Ličartovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ličartovce, hungare Licsérd [liĉErd], germane Litschert estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.

Ličartovce

Slovakia Licartovce 11.JPG

Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Slovakio
Ŝtato Slovakio
Regiono Prešov
Distrikto Prešov
Poŝtkodo 082 03
Aŭtokodo PO
Telefona antaŭkodo ++421-51-....
Demografio
Loĝantaro 948 (en 2007)
Geografio
Koordinatoj
48°52′30″N 21°14′50″O  /  48.875°N, 21.24722°O / 48.875; 21.24722 (Ličartovce)Koordinatoj: 48°52′30″N 21°14′50″O  /  48.875°N, 21.24722°O / 48.875; 21.24722 (Ličartovce)
Alto 282 m s.m.
Areo 8 km²
Horzono UTC+1 (en somero +2)
Slovakia presov presov.png
v  d  r
Information icon.svg

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ličartovce situas sur deklivoj, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtovojo Košice-Prešov. La lasta urbo troviĝas je 17, Lemešany je 4 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1249 en formo "Licardi". En 1427 10 familioj pagis impostojn. En 1600 oni komputis tie 9 domojn. En 1787 344 vilaĝanoj loĝis en 54 domoj, en 1828 517 vilaĝanoj en 68 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Licsérd 522 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Lemes, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ličartovce 962 homoj, (935 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
Preĝejo de Ličartovce