Snina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Snina
hungare: Szinna, rutene: Снина
urbo
Snina.panorama.2.JPG
Panoramo de Snina kun rivero Cirocha
Coat of arms of Snina.png
Blazono
Oficiala nomo: Snina
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Montaroj Laborecká vrchovina, Bukovské vrchy, Vihorlatské vrchy
Riveroj Cirocha, Pčolinka
Situo Snina
 - alteco 250 m s. m.
 - koordinatoj 48°59′17″N 22°09′24″E  /  48.98806°N, 22.15667°O / 48.98806; 22.15667 (Snina)
Areo 58,61 km² (5 861 ha)
Loĝantaro 20 998 (31.01.2010)
Denseco 358,27 loĝ./km²
Unua skribmencio 1343
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 069 01
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 520802
Snina enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Snina enkadre de Slovakio
Snina enkadre de Regiono Prešov
ButtonRed.svg
Snina enkadre de Regiono Prešov
Snina
Snina
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Snina
Retpaĝo: www.snina.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Snina (hungare Szinna, ukraine Снiна, rutene Снина), estas distrikta urbo en Slovakio, situanta en distrikto Snina, Regiono Prešov, ne malproksime de limoj de Ukrainio kaj Pollando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Snina estas la plej orienta urbo de Zemplen (reĝa departemento), troviĝanta en kunfluo de rojo Pčolinka kaj Cirocha. Ĝi estas ĉirkaŭita de montaroj Laborecká vrchovina, Bukovské vrchy kaj Vihorlatské vrchy.

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Sídlisko I, Sídlisko II, Bramhora, Majer, Tabla, Brehy, Daľkov, Centrum, Mier

Stratoj[redakti | redakti fonton]

Riveroj[redakti | redakti fonton]

  • Cirocha
  • Pčolinka

Akvoareoj[redakti | redakti fonton]

  • Rybníky

Simboloj de urbo[redakti | redakti fonton]

Urba blazono estas transprenita el historia sigelo el 19-a jarcento kaj bildigas fluilon, norion kun konstrukcio, martelon kaj amboson. Koloroj estas: frontono – verda; norio kun konstrukcio – ora; fluilo, martelo kaj amboso - arĝenta. Aŭtoro de grafika propono de la urba blazono estas Dezider BARTA.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu loko estis koloniigita jam en frua ŝtonepoko. Sninan trairis en pasinteco tri komercvojoj al Pollando. Ĝis nun ĉe vilaĝo Ruské konserviĝis nur ŝtonvojo "Porta Rusica" iranta el Hungario al Galicio.

Unua skribmencio estas el jaro 1343, kiam oni menciis Snina-n kiel parto de posedaĵo de Drugethovcoj. Plua skribaĵo estis donacdokumento de hungara reĝo Ludviko Granda de 7-a januaro 1347. En 15-a jarcento Snina disvastiĝis kaj akiris iajn urbajn privilegiojn. Tiutempe la urbo havis proksimume 130 loĝantoj, kio estis tiam sufiĉe multaj. En jaro 1487 oni memoras en ĝi monaĥejon de bazilianoj. En 16-a jarcento Snina prezentas sin kiel kampurbo. Post morto de Sigismundo la 2-a Drugeth la sninan posedaĵon ricevis lia filino Klára, kiu edziniĝis kun Petro Zichy. Fine de 18-a jarcento iĝis Terézia Wan Dernáthová kaj ŝiaj kvin filoj novaj geposedantoj. En la jaro 1781 ŝi konstruis novan masonitan kastelon anstataŭ malnova ligna.

En la jaro 1799 ŝiaj filoj vendis la grandhavaĵon al entreprenisto Jozef Rholl el nederlanda familio, kiu jam de 16-a jarcento enterprenis en mineja kaj metalurgia industrio en departementoj Gömör kaj Szepes (reĝa departemento). En la jaro 1809 oni malkovris en Jozefa valo (nomita verŝajne laŭ li) en Vihorlata montaro feroercon kaj fondis gisejon. En la jaro 1841 estis gisita ankaŭ statuo de Herkul, kiu ĝis nun troviĝas en korto de kastelo en Snina. Dum ekonomia krizo en la jaro 1873 la gisejo malaperis, vivo de loĝantaro de Snina kaj ĉirkaŭaĵo rapide plimalboniĝis kaj homoj amase transloĝiĝis al Usono, Kanado kaj okcidenta Eŭropo.

Jozef Rholl fondis ankaŭ vilaĝeton Rhollové Hámre, kiu pli malfrue nomiĝis Sninské Hámre (hodiaŭa vilaĝo Zemplínske Hámre). Post gerholloj restis en Snina ankaŭ vikariejo ĉe tombejo de Snina.

Elskribaĵo el monografio de eksa departemento de Zemplén (1903-1905). Snina (paĝo. 112, hungare Szinna)

„Malgranda urbeto en valeto de Cirocha. Ĝi estas sidejo de Distrikto de Snina.... Ĝi havas 507 domojn kaj 2750 plejparte romkatolikajn loĝantojn. Ĝi havas propran poŝtoficejon kaj telegrafoficejon, fervojstacion en Humenne. Kastelo, en kiu loĝas bofilo de nuntempa posedanto - grafo Schaumburg-Lippe, situas en belega parko, al kiu apartenas ankaŭ zoo. En la parko antaŭ la kastelo super fontano staras ferstatuo de Herkules. Ĉi tiea romkatolika preĝejo estas konstruita en la jaro 1736. En la urbeto estas ŝtata lernejo, polica kaj financa kazernoj kaj vapra muelejo. En katastro de komunuma teritorio estas granda ŝtonformacio Ŝtono de Snina (Sninský kameň), kiu de malproksime aspektas kiel granda kastelo.“

Parta ekonomia pliboniĝo estis en komenco de 20-a jarcento, kiam aperis fervojo el Humenné al Stakčín en jaroj 1909 - 1912. Ĝi ebligis ĉefe disvolvo de lignoindustrio.

En 20-a jarcento estis teritorio de regino rekta okazintejo de du tutmondaj militoj, kiuj plimalboniĝis vivon de ĉi tiea loĝantaro. Dum intermilita tempo, kiam Karpata Rutenio apartenis al Ĉeĥoslovakio estis Snina grava urbo en komercvojo al Oriento. Post estiĝo de Slovaka ŝtato de jaro 1939 apartis orienta parto de Distrikto Snina al Hungario. Tage 1944-11-25 estis urbo liberigita.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urbestro[redakti | redakti fonton]

  • 2006-2010: Ing. Štefan Miľovčík
  • 2002-2006: Ing. Marián Kníž
  • 2006- : Ing. Štefan Miľovčík

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1598 - 75 domoj
  • 1785 - 195 domoj, 1 430 loĝantoj
  • 1903 - 507 domoj, 2 750 loĝantoj
  • 1910 - 2939 loĝantoj
  • 1991 - 2 077 domoj , 5 755 loĝejon, 19 159 loĝantoj
  • 28-a februaro 1993 - 20 062 loĝantoj

Kulturo kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Eminenta konsistaĵo de kultura okazado en Snina estas Galerio de Miro (Galéria Miro), kiu estas konata en Berlin, Prago kaj Bratislavo. Ĝia fondisto estas Dro. Miroslav Smolák. Dum unua datreveno fondis fratoj Smolakoj en Snina tradicion de internacia artfestivalo. Ĝia kunorganizantoj estas urbo Snina kaj Arta babilkunveno de Slovakio. Dum kvin jaroj el la festivalo iĝis grava parto de socia vivo de ĉi tiu regiono.
  • Edukklerigan, interesigan kaj refreŝigan agadon de infanoj kaj junuloj priyorgis Domo de pioniroj kaj junuloj en Snina, kaj post la jaro 1989 ĝian agadon transprenis Centro de libera tempo.
  • Al kultura vivo de la urbo nuntempe kontribuas ankaŭ teatra ensemblo HRB, kiu

havas sidejon ĉe Gimnazio en Snina. Ĝi havas proksimume dudek anojn – studentojn. Ĝi prezentis jam tri proprajn ludojn: „Vera doloro ne ekzitas“, „Patrino, mi vidis angelon“ kaj „Ni estas toleremaj“.

  • Allogan programon havas ankaŭ grupo de historia skermado Vikomt, kiu ekestis en Snina en la jaro 1983. Sian programon ili prezentas en fioroj, dum datrevenoj de urbo, aŭ dum kulturaj eventoj en kasteloj en tuta Slovakujo.
  • Artinteresa estas ankaŭ Socio de historiaj kaj „country“ dancoj Merlin.
  • En Snina agadas jam pli ol 50 jaroj aj folklora ensemblo Vihorlat kun tradiciaj dancoj, kiu akiris multajn sukcesojn ankaŭ en fremdlndoj.

Konstruaĵoj kaj memorigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Snina
  • Kastelo de Snina (Sninský kaštieľ) – Klasicisma kastelo konstruita en la jaro 1781. Ĝi estis konstruita en belega granda parko, en kiu estis multaj ekzotiaj arboj kaj kreskaĵoj. Duetaĝa konstruaĵo kun multaj ĉambroj estis belega grandsiniora loĝloko. Ĝi havis ankaŭ grandegajn kelojn, kaj sub ĝi estis vasta koridoro. En korto staras statuo de Heraklo - simbolo de Snina.

Postmilitaj jaroj signifis por kastelo fino de ĝia erao. En konstruaĵo estis junularhejmo, pli malfrue faka mezlernejo kaj en jaro 1996 ĝin aĉetis enterprenisto. Detruita estis ankaŭ angla parko. Nuntempe urbo kaj posedanto serĉas manieron por rekonstui ĝin.

  • Statuo de Heraklo – En la jaro 1841 estis grisitaj 3 statuoj de Heraklo. Unu troviĝas en korto de la kastelo. Plua estas antaŭ kastelo en Uĵhorodo (Ukrainio), kaj tria troviĝas verŝajne en urbo Nyíregyháza en Hungario, sed ne estas konata kie precize. Per statuo estas montrita Heraklo kun klabo en mano kiel batalas kun trikapa Drako. Nuntempe ankaŭ ĝi estas detruita. Mankas kapoj de drako.
  • Romkatolika preĝejo – ekkonstruis en la jaro 1746 el ŝtonoj de grafo Ferenc CSÁKY kaj lia edzino. Tiu ĉi klasicisma, origine baroka preĝejo estis finita en la jaro 1751. Fine de 18-a jarcento ĝi estis tre damaĝita per brulego. En jaro 1800 ĝi estis rekonstruita kaj estia alkonstruita turo. En jaro 1811 ĝi denove brulegis. En jaro 1914 bezonis Aŭstrio-Hungaria armeo ĝiajn sonorilojn por grisi armilojn. Sed en la jaro 1925 estis aldonitaj novaj. En jaro 1991 estis la preĝejo plilarĝita. El malnova pregejeto kun unu ĉefa kaj du flanjak enirejoj, kun kapacito 400 lokoj por sidi kaj stari iĝis preĝejo kun unu ĉefa kaj kvin flankaj enirejoj kun kapacito 1700 lokoj.

Ene estas grandega kruco kun Jesuo Kristo de kiu spano de manoj estas 3,5 metroj kaj alteco 4,5 metroj. Tuta kruco estas granda 9,5 metroj.

  • Vikariejo (Kaplnka) ĉe tombejo de Snina – konstruita en la jaro 1847, estas dueteĝa klasikisma. En suba parto estas kripto, kiu estis familia tombo de Rholloj, kiu estis dum dua mondmilito elrabita.
  • Monumento al soldatoj mortitaj dum dua mondmilito – troviĝas en parko ĉe romkatolika preĝejo.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Mastrumado kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

En distrikto Snina troviĝas trinkakva rezervujo Starina, kiu provizas per akvo multaj urboj de orienta Slovakio.

Gravaj firmoj[redakti | redakti fonton]

  • Vihorlat a.s. Snina

Lernejaferoj[redakti | redakti fonton]

  • 8 infanĝardenoj
  • 7 bazlernejoj
  • Gimnazio
  • Gimnazio ĉe eklezia bazlernejo
  • Industria mezlernejo [1]
  • Kunigita mezlernejo
  • Faka instruinstituto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]