Hermanovce

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hermanovce, hungare Sztankahermány [stankahermAnj], germane Hermannsdorf bei Jaronitz estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Hermanovce

Slovakia Sariska highlands 115.jpg

Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Prešov
Distrikto Prešov
Poŝtkodo 082 35
Aŭtokodo PO
Telefona antaŭkodo ++421-51-....
Demografio
Loĝantaro 1596 (en 2010)
Geografio
Koordinatoj
49°02′40″N 21°01′00″O  /  49.04444°N, 21.016667°O / 49.04444; 21.016667 (Hermanovce)Koordinatoj: 49°02′40″N 21°01′00″O  /  49.04444°N, 21.016667°O / 49.04444; 21.016667 (Hermanovce)
Alto 465 m s.m.
Areo 16 km²
Horzono UTC+1 (en somero +2)
Slovakia presov presov.png
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

Geografio [redakti]

Hermanovce situas en valo kaj sur mildaj deklivoj laŭ traira flankovojo, sed ankaŭ ĉefvojo estas proksime. Prešov troviĝas je 18 km-oj.

Historio [redakti]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1320 en latina formo "villa Hermani Superior et Inferior". En 1427 42 familioj pagis impostojn. En 1787 564 vilaĝanoj loĝis en 77 domoj, en 1828 656 vilaĝanoj en 88 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Sztankahermány 668 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Kisszeben, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hermanovce 1467 homoj, (1148 slovakoj, 313 ciganoj).

Vidindaĵoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Fontoj [redakti]

  • Hungara Vikipedio
Preĝejo de Hermanovce
Strato en Hermanovce