Fričkovce
El Vikipedio
Fričkovce, hungare Alsófricske [alŝOfriĉke], germane Fritschhau estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Fričkovce | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Bardejov | |
| Poŝtkodo | 086 42 | |
| Aŭtokodo | BJ | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-54-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 683 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
49°11′00″N 21°15′00″O / 49.183333°N, 21.25°OKoordinatoj: 49°11′00″N 21°15′00″O / 49.183333°N, 21.25°O | |
| Alto | 450 m s.m. | |
| Areo | 9 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Fričkovce situas laŭ flankovojoj. Bardejov troviĝas je 13 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1427 en formo "Frychhaw", tiam 24 familioj pagis imposton. En 1600 oni komputis tie 20 kamparanajn domojn kaj vilaĝestran domon. Komence de la 20-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsófricske 381 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bártfa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Fričkovce 691 homoj, (688 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1822, en 1922 renovigita
- romkatolika moderna preĝejo omaĝe al Dipatrino (Reĝino de Rozario) de 1991
- kelo por vinbareloj el la 15-a jarcento
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio