Dinornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moaoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dinornitedoj
Troveblo de fosilioj: Mioceno - Holoceno
Paleontologia rekonstruo de Arbara moao, Megalapteryx didinus
Paleontologia rekonstruo de Arbara moao, Megalapteryx didinus
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Superordo: Paleognathae
Bonaparte, 1853[1]
Ordo: Dinornithiformes
Bonaparte, 1853
Dinornis novaezealandiae
Owen, 1843
[[{{{diverseco linio}}}|Diverseco]]
6 genroj, 9 specioj[2]
Subgrupoj
Sinonimoj
  • Dinornithes
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Komparo de kivio, struto, kaj dinornito, ĉiu kun sia ovo

La Dinornito aŭ membroj de la familio de Dinornitedoj estis 11 specioj (en ses genroj)[3] de neflugantaj birdoj endemiaj de Novzelando. La du plej grandaj specioj, nome Dinornis robustus kaj Dinornis novaezelandiae, atingis ĉirkaŭ 3.7 m alte kun etendita kolo, kaj pezis ĉirkaŭ 230 kg.[4]

Dinornitoj estis membroj de la ordo de Strutoformaj kvankam kelkaj fontoj agnoskas ilin kiel separata ordo de Dinornitoformaj.[3] La dekunu[3] specioj de Dinornitoj aŭ laŭ loka lingvo Moaoj estas la ununuraj birdoj senflugilaj, kaj ne havis eĉ la vestiĝiajn flugilojn kiujn ĉiuj aliaj Strutoformaj havas. Ili estis la hegemoniaj herbivoroj en la novzelandaj arbaroj, arbustaroj kaj ĉealpaj ekosistemoj dum miloj de jaroj, kaj ĝis la alveno de Maorioj ili estis ĉasataj nur de la Aglo de Haast. Ĝenerale oni konsideras, ke plej multaj, se ne ĉiuj specioj de Dinornitoj iĝis formortintaj pro ĉasado fare de Maorioj kaj habitata malpliiĝo antaŭ la eŭropa malkovro kaj setlado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. Stephenson, Brent (2009)
  3. 3,0 3,1 3,2 OSNZ (2009)
  4. Davies, S. J. J. F. (2003)