitis el kuracfonto. Baldaŭe Szentandrás unuiĝis kun Horka.

[redakti] Miklósfalu/Nickelsdorf/Miklušovce

La 3 loknomoj signifas: Nikolao-vilaĝo. Ankaŭ tiu vilaĝo unuiĝis kun Horka.

[redakti] Horka/Horke/Hôrka

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1347 en hungara formo "Bosafalua". En 1787 78 vilaĝanoj loĝis en 12 domoj, en 1828 61 vilaĝanoj loĝis en 9 domoj. Baldaŭe la ceteraj vilaĝoj aliĝis al Horka, sed la nova hungara loknomo esprimas la kvinopon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lándzsásötfalu 368 homoj, (slovakoj en majoritato, poloj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la unuigita komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

[redakti] Fontoj

  • Hungara Vikipedio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj