Jánovce (distrikto Poprad)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Jánovce |
Jánovce, hungare Szepesjánosfalva [sepeŝjAnoŝfalva], germane Hensdorf estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ 2 proksimaj vilaĝetoj apartenas al la municipo.
| Jánovce | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Poprad | |
| Poŝtkodo | 059 13 | |
| Aŭtokodo | PP | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-52-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1332 (en 2010) | |
| Geografio | ||
|
|
49°01′00″N 20°26′00″O / 49.016667°N, 20.433333°OKoordinatoj: 49°01′00″N 20°26′00″O / 49.016667°N, 20.433333°O | |
| Alto | 579 m s.m. | |
| Areo | 10 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Jánovce situas laŭ ĉefvojo Spišská Nová Ves-Poprad (urbo) (same aŭtovojo kaj fervojo estas tre proksime). La lasta urbo troviĝas je 12 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1312 en latina formo "villa Johannis", la hungara loknomo „Janofaluwa” aperis en 1448. En 1787 120 vilaĝanoj loĝis en 17 domoj, en 1828 178 vilaĝanoj loĝis en 23 domoj. Ĝis 1892 la oficiala hungara loknomo estis Jánócz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szepesjánosfalva 186 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Lőcse, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jánovce 1116 homoj, (1017 slovakoj, 71 ciganoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika malfruromanika preĝejo omaĝe al Sankta Katerino el Aleksandrio el la 13-a jarcento
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio