Atropateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Okcidenta Azio lak Orienta Mediteraneo post la Kvara Milito de Diadokoj en la jaro 301 a.K.

AtropatenoMeda Atropateno estis antikva regno establita kaj regita de la iranaj dinastioj en la 4-a jarcento a.K. en la nuna Irana Azerbajĝano kaj Irana Kurdistano. Ĝia ĉefurbo estis Ganzako. Atropateno ankaŭ estas konsiderata kiel la praa nomo de Azerbajĝano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K, la konkeroj de la makedono estis disigitaj inter la diadoĥoj en la Dispartigado de Babilono. La antaŭa aĥemenida dinastio de Medujo estis dividita en du ŝtatojn: La pli granda (suda) parto - Granda-Medujo estis asignita al Pejtono, unu el la korpogardistoj de Aleksandro. La pli malgranda (norda) regiono, kiu estis la sub-satrapio de Matiene, iĝis Atropatena Medujo sub Atropato, la antaŭa aĥemenida guberniestro de ĉiuj Medujoj, kiu fariĝis bopatro de Perdiko, reganto de Aleksandro elektita kiel posteulo.

Baldaŭ poste, Atropato rifuzis pagi vasalecon al Seleŭko la 1-a Nikatoro, kaj Atropatena Medujo iĝis memstara regno. Ĝi poste perdis la prefikson en la nomo kaj estis konata simple kiel Atropateno. La dinastio de Atropato administris la regnon por pluraj jarcentoj, unue sendepende, poste kiel vasaloj de la arsakidoj (kiuj nomis ĝin "Aturpatakan"). Ĝi estis poste aneksita de la arsakidoj, kiu tiam perdis ĝin al la sasanidoj, kiu denove nomis ĝin "Aturpatakan". La araboj sub la Raŝiduno prenis kontrolon de la areo dum la regado de Umar ibn al-Ĥattab, dum iom da tempo inter 639 kaj 643. Atropateno formis apartan regionon de la frua islama kaliflando kaj estis aprezita pro la strategia graveco. Estis dum la araboperiodo kiam Meza Irano (t.e. Partujo kaj Meza Persio) Aturpatakan iĝis Adarbaygan, Adarbayjan, Azerbaijan (Azerbajĝano).