Dömsöd
El Vikipedio
Ne konfuzu kun Dömös!
Dömsöd (domŝod) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Ráckeve.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 72 km²
- Loĝantaro: 5770
- Poŝtkodo: 2344
- Telefonprefikso: 24
Situo [redakti]
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Baja.
Historio [redakti]
Dum la turka erao la vilaĝo ne senhomiĝis. La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1803. En 1846 gepatroj de Petőfi loĝis tie kaj dum mallonga tempo ankaŭ la poeto mem. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo. En 1939 memstara vilaĝo Dab aliĝis al Dömsöd. Dum la socialisma erao kolĥozo Dózsa (dOĵa) funkciis.
Vidindaĵoj [redakti]
- Kalvinana preĝejo (Dömsöd)
- romkatolika kirko
Famuloj [redakti]
- en Dömsöd naskiĝis juristo István Gyárfás