Partoș (Alba Iulia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Partoș
Partoș
Urboparto
setlejo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Alba
Komunumo Alba Iulia
Situo 46° 3′ N, 23° 34′ O (mapo)46.04583333333323.566666666667Koordinatoj: 46° 3′ N, 23° 34′ O (mapo)
Partoș (Alba Iulia) (Rumanio)
Partoș (Alba Iulia) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 220 m
Poŝtkodo 510158–510162
vdr

Partoș [partoŝ] estas parto de la rumana urbo Alba Iulia en distrikto Alba. Ĝi situas ĉirkaŭ tri kilometrojn sude de la centro kaj estas proksimume du kilometrojn longa kaj unu kilometron larĝa. Sude ĝin limas la rivero Mureș, okcidente la fervoja linio al Simeria.

Tra Partoș pasas la nacia vojo DN1 de Alba Iulia al Sebeș; ĝi tie havas la nomon strada Regimentul 5 Vânători. Ĝia norda plilongigo (post debranĉiĝo de DN1) nomiĝas Bulevardul Ferdinand I kaj estas la sola vojo al la centro de Alba Iulia. Oriente de Partoș estas planata nova aŭtovojo A10 (inter Sebeș kaj Turda), kiu tie havos alirejon.

En la romia tempo tie, kie nun estas Partoș, estis romia setlejo kaj administrejo (Colonia Aurelia Apulensis). La nomo Partoș supozeble devenas de la fakto, ke tie troviĝis rivera haveno, latine portus.