Paul Bennemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Karl Heinrich Paul BENNEMANN, germano, popollerneja instruisto kaj Esperanta vortaristo. Naskita la 13-an de marto 1885 en Leipzig, mortis en 1954. Esperantisto ekde 1909; membro de la Lingva Komitato ekde 1927.

Benneman gvidis kursojn, precipe por instruistoj, ankaŭ por infanoj. Specialaj kampoj: kritika prilaborado de la Esperanta vortprovizo kaj la muziko. Prelegoj muzikaj ĉe la Universala Kongreso (UK) en Edinburgh kaj en Oksfordo. Tre multaj artikoloj precipe kun populare scienca enhavo. Kunlaboranto de multaj Esperanto-gazetoj.

Lia vortara paro de 1923/1926 dum ĉ. 30 jaroj estis la gvidaj leksikografiaj konsult-verkoj de germanaj Esperantistoj ĝis la apero de la vortaroj de Butin/Sommer (1952) kaj Hans Wingen (1954, repr. 1984).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]