Havka
El Vikipedio
Havka, hungare Hóka, germane Höfchen in der Zips estas tre malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Havka | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Kežmarok | |
| Poŝtkodo | 061 01 | |
| Aŭtokodo | KK | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-52-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 41 (en 2010) | |
| Geografio | ||
|
|
49°20′40″N 20°24′19″O / 49.34444°N, 20.40528°OKoordinatoj: 49°20′40″N 20°24′19″O / 49.34444°N, 20.40528°O | |
| Alto | 627 m s.m. | |
| Areo | 6 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Havka situas fine de sakovojo 6 km-ojn longa el Spišská Stará Ves. Kežmarok troviĝas je 41 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1337 en formo "Hafka". La fondintoj estis monaĥoj. En la 15-a jarcento husanoj bruldetruis la vilaĝon. En 1786 germanoj alvenis. En 1828 116 vilaĝanoj loĝis en 15 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hóka 116 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesófalu, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Havka 46 homoj, (ĉiuj slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- kapelo el la 19-a jarcento
- altaj lignaj loĝdomoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio