Suda karakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kresta karakaro
Polyborus plancus, en Piraju, Brazilo.
Polyborus plancus, en Piraju, Brazilo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Caracara
(Vieillot, 1816)
Specio: C. plancus
Caracara plancus
(Miller, JF, 1777)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Caracara cheriway

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Suda karakaro, Suda kresta karakaro, Suda karakaraoSuda kresta karakarao (iam Polyborus plancus aŭ nun Caracara plancus) estas rabobirdo voranta ĉefe bestokadavraĵojn kaj vivanta en Sud-Ameriko. Ĝi apartenas al ordo Falkoformaj birdoj, familio Falkedoj, al subfamilio de Poliborenoj.

Ĝi iam inkludis la nunan specion de la Norda karakaro (C. cheriway) de suda Usono, Meksiko, Centrameriko kaj norda Sudameriko, kaj la formortintan specion de la Guadalupa karakaro (C. lutosa) kiel subspeciojn. Kiel nune difina, la Suda karakaro estas limigita al centra kaj suda Sudameriko. Kiel ĉe siaj parencoj, ĝi estis iam lokigita en la genron Polyborus.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Fluganta Suda karakaro montranta la distingajn helajn 'fenestrojn' en flugiloj

Ĝi longas 50-65 cm kun enverguro de 120-132 cm, kaj pezas de 700 gr. ĝis 1600 gr. depende de la vivloko.[1] Individuoj el pli malvarma suda parto de ties teritorioj averaĝe estas pli grandaj ol tiuj el tropikaj regionoj (kiel antaŭvidite de la regulo de Bergmann) kaj estas la plej granda tipo de karakaro.

La plumaro de la birdo estas unueca por ambaŭ seksoj, ĝia kaposupro estas nigra, la kolo blanka, sube makulita gute aŭ strie kaj transiras al la nigrabruna koloro de la trunko. Tiele krono, ventro, femuroj, plej parto de flugiloj kaj vostopinto estas malhelbrunecaj, la orelareo, gorĝo kaj nuko estas blankecaj al sablokoloraj kaj la brusto, kolo, dorso, supra vosto, pugo kaj baza parto de vosto estas blankecaj al sablokoloraj kun malhelbruna strieco. Dumfluge, la eksteraj unurangaj flugilplumoj montras grandan rimarkindan blankecan al sablokoloran makulon ('fenestro'), kiel ĉe kelkaj aliaj specioj de karakaroj. La kruroj estas flavaj kaj la nudaj vizaĝa haŭtaĵo kaj vaksaĵo estas tre flavaj al ruĝecoranĝaj.

La sekse ne maturaj karakaroj estas similaj al plenkreskuloj sed pli helaj, havas surbruste multajn blankajn plumojn kaj striecon en brusto, kolo kaj dorso, ilia vizaĝa haŭto kaj vaksaĵo estas dekomence blankecaj kaj poste rozpurpuraj, pli poste flava, same kiel la kruroj kiuj dekomence estas grizecaj, kiu estas blanka en junaĝo.

Tiu neotropika specio povas esti separata el la simila Norda karakaro pro ties pli etenda strieco en brusto, brunecaj kaj ofte hele makuletecaj aŭ striecaj dorsoplumoj (ĉiuj nigrecaj ĉe la Norda), kaj hela suba dorso kun malhela strieco (uniforme nigreca ĉe Norda). Oni konas individuojn montrantajn intermezajn karakterojn el la malgranda areo de kontakto en nord-centra Brazilio, sed intergradado inter ambaŭ specioj estas ĝenerale limigita.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Caracara plancus MHNT
Suda karakaro estas ĉikanata de Savana tirano

La karakaro plenigas multe da tempo sur la grundo - male ol aliaj falkoformaj - kaj ĝi nestas ankaŭ aliforme el la falkoformaj birdoj. Ĝi nestas per granda malferma strukturo sur altaj arboj (ĉefe palmoj), kaktoj, rokoj kaj eĉ surgrunde; ambaŭ gepatroj partoprenas en la kovado de la 2-3 brunetaj ovoj, en septembro aŭ oktobro. La idoj eloviĝas post 28-32, poste ilin edukas, nutras la gepatroj ĝis 3 monatoj. La reprodukta sezono okazas dum la aŭstralaj printempo/somero en la suda parto de ties teritorioj, sed la okazo estas malpli certa en pli varmaj regionoj.

Ĝi estas kuraĝa, oportunema rabobirdo kaj estas ofte vidata surgrunde serĉe de manĝo. Ĝi nutras sin ĉefe kiel per surveturitaj, ĉebuĉejaj restaĵoj, bestokadavraĵoj, sed ankaŭ ŝtelas manĝon el aliaj rabobirdoj, rabas birdonestojn, kaj ankaŭ ĉasas se eble malgrandajn mamulojn, reptiliojn, birdidojn (ĉefe insektojn aŭ aliajn malgrandajn predojn, sed almenaŭ de la grando de Neĝa egretardeo). Ĝi hegemonias super la Nigra kaj la Meleagra katartoj ĉe kadavraĵoj.

Ĝi estas tipe solema, sed kelkaj individuoj povas ariĝi ĉe granda manĝofonto (ekz. rubejoj).

Ĝia latina scienca nomo de iama genra kaj nuna subfamilia nomoj aludas ĝian nutradon: la poly-parto signifas multan, diversan, la vorto boros signifas grandapetitulon. La vorto karakaro (kiel oni nomis la birdon en Sud-Ameriko) aludas verŝajne je ties voĉo, sed la lokaj loĝantoj nomas ĝin eĉ karakara aglo, karanĉo, reĝa buteo aŭ meksika aglo.

Teritorio kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

En Brazilo

La Suda karakaro loĝas el Fajrolando en plej suda Sudameriko norden al la regiono de la Amazona Rivero kaj suda Peruo. Izolata populacio loĝas en la FalklandojMalvinoj. Ili evitas la Andajn altajn terojn kaj la densajn humidajn arbarojn, kiaj la Amazona pluvarbaro, kie ĝi estas ege limigita al relative malfermaj areoj laŭlonge de la ĉefaj riveroj. Krome ili loĝas en preskaŭ ĉiu ajn malferma aŭ duonmalferma habitato kaj troviĝas ofte ĉe homoj.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tra plej parto de siaj teritorioj, ĝi estas komuna al tre komuna. Ŝajne ĝi profitas el disvastigata senarbarigo de tropika Sudameriko. Ĝi estis tamen konsiderata kiel Malplej Zorgiga fare de BirdLife International.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Info pri Suda karakaro ĉe Zootierliste.de

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]