Oszkár Merényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oszkár Merényi
Persona informo
Naskonomo Merényi Oszkár Ernő
Naskiĝo la  28-an de junio 1895(nun 1895-06-28)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Sóvár
Morto la 19-an de marto 1981
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Parencoj Gyula Mátrai
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • gimnazia instruisto
vdr

Oszkár Merényi [oskAr merEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Merényi Oszkár Ernő estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Oszkár Merényi[1] naskiĝis la  28-an de junio 1895(nun 1895-06-28) en Sóvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa urboparto de Prešov en Slovakio), li mortis la 19-an de marto 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oszkár Merényi maturiĝis en gimnazio en Eperjes, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1918. Post la diplomo li instruis en Körmöcbánya, sed li ne akceptis la formiĝantan novan ŝtaton Ĉeĥoslovakio, tial en 1919 li instruis plu en Kaposvár. Li aliĝis al la socialdemokratoj, dum la Hungara Sovetrespubliko li aranĝis somerumadojn por infanoj. Depost fino de la respubliko li estis forigita el tiu lernejo, sed li instruis plu en aliaj mezlernejoj ĝis 1966. Intertempe li doktoriĝis en 1928 en Scienca Universitato Erzsébet kaj li instruis ankaŭ en tiu universitato inter 1936-1941. Li habilitiĝis en 1942 en Scienca Universitato István Tisza, kandidatiĝis en 1960. Ekde 1967 li vivis en Budapeŝto jam kiel emerito kaj okupiĝis pri Dániel Berzsenyi. Li ricevis premion en 1965.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A vén gyerek álmodik s dalol (1913)
  • Óda a boldogabb élethez. Versek. 1918–19. (poemaro, 1920)
  • B. Ferke érkezése stb. (noveloj, 1922)
  • A magyar irodalom története a felső kereskedelmi iskolák 3-4. évfolyama számára (lernolibro, 1929)
  • Berzsenyi-tanulmányok (studoj, 1936)
  • Bessenyei György (studoj, 1943)
  • Ismeretlen és kiadatlan Kölcsey dokumentumok (dokumentoj, 1961)
  • Berzsenyi Dániel (monografio, 1966)
  • Újabb Berzsenyi-tanulmányok (studoj, 1971)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]