Luterana Jura Akademio (Eperjes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Luterana Jura Akademio de Eperjes estis signifa eduka instituto en Hungara reĝlando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 16-a jarcento Eperjes estis grava edukcentro de Hungarlando, kie en 1531 la urba lernejo transformiĝis al luterana instituto. Tiutempe alvenis instruistoj ankaŭ el eksterlando. En 1667 ekfunkciis jam la luterana kolegio, kie oni lernis 10 jarojn, en la 9-a lernojaro oni instruis juron. Lernado de la hungara lingvo estis deviga. En 1671 (kaj poste kelkfoje) la jezuitoj forprenis la kolegion, eĉ la kirkon, sed Francisko Rákóczi la 2-a kaj aliaj redonis ilin, aŭ la luteranoj aĉetis ilin. En la 1810-aj jaroj el la kolegio memstariĝis la Luterana Jura Akademio, kiu estis la plej grava jura edukejo de Supra Hungarujo. En 1852 la akademio unuiĝis al la Teologia Akademio. En 1864 oni enkondukis lernadon de juro dum 4 jaroj. Fine de la 19-a jarcento la lernejo konsistis el teologia kaj jura akademioj, gimnazio kaj pedagogia altlernejo (ekde 1873). Antaŭ la 1-a mondmilito funkciis jam 10 katedroj. Tiam en Hungarlando funkciis 10 juraj akademioj, inter ili de Eperjes estis la plej grava, tie estis la plej granda stabo de pedagogoj. La akademio estis loko de gravaj modernaj ideoj. En 1919 la akademio pro alveno de la ĉeĥa armeo rifuĝis al Miskolc, kie ĝi funkciis plu. Dum la komenciĝanta socialismo en 1948 ŝtatiĝo okazis, do la luterana etoso ĉesis, en la sekva jaro eĉ la akademio ĉesis.

Elektitaj studentoj de la akademio[redakti | redakti fonton]

Elektitaj instruistoj de la akademio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.