Mičakovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mičakovce
hungare: Mikevágása
municipo
Oficiala nomo: Mičakovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Svidník
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Riveroj Radomka, Topľa
Situo Mičakovce
 - alteco 179 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 19″ N 21° 31′ 17″ O / 49.08861 °N, 21.52139 °O / 49.08861; 21.52139 (mapo)
Areo 4,71 km² (471 ha)
Loĝantaro 146 (31.12.2011)
Denseco 31 loĝ./km²
Unua skribmencio 1390
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 087 01
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 519596
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Mičakovce
Retpaĝo: obecmicakovce.webnode.sk
Portalo pri Slovakio

Mičakovce (hungare Mikevágása [mikevAgAŝa]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Mičakovce situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Giraltovce troviĝas je 2 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1390 laŭ tiama hungara ortografio "Mikeuagasa". En 1720 ĝi ne estis loĝata pro la epidemioj kaj bataladoj. En 1787 85 vilaĝanoj loĝis en 13 domoj, en 1828 133 vilaĝanoj en 15 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Micsák, poste ĝi rericevis la mezepokan originan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Mikevágása 105 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Mičakovce 132 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).