Sklaveco en Maŭritanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Defendantoj de rajtoj en Maŭritanio petas devigon de la leĝo kontraŭ sklaveco

Oni diras, ke sklaveco estis "profunde enradikiĝinta" en la strukturo de la nordokcidenta afrika lando Maŭritanio kaj "proksime ligita" al la etnaro de la lando.[1]

En 1905, la kolonia franca registaro deklaris la finon de sklaveco en Maŭritanio sed la grandeco de Maŭritanio malhelpis efektivigon.[2] En 1981, Maŭritanio fariĝis la lasta lando en la mondo kiu kontraŭleĝigis sklavecon, kiam prezidenta dekreto aboliciis ĝin.[3] Tamen, neniuj krimaj leĝoj kreiĝis por efektivigi ĝin.[3][4][5] En 2007, "pro internacia premado", la registaro enleĝigis, ke oni povas procesigi sklavhavantojn.[3]

Malgraŭ tio, en 2018 Indekso de Tutmonda Sklaveco taksis, ke 90 000 homoj (2,1 % el la loĝantaro) estas sklavoj,[6][7] malpli ol la 140 000 sklavoj kiujn tiu ĉi organizaĵo raportis en 2013.[8] En 2017 la BBC raportis, ke 600 000 homoj estas sklavoj.[9]

Sociologo Kevin Bales kaj Indekso de Tutmonda Sklaveco taksas, ke Maŭritanio havas la plej altan proporcion de la popolo en sklaveco el ĉiuj landoj en la mondo.[10][11] Kvankam aliaj landoj en la regiono havas personojn en "kvazaŭsklavaj kondiĉoj", la situacio en Maŭritanio estas "nekutime severa", laŭ afrika profesoro de historio Bruce Hall[3] kaj konsistas plejparte el nigruloj sklavigitaj de arabaj mastroj.[12]

La registaro de Maŭritanio asertas, ke sklaveco estas "tute finita ... ĉiuj homoj estas liberaj",[13] kaj ke la pridiskutata temo "indikemas manipuladon de la okcidento, agon de malamikeco kontraŭ islamo, aŭ influo de la tutmonda juda konspiro."[3] Laŭ kelkaj organizaĵoj pri homaj rajtoj, la lando eble enkarcerigis pli da kontraŭ-sklavecaj aktivuloj ol sklavhavantoj.[14]

Aserto de la registaro[redakti | redakti fonton]

Marie-José Domestici-Renkontita (CNCDH) kaj Biram Dah Abeid kiu en 2009 estis kondamnita al ses monatoj en malliberejo pro tio, ke tiu partoprenis en nepermesita manifestacio.

La registaro de Maŭritanio (kiun superregas Beydanes)[3] asertas, ke sklaveco ne ekzistas en la lando. Laŭ Abdel Nasser Ould Ethmane, politika konsilisto al la Afrika Unio kaj kunfondinto de la kontraŭsklaveca organizaĵo SOS Sklavoj, la registaro de Maŭritanio oficiale diras: "Sklaveco ne plu ekzistas, kaj la pridiskutado indikemas manipuladon de la okcidento, ago de malamikeco kontraŭ islamo, aŭ influo de la tutmonda juda konspiro."[3]

Responde al akuzoj pri homaj rajtoj, en 2012 la maŭritania ministro de kampara evoluado, Brahim Ould M'Bareck Ould Med El Moctar, deklaris:

Mi devas diri al vi, ke en Maŭritanio, libereco estas tuta: libereco de penso, egaleco—de ĉiuj viroj kaj virinoj de Maŭritanio... en ĉiuj kazoj, precipe kun ĉi tiu registaro, tio ĉi estas en la pasinteco. Estas verŝajne eksaj interrilatoj—sklavaj interrilatoj kaj familiaj interrilatoj de malnovaj tagoj kaj de la pli malnovaj generacioj, eble, aŭ posteuloj kiuj deziras daŭrigi siajn interrilatojn kun posteuloj de siaj malnovaj mastroj, pro familiaj kialoj, aŭ pro simpatio, kaj eble ankaŭ pro ekonomiaj kialoj. Sed (sklaveco) estas io kio estas tute finita. Ĉiuj homoj estas liberaj en Maŭritanio kaj ĉi tiu afero ne plu ekzistas. Kaj mi kredas, ke mi povas diri al vi, ke neniu profitas el ĉi tiu komerco.[13]

En marto 2013, la prezidanto establis agentejon "kontraŭbatali sklavecon", konate kun la nomo "Landa Agentejo por Batali kontraŭ la Restaĵoj de Sklaveco, Integrigo, kaj Batalo kontraŭ Malriĉeco".[11][15] La direktoro, Hamdi Ould Mahjoub, Beydane, diris al Alexis Okeowo, aŭtoro de The New Yorker, "Sklaveco kiel institucio, kiel io akceptata de la socio, ne ekzistas" en Maŭritanio, kaj ke ties agentejo estis prilaborantaj programon por helpi al kultivistoj kaj aliaj konstrui klinikojn kaj plibonigi alireblon al akvo.[3]

Kialoj de daŭro[redakti | redakti fonton]

La kialoj donataj por klarigi la malfacilecon de forigi sklavecon en Maŭritanio inkluzivas:

  • Multaj sklavoj estas izolitaj pro analfabeteco, malriĉeco, kaj geografio, kaj ne scias, ke eblas liberiĝi.[3]
  • La malfacileco efektivigi leĝojn en la vasta dezerto de la lando.[16]
  • Malriĉeco kiu limigas la ŝancojn por sinsubteno de liberigitaj sklavoj.[16]
  • Dependeco je mastroj kiuj donas manĝaĵon kaj vestaĵojn al sklavoj.[17]
  • Malfacileco de "forkuro" kaj forlasi familiojn en la dezerto.[17]
  • Kredo, ke sklaveco estas la natura ordo de la socio.[16]
  • Kredo je interpreto de islamo en kiu oni diras al sklavoj, "ke ilia paradizo estas ligita al ilia mastro, kaj ke se ili faras tion kion la mastro ordonas, ili iros al paradizo".[17]
  • Maŭritaniaj leĝoj, laŭ kiuj la sklavo devas pruvi sian sklavecon, laŭ kiuj la sklavo devas registri plendon antaŭ ol esplorado komencas, kaj laŭ kiuj organizaĵoj pri homaj rajtoj ne rajtas registri plendon por la sklavo malgraŭ tio, ke sklavoj plejparte estas analfabetaj.[11]

Kontraŭsklavecaj organizâjoj[redakti | redakti fonton]

  • Iniciato por la Revigliĝo de la Abolicia Movado (IRA-Maŭritanio), estas gvidita de Biram Dah Abeid, eksa sklavo
  • Al'Hor الحر (traduko: "la libera")
  • En'itaq إنعتاق (traduko: "liberigo")
  • SOS Esclaves (traduko el la franca: "SOS Sklavoj") helpas al sklavoj forkuri de iliaj mastroj, kaj petas al la registaro kaj la religia estraro trakti la problemon de sklaveco, sed ne kontraŭas la regantojn kiel IRA-Maŭritanio. SOS-on kunfondis Boubacar Messaoud, eksa sklavo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Slavery in Mauritania Emancipating the Free (21a de Aŭgusto 2007). Arkivita el la originalo je 28a de Oktobro 2014. Alirita 28a de Oktobro 2014.
  2. John D. Sutter (Marto 2012). Slavery's Last Stronghold (angle). CNN. Alirita 25a de Junio 2017.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 Okeowo, Alexis (8a de Septembro 2014). “Freedom Fighter: A slaving society and an abolitionist's crusade”, The New Yorker. Alirita 16a de Oktobro 2014.. 
  4. "Mauritanian MPs pass slavery law", BBC News, 9a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 2010-05-23.
  5. . Mauritania: Country Made Slavery Illegal Last Month. The East African Standard (6a de Septembro 2007). Arkivita el la originalo je 2011-08-04. Alirita 2008-01-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-21. Alirita 2021-05-31.
  6. "Global Slavery Index country data - Mauritania". Arkivigite je 2014-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-23. Alirita 2021-05-31.
  7. Activists warn over slavery as Mauritania joins U.N. human rights council (27a de Februaro 2020). Alirita 26a de Junio 2020.
  8. Nossiter, Adam, "Mauritania Confronts Long Legacy of Slavery", 11a de Novembro, 2013.
  9. The Abolition season. BBC World Service. Alirita 20a de Aprilo, 2017.
  10. (Aŭgusto 2000) “Review Disposable People: New Slavery in the Global Economy by Kevin Bales”, Human Rights Quarterly 22, p. 867–872. doi:10.1353/hrq.2000.0036. 
  11. 11,0 11,1 11,2 Global Slavery Index 2013. Mauritania. Walk Free Foundation. Arkivita el la originalo je 2014-10-23. Alirita 24a de Oktobro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-23. Alirita 2021-05-31.
  12. The unspeakable truth about slavery in Mauritania. The Guardian (8a de Junio 2018). Alirita 13a de Februaro 2020.
  13. 13,0 13,1 "Mauritanian minister responds to accusations that slavery is rampant", CNN, 17a de Marto 2012.
  14. Mauritania jails two slave owners. BBC News (30a de Marto 2018). Alirita 20a de Aprilo 2019.
  15. "Creating a National Agency for the Fight against the Legacy of Slavery Arkivigite je 2014-10-24 per la retarkivo Wayback Machine" (21a de Marto 2013), National Commission for Human Rights in Mauritania
  16. 16,0 16,1 16,2 Slavery's last stronghold. CNN.com (16a de Marto 2012). Alirita la 20an de Marto 2012.
  17. 17,0 17,1 17,2 Slavery In Mauritania. Arkivita el la originalo je 2015-08-21. Alirita 24a de Aŭgusto 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-08-21. Alirita 2021-05-31.