Hubošovce
Hubošovce, hungare Gombosszentgyörgy estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Sabinov.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Alto super la marnivelo: 356 m
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 082 67
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso: 51
[redakti] Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, inter 2 rojoj, laŭ traira flankovojo. Prešov troviĝas 13 km-ojn for.
[redakti] Historio
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. Dum la mezepoko 2 vilaĝoj formiĝis: Gombosfalu kaj Szentgyörgy (sentdjordj). Ili kuniĝis meze de la 19-a jarcento. En 1910 loĝis en Gombosszentgyörgy 286 da homoj (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al departemento Sáros, al la distrikto de Kisszeben, poste al Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis en Hubošovce 433 da homoj, escepte unun ĉiuj slovakoj.
[redakti] Gombosfalu
La unua mencio devenis el 1409 en formo "Kysfalu" kaj en 1431 "Gombosfalwa". Posedantoj de la kampoj estis precipr familio Gombos (gomboŝ).
[redakti] Szentgyörgy
La unua mencio devenis el 1307 en latina formo "Sanctus Georgius" (=Sankta Georgo). La loko tiam havis gotikan preĝejon.
[redakti] Vidindaĵoj
- katolika gotika preĝejo el la 13-a jarcento, en 1763 barokiĝis, en 1922 kaj en 1999 renoviĝis
- katolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de ĉirkaŭ 1700, en 1940 renoviĝis
- renesanca nobeldomo de Gombos (gomboŝ) el la 17-a jarcento, post jarcento trakonstruiĝis, en la 20-a jarcento iĝis lernejo
- klasikisma nobeldomo de 1809