Tablogolfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elaera vido de la Tablogolfo el Bloubergstrand, norde de Kaburbo. Tablomonto estas videbla distance.

Tablogolfo (en angla: Table Bay, en afrikansa: Tafelbaai) estas natura golfeto ĉe la Atlantika Oceano al Kaburbo (kiu estis fondita en 1652 fare de Jan van Riebeeck) kaj estas je la norda pinto de la Kaba Duoninsulo, kiu etendiĝas suden de la Kabo de Bona Espero. Ĝi estis tiel nomita ĉar ĝi estas dominata de la ebenpinta Tablomonto.

Bartolomeu Dias estis la unua eŭropano kiu esploris tiun regionon en 1486. La golfeto, kvankam fama dum jarcentoj kiel haveno por ŝipoj, estas aktuale negrava natura haveno kaj estas malbone eksponita al ŝtormoj kaj el SOr kaj el NOk. Multaj navigantaj ŝipoj serĉantaj rifuĝon en la golfeto dum la 17a kaj 18a jarcentoj estis fordrivitaj surborden fare de ŝtormoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

33° 53′ S 18° 27′ O / 33.883 °S, 18.450 °O / -33.883; 18.450 (mapo)Koordinatoj: 33° 53′ S 18° 27′ O / 33.883 °S, 18.450 °O / -33.883; 18.450 (mapo)