Dömös

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Dömsöd.
Larĝa panoramo al Danubo ĉe Dömös

Dömös [domoŝ] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom.

Aerfoto pri la preĝejo
Vojo en Dömös

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dömös situas inter monto kaj dekstra bordo de Danubo havanta havenon, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Esztergom. Budapeŝto troviĝas 45 km-ojn, Visegrád 5 km-ojn kaj Esztergom 16 km-ojn. La vilaĝo havas pramon kaj kontraŭe fervojan stacidomon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, kuproepoko, bronzepoko, de romianoj kaj avaroj. La hungaroj konstrius terfortikaĵon sur montopinto 483 m-ojn alta kaj palacon por la reĝo ĉe la Danubo. La komunumo estas menciita unuafoje en 1063, kiam Béla la 1-a ĝuste tie mortis. En 1107 duko Álmos fondis kapitulon kaj monaĥon. En Visegrád okazis ribelo en 1321, tiam la monaĥejo tute detruiĝis. La turkoj interrompis la viglan reĝan kaj eklezian tempojn kaj eterne detruiĝis la pompo. La apuda komunumo tamen ne senhomiĝis. La nuntempa vilaĝo estas ŝatata feriejo.

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kuracejo, dentokuracejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]