István Schönvisner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Schönvisner [iŝtvAn ŝOnvizner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schönvisner István estis hungara arkeologo, pastro, monaĥo, bibliotekisto, profesoro, kanoniko, abato. Liaj familiaj nomformoj estis Schönwisner, Schönwiesner, Schoenvisner. Liaj pseŭdonimoj estis St, Sch.

Memortabulo pri István Schönvisner

István Schönvisner [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1738 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 26-an de septembro 1818 en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Schönvisner lernis teologion en Nagyszombat, poste li aliĝis al la jezuitoj en 1756. Post siaj studoj li estis prefekto en la teologia altlernejo en Vieno. Post 1773 li lernis filozofion, en 1778 li doktoriĝis. En 1777 li iĝis bibliotekisto en Universitata Biblioteko (ELTE), inter 1780 kaj 1794 li instruis arkeologion en Reĝa Universitato de Buda/Pest, poste li estis bibliotekestro de la menciita biblioteko. En la studjaroj 1781 kaj 1800 li estis dekano, en 1794 rektoro [2]. En 1802 li estis nomumita abato kaj kanoniko. Li estis la unua hungara arkeologo, kiu science fosadis. Li trovis ekzemple Aquincum kaj Savaria.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • De ruderibus Laconici Caldariique Romani... (1778)
  • Commentarius geographicus In Romanorum iter per Pannoniae... (1780)
  • Antiquitatum et historiae Sabariensis... (1791)
  • Notitia Hungaricae rei numariae... (1801)
  • Catalogus numorum Hungariae ac Transilvaniae Instituti Nationali Széchenyiani I–III (1810)
  • Compendium antiquitatum graecarum (1814, 1815, 1818, 1820, 1821) - gimnazia lernolibro
  • Compendium antiquitatum romanarum (1825)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto de 1902
  • memormedalo

Fontoj[redakti | redakti fonton]