Internacia Kantaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Internacia Kantaro
Internacia Kantaro
Internacia Kantaro
Aŭtoro Paul Bennemann
Eldonjaro 1922
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 64
vdr

Internacia Kantaro estas Esperanta, 64-paĝa kantaro, kolektita kaj prilaborita de Paul Bennemann. Ĝi aperis en la jaro 1922 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn el Lepsiko. La dua eldono estas 100-paĝa kaj eldonita en 1929.

Muzika aldono aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe la Opero en Leipzig eldonis Fr. Hirt & Sohn, Leipzig, 1922, 72 paĝoj.

La tria eldono , 154-paĝa kaj muzika eldono, aperis en 1930.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La kantaro enhavas La Espero-n, Tagiĝo-n kaj popolkantojn el 55 landoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Dua eldono duobligita kun pli ol 150 kantoj. La laboro de la aŭtoro kiel tradukinto, kolektinto, muzikisto estas grava kaj laŭdinda. Lia kolekto liveras poezion kaj muzikon de plej diversaj landoj. La tekstaro estas zorge presita kaj senerara. La paroloj estas bone tradukitaj, korekte versigitaj, zorge ritmaj laŭ la melodioj. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 7; Historio de Esperanto II, paĝo 707
Citaĵo
 Tiu verketo estas la 3a eldono, en pli internacia formo, de la «Esperanto kantaro», kiu antaŭe havis ĉefe germanan karakteron . — Tiu ŝanĝo estas tre feliĉa, kaj certe multe helpos al la disvastiĝo de la libro en la tuta mondo. — Ĉiu grupo almenaŭ posedu (kaj efike uzu) unu ekzempleron de tiu plej interesa eldonaĵo 
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)
Citaĵo
 Ne necesas fari grandan laŭdon pri tiu bonega libreto. Plej bone pledas por ĝi la fakto, ke ĝi devis esti ree eldonata. Multaj grupoj esperantistaj ŝuldas al tiu kolekto pasigon de agrablaj kaj artoplenaj horoj. Notinde estas ke la ĵus aperinta kolekto enhavas 78 kantojn, kiuj ne troviĝas en la malnova eldono. Plenumante deziron ofte esprimitan, la kompilinto aranĝis pli multe ol antaŭe melodiojn por horo aŭ por 2-6 voĉoj. Sen iu dubo tiu nova eldono ricevos la saman akcepton ĉe la tutmonda Esperantistaro kiel la antaŭaj. Por la uzontoj de tiu bona kantaro, ni povas aldoni, ke la nova muzika eldono de ĝi aperos post kelkaj semajnoj. 
— Belga esperantisto n177 (nov 1929)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]