Liptovská Teplička

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liptovská Teplička
hungare: Teplicska, germane: Zeplitschke
municipo
Vilaĝoplaco en Liptovská Teplička
Blazono
Oficiala nomo: Liptovská Teplička
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Poprad
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Malaltaj Tatroj
Najbaras kun NP Malaltaj Tatroj
Rivero Čierny Váh
Situo Liptovská Teplička
 - alteco 920 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 02″ N 20° 05′ 15″ O / 48.96722 °N, 20.08750 °O / 48.96722; 20.08750 (mapo)
Areo 98,6817 km² (9 868,17 ha)
Loĝantaro 2 417 (31.12.2011)
Denseco 24,49 loĝ./km²
Monto Kráľova hoľa
Unua skribmencio 1634
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 40
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj PP
NUTS 523631
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Liptovská Teplička
Retpaĝo: www.liptovskateplicka.sk
Portalo pri Slovakio
Preĝejo de Liptovská Teplička

Liptovská Teplička (hungare Teplicska [tepliĉka], germane Zeplitschke [cepliĉke]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Liptovská Teplička situas sub norda piedo de Kráľova hoľa, fine de sakovojo, sed estas ankaŭ aliaj vojoj al la najbareco. Poprad troviĝas je 25 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1634. En 1715 22 familioj pagis impostojn. En 1784 1176 vilaĝanoj loĝis en 131 domoj, en 1828 1221 vilaĝanoj loĝis en 144 domoj. En 1899 la loknomo ŝanĝiĝis al Királyhegyfalu pro la hungariga politiko, sed la loĝantaro ne akceptis ĝin kaj restis la kutima nomo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Teplicska 1687 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptóújvár, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Liptovská Teplička 2277 homoj, (1926 slovakoj, 338 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]