Pekina brasiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pekina brasiko
Pekina brasiko
Pekina brasiko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Brasiko Brassica
Specio

Pekina brasiko brassica rapa var. pekinensis Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pekina brasiko, ĉina brasikoPecajo (brassica rapa var. pekinensis sinonimoj: brassica pekinensis, brassica campestris) estas planto kiu apartenas al la kruciferacoj (cruciferae) aŭ brasikacoj (brassicaceae). Ĝi estas rapide kreskanta brasiko, kiu devenas el Orient-Azio. La brasiko estas grandskale kultivata en Ĉinio (apud Pekino), Japanio, Nord- kaj Sud-Koreio kaj Tajvano.

Pekina brasiko havas foliojn kun larĝaj nervuroj.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La tipo de tiu brasiko havas kelkaj nomojn laŭ la devena lingvo.

  • mandarene - 大白菜 dà bái cài, "granda blanka legomo"
  • kantone - 大白菜 daai6 baak6 coi3 aŭ 黃芽白 wong4 ngaa4 baak6, "flava burĝono blanka"
  • japane - 白菜 hakusai, "blanka legomo" aŭ 菜っ葉 nappa, "folia legomo"

Laŭe, la legomo okcident-eŭrope estus konata kiel "Bok Choy" aŭ "Pachoy" tra la kantona, "Nappa-brasiko" tra la japana, aŭ "pekina brasiko" aŭ "ĉina brasiko" tra ajnaj azianoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pekina brasiko ne havas brasikan guston kaj oni povas ĝin manĝi krude aŭ kuirita. La gusto estas plejbona kiam la brasiko estas mordpreta kuirita (aldenta) kion oni jam atingas post kuirado de 10 minutoj. Ankaŭ kirlofritita en uoko ĝi havas tre bonan guston. En fridujo oni povas konservi la brasikon ĝis 2 semajnoj eĉ kiam ĝi estas tranĉita en du partoj.

En Koreio ĝi estas ĉefingredienco de la nacia manĝaĵo kimĉio.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

100 gramoj da freŝa brasiko:

Energio 81
Karbonhidrato 2,5 g
Proteino 1 g
Graso 0,0 g
Vitamino C 10 mg
Vitamino B1 0,03 mg
Vitamino B2 0,04 mg
Kalcio 125 mg
Fero 0,5 mg

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]