Kolbasov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolbasov
rutene: Ковбасів, hungare: Végaszó
municipo
Oficiala nomo: Kolbasov
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Montaro Bukovské vrchy
Rivero Ulička
Situo Kolbasov
 - alteco 312 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 30″ N 22° 22′ 41″ O / 49.00833 °N, 22.37806 °O / 49.00833; 22.37806 (mapo)
Areo 15,965 km² (1 596,5 ha)
Loĝantaro 100 (31.12.2009)
Denseco 6,26 loĝ./km²
Nacia parko Nacia parko Poloniny
Unua skribmencio 1548
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 66
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 520381
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Kolbasov
Retpaĝo: kolbasov.sk
Portalo pri Slovakio

Kolbasov (hungare VégaszóKolbaszó) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio, en regiono Prešov, en distrikto Snina.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kolbasov troviĝas en montaro Bukovské vrchy, laŭ traira flankovojo, 24 km for de Snina. Teritorio de la vilaĝo situas en montara valkaldroneto, kiun formas rojo Ulička, kelkaj kilometroj de ĉefa montoĉeno de Karpatoj. De sudokcidento limigas kaldroneton subtuteco Nastas kaj de nordoriento subtuteco de Bukovce. La teritorio de vilaĝo ne najbaras kun landlimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1492. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al alia nobelara familio de Stropkov ĝis jaro 1830; poste al Greko-katolika episkopejo de Prešov. En 1910 loĝis en Végaszó 372 da homoj, (315 rutenoj, 44 germanoj, 4 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Végaszó apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Kolbasov 130 homoj, (110 slovakoj, 10 rutenoj, 3 ukrainoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La greko-katolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo konstruita ĉirkaŭ jaro 1840 sur la loko post la ligna preĝejo de 18-a jarcento. Ĉe vilaĝa tombejo troviĝas milita tombejo de unua mondmilito. Je la vilaĝdomo memortabulo al morditaj judoj per banderanoj en 1945.

Naturoprotekto[redakti | redakti fonton]

La vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny. La vilaĝo mem kuŝas en ŝirma zono de la nacia parko. En la teritorio de vilaĝo troviĝas naturrezervejo Bzaná.