Habura
Habura, hungare Laborcfő, rutene Габура [ĥabura] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
| Habura | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Prešov | |
| Distrikto | Medzilaborce | |
| Poŝtkodo | 067 52 | |
| Aŭtokodo | ML | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-57-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 476 (en 2007) | |
| Geografio | ||
|
|
49°19′30″N 21°51′45″O / 49.325°N, 21.8625°OKoordinatoj: 49°19′30″N 21°51′45″O / 49.325°N, 21.8625°O | |
| Alto | 376 m s.m. | |
| Areo | 28 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
[redakti] Geografio
Habura situas proksime de fonto de Laborec, meze de sakovojo el Medzilaborce, kiu troviĝas je 8 km-oj.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1543. En 1556 8 familioj pagis imposton. En la 17-a jarcento rutenoj kaj iom da judoj alvenis. En 1720 oni komputis tie 33 domojn kaj muelejon. En 1828 loĝis tie 945 vilaĝanoj en 126 domoj. Tiutempe ŝtonminejo funkciis apud la vilaĝo. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Habura, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Laborcfő 1263 homoj, (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). En 1911 incendio okazis, 74 domoj cindriĝis. Dum la 1-a mondmilito pro la bataloj la vilaĝo detruiĝis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Mezőlaborc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Habura 497 homoj, (308 rutenoj, 138 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio