Provinco Liberŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de Liberŝtato inter aliaj provincoj de Sud-Afriko

Liberŝtato estas sud-afrika provinco, antaŭe nomata Oranĝa Liberŝtato. Ĝia ĉefurbo estas Bloemfontein (florfontano), kiu estas ankaŭ la juĝa ĉefurbo de la lando. La 9-an de julio 1995 ĝi eknomiĝis kiel nune. La nunaj terlimoj estas tiuj de 1994, kiam la bantustanoj estis abolitaj kaj enmetitaj en la provincojn de Sud-Afriko.

Ĝi sidas en la centro de Sud-Afriko. La grundo estas riĉa kaj la klimato estas bona, kio favoras la agroindustriajn aktivaĵojn. Tie estas pli ol 30 mil bienoj, kiuj produktas pli ol 70% de la grenoj konsumataj en la lando, kaj ankaŭ oraj kaj diamantaj minoj el la plej riĉaj de la mondo.

Grava urbo estas Welkom (614.517 loĝantoj en 2010).

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La provinco havas 5 distriktojn:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]