Clemens J. Setz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clemens J. Setz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1982 (1982-11-15) (41-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Graz vd
Subskribo Clemens J. Setz
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • poeto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozopoeziotraduko vd
Aktiva en VienoGraz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Clemens Johann SETZ (naskita la 15-an de novembro 1982 en Graz); estas aŭstra verkisto kaj tradukisto. Dum ses jaroj li ankaŭ laboris pri projekto en kiu li pristudis planlingvojn kaj el kiu rezultis la libro Die Bienen und das Unsichtbare (La abeloj kaj la mondo ne videbla) en kiu li prilumas diversajn planlingvojn el literatura perspektivo[1].

Vivo kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Clemens J. Setz naskiĝis kaj vivas en Graz. En 2001 li ekstudis matematikon kaj la germanan lingvon en la Universitato de Graz por fariĝi instruisto. Tamen li ne finstudis[2].

Dum la studado Setz laboris interalie kiel tradukisto, kaj li publikigis poemojn kaj rakontojn en revuoj kaj antologioj. Li kunfondis la literaturan grupon Plattform[3].

En sia junaĝo Clemens Setz apenaŭ interesiĝis pri literaturo. Lian verkistan karieron ekigis legado de tekstoj de Ernst Jandl. En 2007 li publikigis sian unuan romanon Söhne und Planeten (Filoj kaj planedoj). De tiam aperis diversaj romanoj, rakontoj kaj poemoj, sed ankaŭ tradukoj liaj.

Clemens J. Setz hazarde malkovris versojn de la fama Esperanto-poeto William Auld. Li ekinteresiĝis pri Esperanto kaj tradukis verkojn de Auld en la germanan,[4] ekzemple la 14-an ĉapitron el La infana raso.[5]. Li priskribis la Esperanto-literaturon kiel bela, riĉa paralela mondo kun propraj avangardoj, klasikaĵoj, ekstremuloj, geniuloj ("Es ist eine schöne, reiche Parallelliteraturwelt mit eigenen Avantgarden, Klassikern, Ausreißern, Genies")[4]. En aŭtuno 2018 aperis libreto lia pri William Auld sub la germana titolo Ein Meister der alten Weltsprache. William Auld[6], Esperante en BA33. Ĉe Esperantujo Setz ŝatis la fakton povi aparteni al kulturo sen esti posedata de kulturo.[7]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Sub la titolo Die Bienen und das Unsichtbare (en Esperanto-traduko "La abeloj kaj la mondo ne videbla)[8][9][10] li en 2020 verkis libron kiu estas fakte antologio de planlingvoj el literatura perspektivo (poetoj kaj poezio), triono pri Esperanto[11]. Ĝi enhavas dekon da poemoj, kutime en tri versioj, originalo, traduko laŭvorta kaj poezia.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 2008: premio de la aŭstra Federacia Ministerio pri instruo, arto kaj kulturo por "speciale sukcesa literatura debuto"
  • 2008: Ernst-Willner-premio ĉe la Ingeborg-Bachmann-konkurso
  • 2010: literatura premio de Bremen
  • 2011: premio de la Lepsika libro-foiro (kategorio: fikcio)
  • 2010: Outstanding Artist Award pri literaturo
  • 2013: literatura premio de la kultura rondo de la germana ekonomio
  • 2015: Wilhelm-Raabe-Literaturo-Premio
  • 2017: literatura premio de Stirio[12]
  • 2018: Thomas-Pluch-scenaro-premio – speciala premio de la Ĵurio por Zauberer (Magiisto)[13]
  • 2021: Premio Georg Büchner[14], la plej alta literatura distingo por germanlingvaj aŭtoroj[15]. La gazetara komuniko mencias »Die Bienen und das Unsichtbare« (2020) ..., in dem es um die Ergebnisse eines Selbstversuchs beim Erlernen von Plansprachen wie Esperanto, Volapük oder Blissymbolic geht. ("..., en kiu temas pri la rezultoj de memeksperimento dum lernado de planlingvoj kiel Esperanto, Volapuko aŭ Blissymbolic")[16]

Filmo[redakti | redakti fonton]

2018: Zauberer (Magiisto) (scenaro)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (de) Johanna Öttl, Clemens J. Setz: Reden, wie die Bienen tänzeln, Die Presse, Wien, la 30-an de oktobro 2020.
  2. Autorenporträt. Ĉe: suhrkamp.de,
  3. Clemens Setz: »Vielleicht ist es Zeit für etwas ganz Anderes!
  4. 4,0 4,1 Clemens J. Setz über William Auld
  5. William Auld (2015-03). “Die kindliche Rasse (XIV)”, Akzente 62 (1), p. 4–7. 
  6. Clemens J. Setz, Ein Meister der alten Weltsprache, Wunderhorn, 2020
  7. Intervjuo , Libera Folio, 22.7.2021
  8. (de) Wolfgang Popp, Clemens Setz und die Grenzen der Sprache Arkivigite je 2020-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, ORF.at
  9. (de) Ulricch Rüdenauer, Clemens J. Setz – Die Bienen und das Unsichtbare, recenzo en formo de podkasto. la 22-an de oktobro 2020.
  10. (de) Ute Welty, Über die eindeutige Seele von Plansprachen, Deutschlandfunk, la 24-an de oktobro 2020.
  11. (eo) La abeloj kaj la mondo ne videbla, eld. Mondial, Novjorko, 2023, ISBN 9781595694577, Liberoservo de Universala Esperanto-Asocio.
  12. orf.at: Literaturpreis Steiermark geht an Clemens Setz. Artikel vom 16. März 2017, abgerufen am 16. März 2017.
  13. Thomas Pluch Drehbuchpreise 2018 Arkivigite je 2018-03-16 per la retarkivo Wayback Machine. Abgerufen am 16. März 2018.
  14. Schriftsteller: Georg-Büchner-Preis 2021 geht an Clemens J. Setz en Die Zeit. 2021-06-20
  15. (eo) Tradukinto de Auld ricevis pintan premion, Libera Folio, la 21-an de julio 2021.
  16. Gazetara komuniko: "Büchner-premio 2021 por Clemens J. Setz", alirita 2021-08-08

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]