Ken Keyes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ken Keyes Jr.)
Ken Keyes
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1921 (1921-01-19)
en Atlanta
Morto 20-an de decembro 1995 (1995-12-20) (74-jaraĝa)
en Coos Bay
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena malfunkcio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Duke vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ken Keyes Jr. - Jr., latine "junior", signifas "la malpli aĝa", naskiĝis la 19-an de januaro 1921 en Atlanta (Georgio), mortis la 20-an de decembro 1995 en Coos Bay (Oregono) - estis verkisto de psikologiaj libroj konsilaj pri persona kresko, docento pri la sama temo kaj la kreinto de la metodo Living Love ("Vivanta Amo"), sistemo de psikologia mem-helpo. Keyes verkis 15 librojn pri temoj persona kresko kaj socia konscio, el kiuj entute distribuiĝis proksimume kvar milionoj da ekzempleroj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Inter esperantistoj li plej estas konata pro la libro La Centa Simio, kiun li en la originala anglalingva eldono publikigis en januaro 1982 kaj kiu aperis en esperantlingva traduko, en septembro 1984, fare de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando. En la libro li en pseŭdo-ne-serioza formo, sed fakte tute serioza intenco, klarigas kial nuklea armado estas sensencaĵo kaj kiel ĝi estu haltigata per persona engaĝiĝo de laŭeble multaj individuoj.