Dániel Berzsenyi
El Vikipedio
Dániel BERZSENYI [berĵenji], (naskiĝis la 7-an de majo, 1776 en Egyházashetye, mortis la 24-an de februaro, 1836) en Nikla; estis elstara hungara poeto.
Liaj poemoj, verkitaj en antikvaj versformoj, radias senbridan forton, sed lia poezia lingvaĵo tamen restas disciplinema, kvazaŭ majesta.
Enhavo |
[redakti] Biografio
Li frekventis lernejon en Sopron de 1788, sed forlasis ĝin kaj iĝis soldato, sed ankaŭ tio ne plaĉis al li. Sekreti li ofte verkis poemojn. Fine li estris bienon, dume li edziĝis. En 1808 li sendis manuskripton de poemaro al Ferenc Kazinczy. Ekde 1816 li ofte malsaniĝis. sed lia volumo aperis en la sekva jaro. Ferenc Kölcsey kritikis la poemojn, tio ne plaĉis al Berzsenyi, tial li respondis en 1825. Baldaŭe li okupiĝis pri arto de poezio.
[redakti] Verkoj (selekto)
- A magyarországi mezei szorgalom némely akadályairul (Pri problemoj de la hungarlanda kamparana laboro), fakverko, 1833
- Berzsenyi Dániel Összes művei (Ĉiuj verkoj de Berzsenyi), 1979
- Berzsenyi Dániel művei (Verkoj de Berzsenyi), 1985
[redakti] Memorigiloj
- skulptaĵo en Nikla
- gimnazioj portantaj la nomon Berzsenyi en Sopron, Budapeŝto, Celldömölk
- koruso portanta la nomon Berzsenyi
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio
[redakti] En Esperanto aperis
- Mia dividparto; Proksimiĝanta vintro. - Trad. Kálmán Kalocsay. Ambaŭ poemoj en: Hungara antologio 1933, p. 53-54
- Hungara antologio 1983 : 2 poemoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
- La poemo "Proksimiĝanta vintro" en la Esperanto-traduko de Kalocsay.