Hankovce (distrikto Bardejov)
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Hankovce |
Hankovce, hungare Hankvágása [hankvAgAŝa], germane Hinzendorf im Scharosch estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Hankovce | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Bardejov | |
| Poŝtkodo | 086 46 | |
| Aŭtokodo | BJ | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-54-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 402 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
49°12′11″N 21°24′18″O / 49.20306°N, 21.405°OKoordinatoj: 49°12′11″N 21°24′18″O / 49.20306°N, 21.405°O | |
| Alto | 250 m s.m. | |
| Areo | 9 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Hankovce situas fine de sakovojo. Bardejov troviĝas je 18 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1377, la hungara formo "Hankuagasa" uziĝis ekde la 16-a jarcento. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hankvágása 345 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Girált, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hankovce 586 homoj, (582 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1836
- luterana preĝejo el la 1930-aj jaroj
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio