Béla la 2-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Belo la 2-a la Blindulo (naskiĝis ĉ. 1109 – mortis 13-an de februaro 1141) estis reĝo de Hungario inter 1131–41.

Lia patro estis princo Álmos [Almoŝ], filo de Géza la 1-a, lia patrino estis Predslava, filino de kieva grandprinco Svatopolk. Ĉar lia patro plurfoje ribelis kontraŭ sia frato, reĝo Kolomano (Hungario) (regis 1095–1116). Kolomano pro tio blindigis lin kaj lian filon Belon ĉ. 1115. Ili estis fermitaj en klostro de Dömös. Meze de la 1120-aj jaroj, ili devis denove fuĝi. Álmos fuĝis al Konstatinapolo, dum Belo venis al abatejo de Pécsvárad.

Posteulo de Kolomano, Stefano la 2-a (regis 1116–31) por kompensi agon de sia patro, ne nur prizorgis Belon, sed igis lin sia posteulo, ĉar li mem ne havis infanon. Post morto de Stefano la 2-a, oni kronis lin kiel Belo la 2-a. La veran potencon uzis – per la reĝa soveto - sia edzino Ilona, filino de la serba grandĵupano Uroš la 1-a. Oni murdis en 1132 la ĉefnobelojn dum kunveno en Arad, kiuj partoprenis en la blingdigo de Belo kaj lia patro.

Armeo de Belo venkis onidiran filon de Kolomano, Boris-on, kiu alvenis okupi la tronon per rusaj kaj polaj trupoj (tiujn trupojn gvidis Boleslavo la 3-a. Belo reokupis Spalato-n (Split-on) de la venecianoj. Post kiam li okupis parton de Serbio kaj Bosnio, alprenis la titolon reĝo de Ráma.

Li edzinigis sian fratinon Hedvigon al filo de Leopoldo la 3-a de Aŭstrio (nome Adalberto) kaj alian fratinon (Adalheid) al Soběslav la 1-a de Ĉeĥio.

Liaj infanoj

  • 1130, Géza, pli posta reĝo Géza la 2-a de Hungario
  • 1131, princo Ladislao,
  • 1133, princo Stefano
  • 1134, princo Álmos, frue mortis
  • Ĵofia, iĝis monaĥino
  • Gertrudo: ĉ. 1149 iĝis dua edzino de la pola reĝo Micislavo la 3-a. Mortis en 1156.

Belo hejmenportigis restaĵojn de sia patro el Konstatinapolo (1137) kaj reentombigis en la baziliko de Székesfehérvár.

Ĉar li estis blinda, li estis pli emocia ol kutima: postrestis siaj adiŭaj vortoj je sia filino Ĵofia (1139):

„Sinjoro de Ĉielo kaj Tero, vi vidas ĉion, sed mi vidas nenion. Je via deziro, ĉar li tiel volis, mi iĝis blinda. […] Ŝi estas mia sola filino. […] mi ŝin […] hodiaŭ edzindonas […] estus inter mi kaj vi tiel forta interkonsento, mia Dio, ke Vi ŝin neniam forlasas.”

La reĝo estis entombigita en Székesfehérvár.

Antaŭe: Reĝo de Hungario kaj Kroatio Poste: Hungary Arms.svg
Stefano la 2-a 11311141 Géza la 2-a