Holumnica
Holumnica, hungare Hollólomnic, germane Hollomnitz estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Holumnica | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Kežmarok | |
| Poŝtkodo | 059 94 | |
| Aŭtokodo | KK | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-52-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 895 (en 2010) | |
| Geografio | ||
|
|
49°14′00″N 20°31′30″O / 49.233333°N, 20.525°OKoordinatoj: 49°14′00″N 20°31′30″O / 49.233333°N, 20.525°O | |
| Alto | 594 m s.m. | |
| Areo | 9 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Holumnica situas en valo de rojo, ĉe komenca parto de longa sakovojo. Stará Ľubovňa troviĝas je 14, Podolínec je 3 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1256 en formo "Lampnitza". En la 15-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis, kiu post 2 jarcentoj forlasiĝis. En 1600 oni komputis tie 31 domojn. En 1787 731 vilaĝanoj loĝis en 104 domoj, en 1828 866 vilaĝanoj en 119 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Hollólomnic 535 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Késmárk, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 la germanoj rifuĝis aŭ deportiĝis al Germanio.
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Katerino el Aleksandrio, en la 19-a jarcento plene trakonstruita
- luterana preĝejo de 1797
- ruino de fortikaĵo
- kastelo
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Holumnica sur mapo de Slovakio
- angla teksto kun fotoj pri fortikaĵo de Holumnica
- Foto pri kastelo de Holumnica
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio