Saskia Veen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saskia Veen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1959 (1959-11-05) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlandaangla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Dirk Veen
Okupo
Okupo esperantisto • harpisto
vdr

Saskia VEEN (naskiĝis la 5-an de novembro 1959) estas nederlanda esperantisto, profesia harpisto kaj aktiva ano de la Sennacieca Asocio Tutmonda.[1] Ŝi estas la nepino de laborista esperantisto Arend Veen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde komence de la 1980-aj jaroj Veen aktivas en la unue junulara, poste plenkreskula Esperanto-movado, kaj daŭre kontribuas al la arta programo de Esperanto-renkontiĝoj.[2][3]

En 1990 Veen kun la tenoro Edward Hoepelman publikigis muzikkasedon pri kantoj de Gabriel Fauré, Claude Debussy, Benjamin Britten kaj aliaj poetoj en tradukoj de Martin Haase, Roger Bernard kaj William Auld.[4][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]