Amerika reao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Amerika reao
Common rhea.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Reaedoj Rheidae
Genro: Reao Rhea
Specio: Rhea americana
Rhea americana
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Vivejo de la amerika reao
Vivejo de la amerika reao
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Amerika reao en Brazilo

La Amerika reao (Rhea americana), ankaŭ Amerika nanduo aŭ simple Nanduo, estas la plej granda neotropika birdo (ĝis maksimume 30 kg). Ĝi apartenas al la familio de la Reaedoj en la ordo de la Strutoformaj, kie ĝi estas unu el la du specioj de la genro Rhea. Temas pri Nefluga birdo endemia de Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo. Ĝi loĝas en vario de malfermaj areoj, kiaj herbejoj, savanoj aŭ herbejaj humidejoj. Kun pezo de 23–25 kg, tiu Nanduo estas la plej granda birdo en Sudameriko.[1] En naturo ĝi havas vivosperon de ĝis 10.5 jaroj.[2] Ĝi rimarkindas ankaŭ pro sia reprodukta kutimaro, kaj pro la fakto ke ia grupo setliĝis en Germanio lastajn jarojn.[3]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La Amerika reao derivas sian sciencan nomon el Rea, nome greka diino, kaj el la latinigita formo de Ameriko.[4] Ĝi estis origine priskribita de Carolus Linnaeus[1] en sia verko de la 18a jarcento, nome Systema Naturae laŭ la nomo Struthio camelus americanus.[5] Li identigis specimenojn el Serĝipo, kaj el Rio Grande do Norte, Brazilo, en 1758.[1] Ili estas el la familio Reaedoj, kaj el la ordo Strutoformaj. Estas en tiu ordo ankaŭ emuoj, strutoj, kazuaroj, kaj kivioj, kun la formortintaj formoj de moaoj, kaj elefantbirdoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Amerika reao (Rhea americana) en Wilhelma, Stuttgart, Germanio.

Estas kvin agnoskitaj subspecioj de la Amerika reao; ties teritorioj gamas ĉirkaŭ la Tropiko de Kaprikorno:[6]

Ĉefaj subspecifaj diferencoj estas la etendo de la nigra kolore de la gorĝo kaj la alto.[8] Tamen, la subspecioj de la Amerika reao diferencas tiom malmulte tra ties teritorio ke, sen scio de la devenloko, estas esence neeble identigi kaptivajn birdojn laŭ la subspecio.[6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Amerika reao, detale, Naturparko Cricket St Thomas (Somerset, Anglio)

La Reaoj estas grandaj birdoj kun longaj senplumaj koloj kaj kruroj. Ĝi ne flugas kaj multe kuras, kiel strutoj, similaj birdoj eĉ laŭ poligamiaj kutimoj, sed estas diferencoj:

  • Reao havas po 3 fingrojn kaj strutoj po 2.
  • Reao estas malpli granda ol struto, nome 1,5 m alta kaj 20 kg peza.
  • Reao havas plumojn malpli longajn ol tiuj de strutoj.[9]

Plenkreskulo havas averaĝe pezon de 20-27 kg kaj ofte estas 127 al 140 cm longa el beko al vosto; ili kutime staras 1.5 m alte al kapopinto.[1] Maskloj estas ĝenerale pli grandaj ol inoj. Grandaj maskloj povas pezi ĝis 40 kg, staras preskaŭ 1.83 m alte kaj estas ĉirkaŭ 150 cm longa, kvankam tio estas rara.[1][10][11]

La kapo kaj la beko estas tre malgrandaj, tiu lasta 8-10.4 cm longa.[1] La kruroj estas longaj, kun la tarso inter 33.5 kaj 37 cm,[1][12] kaj forta kaj havas 22 horizontalajn platojn ĉe antaŭo de tarso. Ili havas tri fingrojn, kaj la kvara forestas. La flugiloj de la Amerika reao estas sufiĉe longaj; la birdoj uzas ilin dum kurado por teni ekvilibron dum la turniĝoj, kaj ankaŭ por la pariĝadaj ceremonioj.

La Amerika reao havas kuzenecan, tolaĉecan plumaron, kiu estas griza aŭ malhelbruna, kun tre fortaj individuaj varioj. La kapo, kolo, pugo kaj femuroj estas kunplumaj.[1] Ĝenerale, maskloj estas pli malhelaj ol ioj. Eĉ en naturo—partikulare en Argentino—estas leŭcismaj individuoj (kun blanka plumaro kaj bluaj okuloj) same kiel albinoj. Idoj de Amerika reaoj estas grizaj kun malhelaj longecaj strioj.[6]

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tri plenkreskuloj

Nanduoj vivas en ebenaĵoj, malfermaj arbaroj kaj eĉ dezertoj de sudorientaj regionoj de Sudameriko, eĉ en Brazilo. Ili okupas pli grandan teritorion ol la alia familiano, la Malgranda reao, kiu vivas pli sude kaj oriente.

La Amerika reao estas endemia de Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo, kaj Urugvajo.[13] Tiu specio loĝas en herbejoj kie hegemonias plantospecioj kiaj imperatoj (Imperata) kaj paspaloj (Paspalum),[11] same kiel ĉe savanoj, arbustaroj, kverkidejoj, kaj eĉ dezertoj kaj areoj kun humidejoj[14], kvnakam ĝi preferas areojn kun almenaŭ iome da alta vegetaĵaro. Ili forestas el humidaj tropikaj arbaroj de la altaj teroj de Mata Atlântica kaj planalto laŭlonge de la marbordo de Brazilo[15] kaj etendas sude ĝis la suda paralelo de 40° latitude. Ili preferas malaltaj lokojn kaj rare iras super 1200 m.[2] Dum la reprodukta sezono (printempo kaj somero), ili restas ĉe akvo.

Malgranda populacio de Amerika reao setliĝis en Germanio. Tri paroj fuĝis el farmo en Groß Grönau, Ŝlesvigo-Holstinio, en aŭgusto de 2000. Tiuj birdoj survivis la vintron kaj sukcesis reproduktiĝi en habitato sufiĉe simila al tiu de sia indiĝena sudamerika teritorio. Ili eventuale trapasis la riveron Wakenitz kaj setliĝis en Meklenburgo-Antaŭpomerio en la ĉirkaŭa areo kaj partikulare norde de la vilaĝo Thandorf.[16] Ĉe 2000 la populacio estis ĉirkaŭkalkulita je sep birdoj kaj en 2001 je dekok birdoj. En oktobro 2008 la populacio estis ĉirkaŭkalkulita de du germanaj fakuloj je ĉirkaŭ 100 birdoj.[17]

Dum 2012 estis vidaĵoj de unu ekzemplero de Amerika reao loĝanta nature en Essex ĉe Greenstead & Toot Hill, Anglio.

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Individua kaj ara kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Amerika reao estas silentema birdo escepte dum la pariĝada sezono, kiam ili faras mallaŭtajn zumecajn bruojn, kaj idoj, kiam ili elsendas ĝemecan fajfon.[1] For de la reprodukta sezono ili formas arojn de inter 10 kaj 100 birdoj. Are ili tendencas esti malpli priatentemaj, sed maskloj povas iĝi agresemaj al aliaj maskloj. Kaze de ĉasado ili fuĝas laŭ zigzaga modelo, alterne levante unu flugilon kaj poste la alian. Tiuj aroj disiĝas vintre por la reprodukta sezono.[1]

Manĝo kaj dieto[redakti | redakti fonton]

Natura Amerika reao (probable R. a. albescens) en sia habitato. Departemento Goya, Corrientes, Argentino

La reaa dieto ĉefe konsistas el larĝa foliaro, partikulare semoj kaj frukto kiam estas sezono, sed ankaŭ insektoj, skorpioj, malgrandaj roduloj, reptilioj, kaj malgrandaj birdoj. Preferataj manĝoplantoj estas kaj indiĝenaj kaj enmetitaj specioj el ĉiuj specoj de familioj de Dukotiledonaj plantoj, kiaj Amarantacoj, Asteracoj, Bignoniacoj,[18] Brasikacoj, Fabacoj,[18] Lamiacoj,[18] Mirtacoj[18]Solanacoj.[18] Fruktoj de Magnoliedoj, ekzemple de Duguetia furfuracea (Anonacoj) aŭ avokadoj (Persea americana, Laŭracoj) povas esti laŭsezone gravaj. Ili kutime ne manĝas grenon el cerealoj, aŭ de unukotiledonaj plantoj ĝenerale. Tamen, la folioj de partikularaj herbospecioj kiaj Brachiaria brizantha povas esti manĝataj en grandaj kvantoj, kaj ankaŭ Liliacoj (ekzemple la Smilax brasiliensis) estis registritaj kiel manĝoplantoj. Eĉ akra as foodplants. Even aspra kaj dorneca vegetala materialo kiel tuberojkardoj estas ĝue manĝata. Kiel ĉe multaj birdoj kiuj manĝas asprajn plantomaterialon, ankaŭ la Amerika reao englutas ŝtoneterojn kiuj helpas mueli la manĝon por faciligi digestadon. Ili estas multe allogataj de brilaj aĵoj kaj foje akcidente englutas ankaŭ metalajn aŭ brilajn objektojn.[6][18]

Sovaĝiĝinta Amerika reao en kampo de cerealo en Meklenburgo-Antaŭpomerio, Germanio. Tiu specio normale uzas tiajn unukultivojn por kaŝiĝi pli ol por manĝi ties plantojn.

En kampoj kaj plantejoj ili ne emas manĝi ekzemple cerealojneŭkaliptojn, kaj tiele la Amerika reao povas esti tre profitiga specio por agrikulturistoj. Ili manĝas ĉiun ajn grandajn senvertebrulojn kiujn ili povas kapti; ties manĝo inkludas lokustojn kaj saltulojn, hemipterojn, blatojn, kaj aliajn plagajn insektojn. Junuloj povas manĝi pli da animala materialo ol plenkreskuloj. En miksita cerado kaj en agrikulturaj teroj de Minas Gerais (Brazilo), R. a. americana ŝajne emas koleopterojn. Ĝi ne estas klare ĉu tio aplikiĝas al la specio ĝenerale sed ekzemple en habitatoj de pampo, konsumado de skaraboj estas probable malalta simple pro disponeblo dum tiu de ortopteroj povus esti pli grava. La Amerika reao estas kapabla manĝi Himenopterojn en granda kvanto. Tiuj insektoj enhavas inter ili multajn kiuj povas havi dolorajn pikilojn, kvankam tiuj birdoj ŝajne ne atentas pri tio. Foje, la Amerika reao ariĝas ĉe kadavraĵoj por manĝi muŝojn; ili ankaŭ manĝas mortintajn aŭ mortantajn fiŝojn en la seka sezono, sed vertebrulan predadon ĝenerale ne en grandaj kvantoj.[6][18]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Dumonata reaido en Tierpark Hagenbeck kun ĵus eloviĝinto ĉ siaj piedoj

Post la grandaj reaaroj disiĝas vintre, ili formas tri izolajn grupojn: solaj maskloj, aroj de 2 al 15 inoj, kaj grandan aron de idoj. Dum venas la tempo, maskloj iĝas pli agresemaj unu kontraŭ alia. Poste ili ekallogas inojn per alvokado kaj levado de la frunto dum tenas sian kolon rekte kaj ŝvelas sian plumaron. Ili malfermas siajn flugilojn kaj povas kuri iomajn distancojn tieel, foje frapante siajn flugilojn laŭmetode. Post fari tion kaj allogi inojn, ili plu alvokas specifan inon, kaj startas ĉu piedire ĉe ŝi aŭ antaŭ ŝi dum etendo de flugiloj kaj mallevado de kapo. Dum la ceremonia memmontrado pluas, li ekscitiĝas kaj ekskuas sian kolon laŭ bildoj de okoj. Post allogo de la unua partnero li kopulacias kun ŝi kaj poste kondukas ŝin al sia nesto.[1]

Je la ovodemetado, la masklo tipe estas jam ĉe la nesto kaj agadas agreseme kaze de alproksimiĝo fare de la ino, kovrante sian neston per siaj flugiloj. Li laŭgrade trankviliĝas kaj permesas ŝin kaŭri kaj ovodemeti ĉe la bordo de la nesto. La masklo ruligas la ovon en sian neston. Maskloj estas samtempre poliginiaj, dum la inoj estas laŭserie poliandriaj. Praktike, tio signifas ke la inoj moviĝas dum la reprodukta sezono, pariĝas kun unu masklo kaj demetas liajn ovojn antaŭ lasi lin kaj pariĝi kun alia masklo. Maskloj siaflanke estas sedentaj, atentas la nestojn kaj zorgas pri la ekkovas kaj de la ovoj kaj de la idoj. Tamen ĵusa pruvaro sugestas, ke dominantaj maskloj povas “dungi” subulan masklon por respondeci anstataŭ li dum li startas duan neston kun dua haremo.[1] La nestoj estas tiele kolektive uzataj de kelkaj inoj kaj povas enhavi ĝis 80 ovojn demetitajn de dekduoj da inoj; ĉiu ino individue demetas ĉirkaŭ 5–10 ovojn.[6] Tamen, la averaĝa ovarkvanto estas de 26 ovoj el 7 diferencaj inoj.[1]

Reaaj ovoj estas ĉirkaŭ 130 x 90 mm kaj pezas 600 g averaĝe; tiele ili estas malpli ol duono de la grando de ovo de struto. Ties ŝelo estas verdecflavaj se freŝaj sed tuj nuanciĝas al malhele kremokoloraj post ekspono al la lumo. La nesto estas simpla neprofunda kaj ampleksa skrapaĵo en kaŝita loko; maskloj trenas bastonetojn, herbon kaj foliojn en la areo ĉirkaŭ la nesto.

Rhea americana small.JPG

Eloviĝo okazas post 34 tagoj averaĝe, sed kovado povas dauri 29–43 tagojn. Ĉiuj ovoj eloviĝas ene de 36 horoj unu de alia kvankam la ovoj de unu nesto estis demetitaj dum tiom multe eble kiom ĝis du semajnoj aparte.[1] Ŝjne, kiam la unua junulo pretas eloviĝi ekalvokas simile al botelmalfremo aŭ eĉ al piroteknikaĵo, eĉ dum ankoraŭ estas ene de la ovo, tiele la eloviĝa tempo estas kunordigata.

La masklo idozorgas kaj alvokas la idaron per milda krio, post kio la idaro respondas per pepado. Li ankaŭ defendas ilin, akre batalante eventualajn malamikojn.[19] La Amerika reao estas duonkreskaj jam post ĉirkaŭ tri monatoj post eloviĝo, kaj sekse maturaj post la 14a monato.

Predantoj[redakti | redakti fonton]

La naturaj predantoj de plenkreskuloj de Amerika reao limiĝas al la pumo (Puma concolor) kaj al la jaguaro (Panthera onca). Sovaĝiĝintaj hundoj mortigas plej junajn birdojn, kaj oni suspektas, ke la Suda karakaro (Caracara plancus) predas idojn. Dazipoj foje manĝas ovojn de Amerika reao; oni trovis nestojn detruitaj de Seszona dazipo (Euphractus sexcinctus) aŭ de Harardazipo (Chaetophractus villosus) kaj la ovoj de reaoj estis rompitaj aparte.[11]

Kaptive breditaj reaoj montras altan gradon de ekologia naiveco. Tiu sentimo igas ilin tre facile atakeblaj fare de predantoj se la birdoj estas liberigitaj en naturo dum projektoj por reenmeto. Kondiĉa reflekso de la junaj resoj kontraŭ predantaj modeloj povas eviti tion je ioma grado, sed la personeca tipo de la birdoj – ĉu ili estas kuraĝaj aŭ timidaj – influas la sukceson de tia trenado. En 2006 oni starigis protokolon por trenado de reaoj por eviti eventualajn predantojn, kaj por identigi la plej prudentaj animaloj por liberigi ilin.[20]

Konserva statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre endanĝerigita specio pro multaj kialoj. Unue kampuloj ofte mortigas ilin, ĉar la nanduoj foje damaĝas iliajn kampojn. Krome okazas ovorabado kaj plie kaj plie vivlokoj mankas. Krome la idoj suferas multe pro kemiaĵoj, kiujn kampuloj uzas por plibonigi siajn rikoltojn.

Rhea americana head.JPG
… sub la okuloj de la patro

La Amerika reao estas konsiderata Preskaŭ Minacata laŭ la IUCN, kaj ties teritorio estas malpliiĝanta de ĉirkaŭ 6,540,000 km².[2] Oni supozas ke ties malpliiĝo estas okazigita de pliiĝanta ĉasado[13] kaj la konverto de herbejoj de centra Sudameriko en agrikulturaj terenoj.[21] Ĉefe la populacioj de Argentino kajd Urugvajo estas plej draste tuŝitaj de la malpliiĝo.[6]

Farmistoj foje konsideras la Amerikan reaon kiel plago, ĉar ili manĝas rikoltojn, kiaj blankaj brasikoj, folibetoj kaj ĉinaj brasikoj.[22] Kiam ili estas konsiderataj plago, farmistoj tendencas ĉasado kaj mortigi la reaojn. Ankaŭ incendioj de rikoltoj en Sudameriko kontribuis al ties malpliiĝo.[23]

Internacia komerco de reaoj kaptitaj en naturo estas limigita per la apendico II de CITES.[24]

La reaoj en Germanio estas laŭleĝe protektita laŭ simila atingo kiel indiĝenaj specioj. En ties nova hejmo, la Amerika reao estas konsiderata ĝenerale profitiga ĉar ties ekzisto helpas teni la diversecon de habitato de dise loĝataj herbejoj borde de la biologia rezervejo de Schaalsee.[16]

Reaoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

En Sudameriko la plumoj de la reao estas ege uzataj, ekzemple por fari lanajn litkovrilojn, molajn brosojn aŭ ornamiloj en ĉapo aŭ vestoj. Indiĝenoj de Bolivio uzas ilin por tradiciaj dancoj kaj festotagaj ceremonioj.[25]

Tiu specio estas bredata en Nordameriko kaj Eŭropo simile al la Emuo kaj la Struto. La ĉefaj produktoj estas viando kaj ovoj, sed ankaŭ oleo el reaoj estas uzata por kosmetikaĵoj kaj sapoj kaj ankaŭ reaa ledo estas komercita en kvanto. Maskloj de reaoj estas tre teritoriemaj dum la reprodukta sezono. La idoj suferas altan mortindicon en tipa ferma etoso de farmaj situacioj, sed laŭ bonaj liberecaj kondiĉoj la idoj atingas plenkreskulan grandon je sia kvina monato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 Davies, S. J. J. F. (2003)
  2. 2,0 2,1 2,2 Birdlife International (2008)
  3. Navarro & Martella (2011), p. 238
  4. Gotch, A.F. (1995)
  5. Carolus Linnaeus, Systema Naturae.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Folch, A. (1992)
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Hodes, C. (2010)
  8. Blake, E.R. (1977)
  9. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 44. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  10. McFie, H. (2003)
  11. 11,0 11,1 11,2 Mercolli, C. & Yanosky, A. (2001)
  12. Bologna, G. (1981)
  13. 13,0 13,1 BirdLife International   (2012).   Rhea americana.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 5a Julio 2012.
  14. Accordi, I. & Barcellos, A. (2006)
  15. Bencke, G. (2007)
  16. 16,0 16,1 Schuh, H. (2003)
  17. Korthals, A. & F. Philipp (2008)
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 18,5 18,6 Azevedo et al. (2006)
  19. Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 47.
  20. Azevedo, C. S. de & Young, R. (2006)
  21. Giordano, P.F. et al. (2008)
  22. Elliott, Andrew (1992)
  23. Goriup, P.D. (1988)
  24. CITES (1990)
  25. Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 46.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Accordi, Iury Almeida; Barcellos, André. "Composição da avifauna em oito áreas úmidas da Bacia Hidrográfica do Lago Guaíba, Rio Grande do Sul [Birdokompono en ok humidejoj de la hidrografia baseno de lago Guaíba, Ŝtato de Rio Grande do Sul, Brazilo]". Revista Brasileira de Ornitologia (en portugala kun angla resumo) 14 (2): 101–115.
  • Azevedo, Cristiano Schetini de; Penha Tinoco, Herlandes; Bosco Ferraz, João; Young, Robert John (2006). "The fishing rhea: a new food item in the diet of wild greater rheas (Rhea americana, Rheidae, Aves)". Revista Brasileira de Ornitologia (en angla kun portugala resumo) 14 (3): 285–287.
  • Azevedo, Cristiano Schetini de; Young, Robert J. (2006). "Shyness and boldness in greater rheas Rhea americana Linnaeus (Rheiformes, Rheidae): the effects of antipredator training on the personality of the birds". Revista Brasileira de Zoologia (en angla kun portugala resumo) 23 (1): 202–210. doi:10.1590/S0101-81752006000100012.
  • Bencke, Glayson Ariel (2007-06-22). "Avifauna atual do Rio Grande do Sul, Brasil: aspectos biogeográficos e distribucionais [The Recent avifauna of Rio Grande do Sul: Biogeographical and distributional aspects]". Quaternário do RS: integrando conhecimento, Canoas, Rio Grande do Sul, Brazil.
  • BirdLife International (2008). "Greater Rhea - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 06 Feb 2009.
  • Blake, Emmet Reid (1977). Manual of Neotropical Birds: Spheniscidae (penguins) to Laridae (gulls and allies). University of Chicago Press. pp. 8–9. ISBN 0-226-05641-4.
  • Bologna, Gianfranco. "Rhea americana Greater Rhea". In Bull, John. Simon & Schuster's Guide to Birds of the World. New York, NY: Simon & Schuster. ISBN 0-671-42234-0.
  • "Export Ban on Skins and Leather of Rhea Americana" (PDF). CITES. 30an de Aprilo, 1990. Konsultita 22an de Julio, 2011.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Rheas". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 69–73. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Elliott, Andrew (1992). "Genus Rhea". In Josep del Hoyo, Jordi Sargatal, José Cabot. Handbook of the Birds of the World 1. Lynx Edicions. pp. 84–88. ISBN 84-87334-10-5.
  • Giordano, Paola F.; Bellis, Laura M.; Navarro, Joaquín L.; Martella, Mónica B. (2008). "Abundance and spatial distribution of Greater Rhea Rhea americana in two sites on the pampas grasslands with different land use". Bird Conservation International 18 (1). doi:10.1017/S0959270908000075.
  • Goriup, Paul D. (1988). Ecology and conservation of grassland birds. BirdLife International. p. 61. ISBN 0-946888-11-6.
  • Gotch, A.F. (1995) [1979]. "Rheas". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 177. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Hodes, C. "Identification – Greater Rhea (Rhea americana)". Cornell. Konsultita 25an de Julio, 2011.
  • Korthals, A.; Philipp, F. (2008). "Invasive species - How prepared are we?". International conference at the Brandenburgische Akademie "Schloss Criewen", Criewen, Germany.
  • Linnaeus, Carolus (1758). Systema naturae per regna tria naturae :secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis (in Latin) (10th edition ed.). Stockholm: Laurentius Salvius. p. 155.
  • Mercolli, Claudia; Yanosky, A. Alberto (2001). "Greater rhea predation in the Eastern Chaco of Argentina". Ararajuba 9 (2): 139–141.
  • McFie, Hubert (2003). "Something Rheally Interesting". ACountryLife.Com.
  • Navarro, J. L.; Martella, M. B. (2011). "Ratite Conservation: Linking Captive-Release and Welfare". In Glatz, Phil; Lunam, Christine; Malecki, Irek. Animal Welfare, vol. 11: The Welfare of Farmed Ratites. Berlin, Germany: Springer. pp. 237–258. ISBN 978-3-642-19296-8.
  • Peters, James Lee (1931). Checklist of Birds of the World (PDF) 1. Cambridge, MA: Harvard University Press. p. 5 Wikilink embedded in URL title (help)
  • Schuh, Hans (2003-03-20). "Alleinerziehender Asylant [Single-parent asylum seeker]". Die Zeit.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj