Kamenica nad Cirochou
Kamenica nad Cirochou, hungare Nagykemence [nadjkemence] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Veľká Kamenka. Veľká kaj nagy signifas: granda.
| Kamenica nad Cirochou | ||
|---|---|---|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Humenné | |
| Poŝtkodo | 067 83 | |
| Aŭtokodo | HE | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-57-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 2 349 (en 2009) | |
| Geografio | ||
|
|
48°56′00″N 22°00′00″O / 48.933333°N, 22°OKoordinatoj: 48°56′00″N 22°00′00″O / 48.933333°N, 22°O | |
| Alto | 184 m s.m. | |
| Areo | 18 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Kamenica nad Cirochou situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Snina-Humenné. La lasta urbo troviĝas je 7 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1317 laŭ tiama hungara ortografio "Kementze" (=forno). Baldaŭe 2 apartaj vilaĝoj formiĝis: Granda kaj Malgranda Kementze. En 1416 tio estis Nagy Kementze. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagykemence 1067 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Homonna, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kamenica nad Cirochou 2272 homoj (2229 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Martiro Sankta Stefano de 1782
- klasikisma kastelo de Csáky [ĉAki] de 1773
- flughaveno de 1936
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio
