József Pálmay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Pálmay
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de marto 1863(nun 1863-03-16)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Eperjes
Morto la 9-an de februaro 1928
en  Hungara reĝlando Eger
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo genealogo
vdr

József Pálmay [jOĵef pAlmai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pálmay József estis hungara genealogo, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szoblahói [soblahOi], lia pseŭdonimo estis Vén Göthös.

Titolpaĝo de libro de József Pálmay

József Pálmay[1] naskiĝis la  16-an de marto 1863(nun 1863-03-16) en Eperjes (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Prešov en Slovakio), li mortis la 9-an de februaro 1928 en Eger (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Pálmay frekventis gimnaziojn en Léva kaj Vieno, poste li iĝis suboficiro en Budapeŝto. Ekde 1883 li servis en Marosvásárhely, kie baldaŭ li edziĝis. Pro tio li civiliĝis kaj li estis oficisto. Pli poste li estis subarkivisto en Székelyudvarhely, kie li specialiĝis pri genealogiaj esploroj. Pli poste li havis postenon en la loka muzeo. Li ankaŭ kontribuis en la regionaj gazetoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Udvarhely vármegye nemes családjai (1900-1906)
  • Maros-Torda vármegye nemes családjai (1904)
  • A széki gróf Teleki-nemzetség marosvásárhelyi levéltárában őrzött eredeti okiratokon levő cimeres-pecsétek betűsoros jegyzéke (kunaŭtoro, 1909)
  • Székely Nemesi Családok. I-III. (2000-2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]