Milito en Montara Karabaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Milito en Montara Karabaĥo
Konflikto: Disputo por la teritorio Karabaĥo inter Armenio kaj Azerbajĝano
NK-Map.PNG
Daŭro: februaro 1988 - majo, 1994
Loko: Montara Karabaĥo, Azerbajĝano, Armenio
Rezulto: la armena venko kaj fakta sendependeco de Karabaĥo
Flankoj
Flag of Nagorno-Karabakh.svg Montara Karabaĥo
Flago de Armenio Armenio[1]
Flag of the CIS.svg militsolduloj de la KSŜ
Flago de Azerbajĝano Azerbajĝano

Flag of Afghanistan 1992 free.png afganaj muĝahedinoj[2]
Flag of Chechen Republic of Ichkeria.svg ĉeĉenaj volontuloj[3]
Flag of the CIS.svg militsolduloj de la KSŜ

Komandantoj
Samvel Babajan
Hemayag Harojan
Monte Melkonjan
Vazgen Sargsjan
Arkadi Ter-Tatevosjan
Anatolij Zineviĉ
İsgandar Hamidov
Suret Huseynov
Rahim Gaziev
Shamil Basáyev
v  d  r
Information icon.svg

La Milito en Montara Karabaĥo estas la armita konflikto kiu okazis inter februaro 1988 kaj majo 1994, en la malgranda enklavo Montara Karabaĥo en la sudorienta regiono de Kaŭkazio, malnova provinco de Sovetunio loĝata de armenoj kaj tute ĉirkaŭata de Azerbajĝano. Laŭlonge de la konflikto, Armenio kaj Azerbajĝano envolviĝis en iompostioma nedeklarita milito en la montara regiono de Karabaĥo, kun la celo subpremi la secesiistojn kaj iredentismajn movadojn de la antikva memstara oblasto. La Parlamento de Montara Karabaĥo voĉdonis favore al la aneksiĝo kun Armenio, kiu estis ratifita per plebiscito kun ega plimulto de la loĝantaro kiu deziris la sendependecon. La agoj por aliĝi al Armenio, kiuj naskiĝis en la 1980-aj jaroj, komence disvolviĝis pace, kvankam la aŭtonomisma premo antaŭ la falo de Sovetunio ĝis fine de la jardeko, ankaŭ pliigis la perforton en la regiono inter ambaŭ etnaj grupoj, kio finiĝis per etna purigo el ambaŭ flankoj[4][5].

Ĉi tiu konflikto transformiĝis en la plej grava el tiuj kiuj okazis post la disiĝo de Sovetio en decembro 1991. La interetnaj bataloj ekiĝis iom post kiam la parlamento de la oblasto voĉdonis favore de la unio al Armenio la 20-an de februaro 1988. Ĉi tiu secesiisma deklaro disde Azerbajĝano estis konsiderita kiel la rezulto de "longdaŭra rankoro en la armena komunumo de Montara Karabaĥo kontraŭ la gravaj limigoj de ilia kulturo kaj religia libereco fare de la centra soveta kaj azera registaroj"[6] sed pli grava, temis pri longtempa disputata teritoria konflikto.[7]. Kune kun la secesiismaj movadoj de la baltiaj respublikoj (Estonio, Latvio kaj Litovio, la konflikto signifis unu el la plej gravaj elementoj kiuj rolludis en la disiĝo de Sovetio. La sendependec-proklamo de Azerbajĝano, sekvata de la eventoj konataj kiel "Nigra Januaro", signifis la kooptadon de la povoj ekzercitaj de la centra registaro mane de la administrado en Bakuo. Unu el la unuaj aranĝoj por la naskiĝanta respubliko estis la forigado de la aŭtonomeco de la memstara oblasto Montara Karabaĥo, kio okazigis amasan voĉdonon flanke de la armena plimulto en la deklarado por krei la Respublikon Karabaĥo.

La pliigo de la perforto akriĝis laŭlonge de la vintro 1992. Malgraŭ la intencoj de internacia perado gviditaj de la OSKE, kiuj fiaskis en la intenco solvi la konflikton kaj povi kune labori en interkonsenta solvo. En la printempo 1993, armenaj fortoj kaptis regionojn ekster la enklavo, kun la intenco enmiksigi aliajn landojn de la regiono. En 1994 la armenoj de Montara Karabaĥo ne nur kontrolis la propran teritorion de la respubliko, sed ankaŭ ĉ. 9% de la azera teritorio (14% inkluzive de la armena enklavo) [8]. Interkonsentita batalhalto en 1994 sub aŭspicio de Rusio, finigis la armitan parton de la milito, dume organismo nomata Minska Grupo de la OSKE estis establita por povi realigi la respektivajn pacnegocadojn.

Antaŭaj okazintaĵoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Montara Karabaĥo.
Transkaŭkaza Federacio

La suvereneco sur la teritorio de Montara Karabaĥo, estis subjekto je longa disputo inter Armenio kaj Azerbajĝano, kiu ĝis nun ekzistas. La regiono, konata kiel Arcaĥ de la armenoj, estis la deka provinco de la Reĝlando Armenio plurajn jarcentojn antaŭ la loĝado de la azeroj en tiu proksima regiono. Krom tio ĝi estis okupata de diversaj imperioj kaj nacioj. La problemoj rilate la suverenecon, tamen, estas relative novaj. Iom post la kapitulaco de la Otomana Imperio dum la Unua Mondmilito, okazis la Rusa Revolucio de 1917, pere de kiu la bolŝevikoj atingis la povon de la kolapsita Rusa Imperio en 1917. Tri nacioj de Kaŭkazio, Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝano proklamis sian sendependecon disde la Imperio kaj ili tri organiziĝis en la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kiu havis mallongan ekzistadon (el la 10-a de februaro al 28-a de majo 1918).[9].

Armena-azera milito (1918-1920)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Armena-azera milito (1918-1920).
George, Orlando, Clemenceau kaj Willson, la "komitato de la kvar", dum ripozo en la negocado de la Konferenco de Parizo.

Post la disiĝo de la Federacio, gravaj teritoriaj kaj etnaj disputoj inter armenoj kaj azeroj okazigis malferman militon inter la ĵus fonditaj demokratiaj respublikoj Armenio kaj Azerbajĝano. La milito koncentriĝis en la distriktoj Qazaj, Sjuniko, Naĥiĉevano kaj Karabaĥo mem. La disputo enfokusiĝis en la kreado de landlimo por ambaŭ landoj en tiuj menciitaj provincoj. La armenoj de Karabaĥo intencis proklami sendependan respublikon, sed ili malsukcesis pro la maleblo kontaktiĝi kun Armenio. Post la otomana malvenko en la Unua Mondmilito, britaj trupoj okupis la regionon de Transkaŭkazio en 1919, metante la regionojn de Karabaĥo kaj Zangezuro sub mandato de Ĥosrov Bejo Sultanov, dume la definitiva decido pri la estontenco de la regiono estis prenita en la Konferenco de Parizo 1919[10]..

Soveta okupado[redakti | redakti fonton]

Stalino kaj Lenino, 1919. Bildo pri Stalino kiam li estis la Komisario de la Popoloj
sovetepokaj konstruaĵoj en Stepanakerto fronte al la hotelo Nairi.

Malgraŭ tio ke la decido estis atendata, la 11-a ruĝa armeo invadis Kaŭkazion kaj dum tri jaroj ĝi organizis la malsamajn landojn en la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko, kiel parto de Sovetunio. Laŭ inspiro je la organizado de la soveta ŝtato, la bolŝevikoj kreis Kaŭkazan Buroon, konsistanta el sep membroj, supergvidataj de la Komisaro de la Popolo por la Naciecoj[11] Iosif Stalin. Kvankam la buroo voĉdonis 4 kontraŭ 3 favore al regado de Montara Karabaĥo sub la aŭtoritateco de la ĵus fondita Armena Soveta Socialisma Respubliko, protestoj venintaj el la gvidantoj de la Komunisma Partio de Azerbajĝano, inkluzive de ĝia gvidanto Nariman Narimanov, krom kontraŭsoveta ribeliĝo en Erevano en 1921, tio komplikigis la rilatojn inter Armenio kaj Rusio. Ĉi tiuj faktoroj igis la komitaton revizii la decidon, por fine trovi lokon al la ĵus kreita Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo ene de la SSR Azerbajĝano en 1923, lasante la loĝantaron je 94% da armenoj sub regado de registaro el alia nacieco[12][13]. La ĉefurbo estis translokigata de Ŝuŝi al Ĥankendi (rebaptata kiel Stepanakerto post iom da tempo).

Armenaj kaj azeraj historiistoj longtempe esploris kaj kreis plurajn teoriojn pri la kialoj de tiu decido, kaj unu el la konkludoj estas la aplikado de la regulo "dividu kaj vi regos". Tio videblas, ekzemple, en la stranga lokigo de la enklavo Naĥiĉevano, kiu estas ĉirkaŭata de Armenio sed apartenata al Azerbajĝano. Alia ebla motivo por tiu decido estas intenco realigi politikan bonvolan geston flanke de la sovetoj al la Turkio de Mustafa Kemal Atatürk[14]. Armenio, siaflanke, ĉiam neis la leĝan agnoskadon de la decido kaj laŭlonge de la jaroj protestis ene de la soveta sistemo por rericevi la regionon.

Dum la soveta epoko, la armenoj de Montara Karabaĥo estis la objekto je diskriminaciado flanke de Azerbajĝano. La azeraj aŭtoritatoj limigis la ligojn inter la enklavo kaj Armenio, kun la celo kulture « senarmenigi » la regionon kaj ekloĝigi azerojn, translokigante la armenojn ekster la oblasto kaj ne aŭskultante iliajn ekonomiajn bezonojn[15]. La censo de 1979 montris ke la loĝantaro de la enklavo kalkuliĝas je 162.200 personoj, el ili 123.100 armenoj (75,9 %) kaj 37.300 azeroj (22,9 %)[16], pro kio la armenoj komparas la nombron de 1923 (94 % armenoj). Armenaj vilaĝoj ankaŭ estis senloĝigitaj (85 en 1980), kio ne estis la kazo de iu ajn azera vilaĝo[17].

Revigliĝo de la afero pri Montara Karabaĥo[redakti | redakti fonton]

La elektado de Miĥail Gorbaĉov kiel Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio en 1985, alportis kun si la funkciadon de liaj du grandaj reformplanoj, konataj kiel perestrojko kaj glasnosto. Dume la ekonomiaj reformoj fariĝis kadre de la perestrojko, la glasnosto permesis ke la civitanoj de Sovetunio ĝuu relativan presliberon, speciale kiam unuafoje eblis malferme kritiki la registarajn gvidantojn. En tiu kadro, la sovetaj gvidantoj de Karabaĥo atingis tiom da malfermiteco ke ili sukcesis havi voĉdonon de la regiona parlamento por aliĝi al Armenio, la 20-an de februaro 1988[18]. La armenaj gvidantoj de la oblasto plendis ĉar la regiono ne havis kaj tekstlibrojn kaj televidkanalojn en la armena[19], en la sama senco ili denuncis ke la Ĝenerala Sekretario de la Komunisma Partio de Azerbajĝano Hejdar Alijev intencis realigi la azerigon de la regiono, pliigante la nombron kaj influon de la azeroj kiuj loĝis en Karabaĥo[20], en la momento kiam la armena loĝantaro ekmalkreskis. En 1988 la armena loĝantaro en la regiono malkreskis je tri kvaronoj[21].

La aŭtonomisma movado estis gvidata de diversaj armenaj popularaj elstaruloj, kaj ankaŭ de membroj de la "intelligentsia" kiel la konata soveta disidento kaj Nobel-Premio pri paco Andrej Saĥarov. Antaŭ la deklaro de la 20-a de februaro, la armenoj ekprotestis, kune kun strikoj de la laboristoj de Erevano kiuj petis la aliĝon de la enklavo. Ĉi tiuj protestoj estis respondataj per similaj manifestacioj en Bakuo. Kiel reago al la protestoj, la estro Gorbaĉov certigis ke la landlimoj inter ambaŭ respublikoj ne estos modifataj, laŭ la artikolo 78 de la konstitucio de Sovetio[22]. La Ĝenerala Sekretario de Sovetio ankaŭ certigis ke aliaj naciecoj kaj etnoj de la lando jam petis teritoriajn ŝanĝojn kaj ke novaj limfiksadoj en Montara Karabaĥo kreus danĝeran precedenton. La armenoj ricevis la decidon de 1921 senzorge, samtempe konsiderante ke iliaj penoj estis destinitaj por la korektado de historia eraro [23] sub la principo je memdeterminado, rajto ankaŭ konsiderata en la Konstitucio. La azeroj, aliflanke, konsideris tiajn petojn, pro perdo de granda teritorio de ilia lando, kiel neakcepteblaj kaj ili aliĝis al la starpunkto de Gorbaĉov.

Sumgait[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pogromo de Sumgait.
Manifestacio en Sumgait
Preĝejo de la Sankta Savo en Gyumri post la tertremo.

La etnaj bataloj inter azeroj kaj armenoj kiuj loĝis en Montara Karabaĥo ekis post iom da tempo. La 22-an de februaro 1988 proksime de Askerano (en Karabaĥo, en la ŝoseo inter Agdamo kaj Stepanakerto), rekta konfronto inter ambaŭ grupoj finiĝis en perfortaj incidentoj kiuj vundis 50 armenojn[24]. Dum la batalo, loka policano, supozeble armeno, mortpafis du junajn azerojn. La 27-an de februaro sammonate, dum parolis en la centra televido de Bakuo, la soveta prokuroro Aleksander Katusev menciis la naciecon de la vunditoj.

Malmultajn horojn post la parolado, estiĝis pogromo kontraŭ la armenoj loĝantaj en la urbo Sumgait 25 kilometrojn norde de Bakuo, kiu havis ĉirkaŭ 2000 azerajn rifuĝintojn el Armenio[25]. Rezultis 32 hommortoj laŭ la oficialaj sovetiaj statistikoj. La armenoj estis batataj, la virinoj seksperfortataj kaj murdataj surstrate kaj en la loĝejoj dum tri perfortaj tagoj nur haltigitaj kiam armitaj taĉmentoj de Sovetio eniris en la urbon kaj sufokis la ribelon la 1-an de marto[26].

La maniero, laŭ kiu la armenoj estis murditaj, kaŭzis grandan indignon inter iliaj samnacianoj, kiuj konsideris, ke la pogromo estis aprobita de la sovetaj aŭtoritatoj kun la celo timigi la membrojn de la movado en Montara Karabaĥo. La perforto komenciĝis iom post iom sed pliakriĝis post la okazaĵoj en Sumgait, ĝis kiam fine Gorbaĉov decidis agi en Armenio uzante federaciajn trupojn en septembro 1988[27]. En oktobro oni kalkulis, ke pli ol 100 personoj el Armenio kaj Azerbajĝano perdis la vivon. Al tio ĉi ankaŭ aldoniĝis la sekvoj de la tertremo Leninakan (7-an de decembro 1988, kaŭzinta la mortojn de pli ol 25000 personoj)[28][29].

La intencoj de Gorbaĉov stabiligi la regionon estis sensukcesaj, ĉar ambaŭ partioj montriĝis necedemaj. La armenoj ne akceptis la promeson de la centra registaro destini 400 milionojn da rubloj al plifortigo kaj vigligo de la armena lingvo, uzotaj por lernolibroj kaj armenlingva televidkanalo en Karabaĥo. Aliflanke Azerbajĝano estis preta neniakaze cedi teritorion al Armenio. Alia okazaĵo kiu malsimpligis la situacion estis la arestado pro ordonoj de la Kremlo de dek unu membroj de la ĵus formita Komitato de Karabaĥo (inter kiuj troviĝis Levon Ter-Petrosjan) dum la ĥaoso sekvanta la tertremon. Ĉi tiuj agoj streĉis la rilatojn inter Moskvo kaj la armenoj, ĉar ĉi lastaj perdis la fidon je Gorbaĉov pro lia malbona gvidado de la helpoj por la tertrem-viktimoj[30].

Nigra Januaro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nigra Januaro.
La armena tombejo Julfa, en Naĥiĉevano antaŭ ĝia detruado far la azera armeo.

La kreskanta interetna perforto komencis pliigi la viktimojn, kio devigis al la plimulto de la azeroj loĝantaj en Armenio rifuĝiĝi en Azerbajĝano kaj samtempe la armenoj de Azerbajĝano fuĝis al sia lando aŭ al aliaj mondopartoj. La eskalado de la konflikto ŝajnis eskapiĝi de la manoj, pro kio la decido de la sovetaj gvidantoj de Moskvo preni la rektan kontrolon de la regiono en januaro 1989 estis bone ricevita de multaj armenoj. En la somero 1989, la gvidantoj de la Popola Fronto kaj la sekvantoj sukcesis la aeran kaj fervojan blokadon flanke de Azerbajĝano kontraŭ Armenio, antingante la strangoladon de la landa ekonomio evitante ke 85% de la ŝarĝoj kiu alvenis per fervojoj atingu la respublikon. Ĉi tiu decido havis alian rezulton, kiu estis la tuta disigo de Naĥiĉevano disde Sovetio. La interrompado de la fervoja servo al Armenio estis motivita parte pro la atakoj de armenaj militantoj kontraŭ azeraj laboristoj kiuj eniris en la teritorion, pro kio ili rifuzis servi en armena teritorio.

En januaro 1990 okazis alia pogromo kontraŭ armenoj en Bakuo, kio devigis la registaron de Gorbaĉov deklari la alarmostaton kaj sendi trupojn de la MVD por restabli la ordon. Stariĝis kurfo (nevidata afero en Sovetio ekde la Dua Mondmilito), samtempe kiam okazis akraj bataloj inter la sovetaj fortoj kaj la membroj de la Azera Popola Fronto. Ĉi tiuj incidentoj lasis 120 azerojn kaj 8 soldatojn de la MVD mortintaj en Bakuo[31]. Dum tiu tempo la Komunisma Partio de Azerbajĝano ekfalis, kaj transformiĝis la ordo por la restarigado de la komunisma partio antaŭ la protektado de la armena loĝantaro en la lando[32]. Ĉi tiuj okazintaĵoj, konataj kiel "Nigra Januaro" kreis la estontan rilaton inter Azerbajĝano kaj Rusio.

La bataloj etendiĝis al aliaj azeraj vilaĝoj kaj al Naĥiĉevano, kie sep personoj (kvar soldatoj) mortis kaj aliaj centoj estis vunditaj pro intenco de la sovetaj fortoj haltigi la atakojn kontraŭ la armenoj.[33]

Operaco Ringo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Operaco Ringo.

En la printempo 1991 la registaro de Gorbaĉov disvolvigis specialan referendumon laŭlonge de la lando, nomata Traktato de la Unio, kun la celo decidi ĉu la sovetaj respublikoj restos kunigitaj. Kiel rezulto, novaj registaroj nekomunismaj atingis la povon de la respublikoj, inter kiuj elstaris tiun de Boris Jelcin en Rusio, Levon Ter-Petrosjan en Armenio kaj Ayaz Mütallibov en Azerbajĝano, dume Gorbaĉov regis la centran registaron kiel prezidanto de la Unio. Azerbajĝano voĉdonis plenume de la traktato, dume pluraj respublikoj bojkotis la referendumon (i.a. Armenio), kiu okazigis alian paralelan pri la sendependeco, kiun ĝi deklaris la 21-an de septembro 1991.

Antŭ la perspektivo de la evoluo de tiu situacio, multaj armenoj kaj azeroj ekakiris armilojn lokigitajn en deponejoj de Montara Karabaĥo, kun la celo defendi sin de venonta milito. Fronte al tio Mütallibov atingis la apogon de Gorbaĉov por realigi komunan militistan operacon kun la fortoj de la Soveta Armeo kaj la azera milico, kun la celo senarmigi la armenan milicon. Ĉi tiu decido konata kiel "Operaco Ringo", signifis la perfortan deportadon de la armenoj kiuj loĝis en vilaĝoj de la regiono Ŝahumjan. Tiuj agoj estis konsideritaj kaj de la sovetaj oficiroj de Kremlo kaj de la armena registaro kiel timiga metodo kontraŭ tiuj kiuj daŭre petis la aliĝon al Armenio.

La rezultoj de la operaco estis kontraŭefikaj laŭ la celoj de la operaco, ĉar la situacio puŝis la pli penskaŝemajn armenojn konfrontiĝi al tio kion ili konsideris la solan solvon por la krizo de Montara Karabaĥo nome la armita forto. La uson-armena militisto Monte Melkonjan (kiuj konvertiĝis en unu el la pli efikaj militistaj gvidantoj de la milito) asertis ke Karabaĥo devis esti "liberigita", substrekante ke se tio ne fariĝus, la regiono Sjuniko baldaŭ estus aneksita de Azerbajĝano, kaj post tio estus la tuta Armenio, konkludante ke "la perdo de Arcaĥo (Karabaĥo) signifus la perdon de tuta Armenio[34]". Velajat Kulijev, verkisto kaj aldonita direktoro de la Literatura Instituto de Azerbajĝano kontraŭdiris tiun aserton, dirante ke "lastatempe la armenaj naciistoj, inkluzive de kelkaj influaj elstaruloj, ekparolis pri la Granda Armenio. Ne nur estis Azerbajĝano. Ili ankaŭ volis aneksi partojn de Kartvelio, Irano kaj Turkio[35]."

Konkurado de armiloj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Komunumo de sendependaj ŝtatoj, kiu konsistas el la plejparto de la ekssoveta teritorio.
Mapo de la armena diasporo. Ĝi kolektis grandan kvanton da mono por la milito kaj multaj armenoj de la diasporo servis kiel volontuloj en Karabaĥo

Kiam la disiĝo de Sovetio fariĝis realo por la sovetaj civitanoj en la aŭtuno de 1991, ambaŭ flankoj serĉis la manierojn kaj preni la rimedojn por akiri la armilojn lokigitaj en la deponejoj en la teritorio de Montara Karabaĥo. Dum la Malvarma Milito la soveta registaro establis planojn kaze de eventuala invado de NATO al Kaŭkazio tra Turkio, membro de tiu organizo. En tiaj planoj estis konsiderita al Armenio kiel ebla batalkampo, pro kio tie estis nur establitaj tri divizioj de la Soveta Armeo kaj neniu militista flughaveno, malsame al SSR Azerbajĝano, kiu havis kvin diviziojn kaj kvin aerajn militbazojn. Armenio nur kalkulis je 500 vagonoj da municioj, kompare kun la 10.000 kiuj troviĝis en la azera regiono. Do, Azerbajĝano ĝuis strategian avantaĝon[36].

Per la komenco de la retroiro de la fortoj de la Ministerio de la Soveta Interno, lasis kiel postlasaĵo al ambaŭ bandoj grandajn arsenalojn da municioj kaj konsiderindan nombron da armitaj veturiloj. La fortoj senditaj de Gorbaĉov tri jarojn antaŭe venis el diversaj regionoj de Sovetio kaj ili ne celis resti en la regiono dum multe da tempo. La plejparto de tiuj divizioj konsistis el junuloj kaj konskriptaj malriĉuloj, multaj el kiuj simple vendis la armilon kontraŭ mono aŭ eĉ vodko, dume aliaj eĉ intencis vendi tankojn aŭ kirasitajn transportilojn. La ekzistado de deponejoj apenaŭ bone ŝirmitaj, kiuj permesis la facilan aliron al la armiloj al ambaŭ flankoj, kulpigis kaj mokis la politikon de Gorbaĉov kiel lasta kaŭzo de la konflikto[37]. La azeroj akiris konsiderindan kvanton de la armiloj, laŭ la informo de la azera ministro de eksteraj aferoj en novembro 1993, kiam li diris ke oni akiris 286 tankojn, 842 kirasitajn transportilojn kaj 386 artileriaĵoj pro la kontrol-malpleno[38]. . Antaŭ tia situacio estis raportita la ekfunkciado de nigra merkato kie oni trafikis armilojn, inkluzive de kelkaj venintaj el Okcidento.

Posta evidentaĵo demonstris ke Azerbajĝano kalkulis je konsiderinda militista apogo de Irano, Israelo kaj Turkio, krom multaj arabaj landoj. La plimulto de la armilaro konsistis el armiloj el rusa deveno aŭ el landoj de la orienta bloko. Aliflanke, la armena diasporo sukcesis donaci grandan kvanton da mono al Armenio, krom atingi ke la Federala Kongreso de Usono aprobintus rezolucion kiu kondamnis la azeran blokadon al Armenio kaj malpermesis ĉian militistan helpon al Azerbajĝano en 1992 [39]. Dum Azerbajĝano asertis ke Rusio apogis militiste al Armenio en la komenco, oni substrekis ke "la azeraj soldatoj en la regiono estis pli bone ekipitaj kun sovetaĵoj ol ĝia malamiko".

La rezigno de Gorbaĉov al la prezidado de Sovetio la 26-an de decembro 1991, puŝis la ceterajn respublikojn de la Unio -Belorusio, Ukrainio kaj Rusio- proklami la sendependecon, kio signifis la definitivan malaperon de Sovetio kiel ŝtato la 31-an de decembro 1991. Ĉi tiu okazintaĵo estis la lasta "muro" kiu evitis ke Armenio kaj Azerbajĝano plene eniru en armitan konflikton el grandaj proporcioj. Monaton antaŭe, la 21-an de novembro, la parlamento de Azerbajĝano revokis la aŭtonomion de Montara Karabaĥo, rebaptante ĝin kiel "Xankandi". Responde al tiuj okazintaĵoj la 10-an de decembro kaj sub aŭspicioj de la armena gvidanto de la regiono, realiĝis referendumo bojkotita de la regionaj azeroj, kio rezultigis grandan plimulton favore al la sendependeco. La 6-an de januaro 1992 la regiono proklamiĝis sendependa disde Azerbajĝano.

La retroiro de la sovetaj internaj fortoj el Montara Karabaĥo estis nur pormomenta, ĉar en februaro 1992, la antikvaj sovetaj respublikoj kreis la Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj. Dume Azerbajĝano ne partoprenis, Armenio pro timo je turka invado antaŭ la eskalado de la konflikto, eniris en la novan organizon kun la celo esti protektata sub la "pluvombrelo de kolektiva sekureco". En januaro 1992, fortoj de la KSŜ moviĝis al la regiono kaj eniris establante siajn kazernojn kaj regcentron en Stepanakerto, akirante pli aktivan rolon en la restarigado de la paco, aneksante antikvajn diviziojn kiel 366-a Regimento de Motorizitaj Rifloj kaj la 4-a Soveta Armeo.

La kreado de armeoj[redakti | redakti fonton]

La sporadaj bataloj inter armenoj kaj azeroj, kreskintaj ekde la aplikado de la Operaco Ringo, rapide kondukis al la kreado de volontulaj armeoj kaj en Armenio kaj en Azerbajĝano. Inter la armenoj kutime oni revivigis la historiajn figurojn de militistoj por la naciisma kaŭzo kiel Andranik Toros Ozanian[40] kaj Garegin Njdeh[41], kiuj batalis kontraŭ la Otomana Imperio fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a. Krom la rekrutado inter la vira loĝantaro inter 18 kaj 45 jaroj aĝaj, multaj armenoj fariĝis volontuloj en divizioj konataj kiel ĉokac, kiuj estis taĉmento de ĉ. 40 viroj, kiuj estis metitaj sub ordono de leŭtenanto kolonelo. Komence multaj el tiuj personoj agis kiel la partizanoj, kun malmulte da kontrolo (aŭ senkontrole) pri ilia ekstera konduto dum la operacoj pri atakoj aŭ defendado de pozicioj. Tio kaŭzis amasan ribelon kie multiĝis la dizertado de la soldatoj, la rabadon de la apartenaĵoj de mortintaj soldatoj, kaj ŝteladon de diversaj posedaĵoj (kiel ekzemple dizeloleo), nur por posta vendado en la nigra merkato.

Multaj virinoj enlistiĝis en la armenaj armitaj fortoj, kvankam ilia partopreno en bataloj estis minimuma, ili dediĉiĝis al la flegado de vunditoj kaj la evakuadon de malsanuloj el la batalkampoj. La azeraj fortoj ankaŭ funkciis simile, kvankam ĝia organizado estis pli bona en la komenco de la konflikto. La registaro de Azerbajĝano ankaŭ rekrutis kaj amase multaj azeraj junuloj enlistiĝis dum la unuaj monatoj post la soveta kolapso. La Nacia armeo de Azerbajĝano konsistis el ĉ. 30.000 homoj, aliaj 10.000 apartenantaj al la paramilitistaj fortoj (OMON), krom pluraj centoj da membroj de la Popola Fronto. Riĉa azero nomata Suret Huseynov persone organizis brigadon de la armeo de Azerbajĝano (la 709), aĉetante multajn armilojn kaj transportilojn de la arsenalo de la 23-a Soveta Motorizita Divizio. La ekstremnaciisma tjurka brigado Grizaj Lupoj[42] de İsgandar Hamidov ankaŭ estis mobilizita por tiu milito. La registaro de Azerbajĝano ankaŭ dungis la servojn de militsolduloj de la regiono, uzante por tio, la rimedojn kiujn ĝi ekhavis el la naftaj enspezoj de la azeraj petrolkampoj ĉe la Kaspia Maro[43]. Por la batalado ankaŭ ofertiĝis por ambaŭ flankoj diversaj divizioj de sovetaj trupoj, kiuj restis "en la nuboj" post la falo de Sovetio. Kiel ekzemplo, unu el la plej elstaraj membroj de la armenaj fortoj estis la soveta generalo Anatolij Zineviĉ, kiu estis en Montara Karabaĥo el 1992 al 1997, faris servon kaj organizis operacojn por la armenaj fortoj[44].

Oni kalkulas ke la militistaro kaj la diversaj aferoj uzataj en la konflikto en la periodo 1993 - 1994[45] : estis la sekva:

Lando Soldatoj Artilerio Tankoj KT KBT Ĉasaviadiloj
Montara Karabaĥo 20.000 16 13 120 N/D N/D
Armenio 20.000 170 160 240 200 N/D
Azerbajĝano 42.000 330 280 360 480 170

Je ĝenerala militista komparado, la nombro de rekutreblaj viroj en Armenio, en la aĝo 17-32 jaroj ascendis al 550.000, 1,3 milionoj en Azerbajĝano. La plimulto de la viroj el ambaŭ flankoj servis en la Ruĝa Armeo kaj havis ian militistan sperton antaŭ la konflikto. Preskaŭ 60% de la karabaĥaj armenoj servis en la ruĝa armeo. La plimulto de la azeroj estis ofte diskriminaciataj dum ilia servado en la ruĝa armeo kaj estis senditaj al laborado en konstrubatalionoj kaj ne en bataldivizioj[46]. Malgraŭ la kreado de pluraj militistaj edukcentroj en Azerbajĝano, la manko de militista sperto estis faktoro kiu influis en la rezultoj de la milito.

Printempo 1992, unuaj armenaj venkoj[redakti | redakti fonton]

Ĥoĝali[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Masakro de Hoĝali.

Oficiale, la ĵus sendependa Armenio neis doni armilojn, karburaĵon, nutraĵojn aŭ aliajn aferojn por la sendependistoj de Montara Karabaĥo. Ter-Petrosjan, prezidanto dum la milito, tamen agnoskis ke ili kontribuis per helpado en loĝistiko kaj pagado de salajroj, sed li neis ke Armenio sendis siajn proprajn soldatojn al la milito.

Armenio devis alfronti la blokadon kiun Azerbajĝano altrudis, kaj ankaŭ la premojn de Turkio, kiu alianciĝis kun Azerbajĝano kaj konstruis mallarĝajn rilatojn kun tiu lando[47]. La sola surtera konektado inter Armenio kaj Montara Karabaĥo estis la mallarĝo kaj montara « Koridoro de Laĉino ». La sola flughaveno de la regiono troviĝis en vilaĝo Ĥoĝali, je 7 kilometroj norde de Stepanakerto, kun loĝantaro kalkulita inter 6.000 kaj 1.0000 loĝantoj. Ĉi tiu sama vilaĝo estis la artileribazo kaj ekde la 23-a de februaro, estis la celo je bombardado de la la rusaj kaj armenaj divizioj en la ĉefurbo. Ekde la fino de februaro, ĝi estis preskaŭ ĉirkaŭita. La 26-an sammonate, la armenaj fortoj, helpataj de rusa regimento, planis ofensivon por preni ĝin.

Laŭ la azeraj fontoj kaj aliaj, kiel Human Rights Watch kaj Memorial, post la preno de la vilaĝo, la armenaj trupoj masakris centojn da civiluloj dum evakuado. Ili antaŭanoncis la atakon de la vilaĝo kaj lasis koridoron por la evakuado de civiluloj. Tamen, kiam la batalo ekiĝis, la armenoj superis la defendantojn kiuj foriris kun la civiluloj norden de la vilaĝo Agdamo. La flughaveno estis intence detruita, kaj ĝia uzado portempe estis neebla. La atakantoj komencis persekuti la forfuĝintojn kaj mortpafis kontraŭ ili, mortigante konsiderindan nombron da civiluloj[48]. Antaŭ la akuzoj je intenca masakro de azeraj civiluloj, la armenaj oficiroj neis kaj reasertigis la originalan mision de la operaco, la ĉesigo de la bombardado venanta el Ĥoĝali[49].

Ekzakta kalkulado de la mortintoj neniam estis farita, sed la plej fidindaj kalkuloj indikas ke eble estis 485 mortintoj. [50]. La 3-an de marto 1992, la Boston Globe raportis la nombron de pli ol 1000 viktimoj dum kvar jaroj da konfliktoj, kaj citis la urbestron de Ĥoĝali, Elmar Mamedov, deklarante ke pli ol 200 personoj estis malaperintoj, 300 arestitaj kiel ostaĝoj kaj 200 vunditaj pro la batalo[51]. Raporto publikigita en 1992 de la organizo Helsinki Watch menciis tuj post enketo, ke ŝajnis ke membroj de azeraj trupoj OMON kaj de la milito, « ĉiam uniforme vestitaj, kaj kelkaj portante siajn armilojn, estis miksitaj inter la civiluloj », kiu eble estis la kialo de la pafado de la armenaj trupoj al ili[52]

La preno de Ŝuŝi[redakti | redakti fonton]

La reago pro la preno de Ĥoĝali sentiĝis en Azerbajĝano. La rezigno de Ayaz Mutalibov estis postulita pro ne protekto de la civiluloj de Ĥoĝali, kaj pro tio falis la 6-an de marto. Dum la sekva morto post la preno de la vilaĝo, la azera komandanto de la lasta bastiono de la regiono Ŝuŝi, entreprenas serion da bombardadoj sur Stepanakerto. Ekde aprilo, tiuj bombardadoj devigis al ĉ. 50.000 loĝantoj rifuĝiĝi en kavernoj kaj subteraj rifuĝejoj. Konfrontitaj pro surteraj rejdoj ne malproksime de la periferio de la urbo, la militestroj de Karabaĥo organizis ofensivon.

La 8-an de majo, pluraj centoj da armenaj soldatoj kun tankoj kaj helikopteroj sieĝis la citadelon Ŝuŝi. Akraj bataloj okazis surstrate, kaj centoj da homoj el ambaŭ flankoj forpasis. Sufokita pro la nombra supereco, la azera komandanto de la vilaĝo ordonis la retroiron, kaj la batalo ĉesis la 9-an de majo.

La preno de Ŝuŝi havis grandan ŝokon en Turkio. Ĝiaj rilatoj kun Armenio pliboniĝis post ĝia sendependeco sed ili progresive malboniĝis pro la armenaj venkoj en Karabaĥo. Profunda rankoro, pro la armena genocido, regas en Armenio kontraŭ Turkio. Multaj armenoj nomas la azerojn « turkoj » pro ilia etna parenteco (turkoj kaj azeroj apartenas al la tjurkaj popoloj). La unu turka ministro, Süleyman Demirel, deklaras esti sub forta premo, lia popolo deziras intervenon de Turkio favore al Azerbajĝano. Tamen, li estis kontraŭ la interveno, ĉar laŭ tio povus okazigi konflikton inter muzulmanoj kaj kristanoj[53]. Turkio neniam sendis trupojn al Azerbajĝano sed ĝi donis gravan militistan helpon, inkluzive de konsilistoj. En majo 1992, la militista komandanto de la fortoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, Jevgenij Ŝapoŝnikov, avertas al okcidentaj nacioj ne interveni en la konflikton pro ebla okazigo de tria mondmilito.

Ĉeĉena kontingento, gvidata de Ŝamil Basajev, partoprenis la batalojn. Laŭ la azera kolonelo Azer Rustamov, en 1992, « centoj da ĉeĉenaj volontuloj donis al ni nekalkuleblan helpon dum la bataloj gvidataj de Ŝamil Basajev kaj Salman Raduev ». Oni diris ke Basajev estis unu el la lastaj batalantoj forpelitaj de Ŝuŝi. Li iom poste diris ke li kaj sia bataliono nur malvenis unu fojon kaj ke tiu malvenko okazis en Karabaĥo batalante kontraŭ la « bataliono Daŝnako ». Ankaŭ li diris ke li foririgis siajn muĝahedinojn de la konflikto ĉar la milito ne estis pro religiaj kialoj sed pro naciismo. Tio okazis en la konflikto kiam partoprenis Ibn al-Khattab[54]. La Ministerio pri Defendo de Azerbajĝano tamen neas ian implikiĝon de ĉi lasta en la konflikto[55].

Koridoro de Laĉino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Koridoro de Laĉino.
Ĉi tiu mapo pri la regiono, montras la gravan strategian situon de la koridoro de Laĉino.

La perdo de Ŝuŝi igis la azeran parlamenton respondecigi Yaqub Mammadov, la elposteniĝon de Mutalibov kaj liberigi lin de ĉiaj respondecoj post la perdo de Ĥoĝali. Tamen, tiu lasta denove reprenis sian prezidpostenon la 15-an de majo. Multaj azeroj konsideris tion kiel ŝtatpuĉon, plus la prokrastigon de parlamentaj elektoj antaŭviditaj por junio. La tiamepoka parlamento konsistis el malnovaj gvidantoj de la komunisma reĝimo, kaj la perdoj de Ĥoĝali kaj Ŝuŝi multe pliigis la deziron je liberaj balotadoj.

Alia afero kiu kontribuis al la krizo: la 18-an de majo, la armenaj trupoj faris ofensivon kontraŭ la vilaĝo Laĉino, en la mallarĝa koridoro kiu ligas Armenion kun Karabaĥo. La vilaĝo mem estis apenaŭ defendita, kaj ekde la sekva tago, la armenoj prenis la kontrolon kaj forpelis la azerojn. Post tio estis malfermita surtera alirvojo ĝis Armenio, kiu permesis al la konvojoj iri al Karabaĥo[56].

La perdo de Laĉino (aŭ Berdzor) estis fatala frapo por la reĝimo de Mutalibov. La manifestacioj okazis malgraŭ malpermeso de la prezidanto, kaj inter la membroj de la Popola Fronto estis organizita ŝtatpuĉo. La bataloj kontraŭ la registaraj fortoj intensiĝis kaj la opozicio okupis la parlamentejon en Bakuo, la flughavenon kaj la prezidentan palacon. La 7-an de junio, Abulfaz Elĉibej estis elektita prezidanto, kaj multaj anoj de la Popola Fronto eniris en la parlamenton. Mutalibov estis priskribita kiel malforta kaj neentuziasma gvidanto dum la milito. Elĉibej oponiĝis al ĉia helpo de Rusio kaj preferis la alproksimiĝon kun Turkio[57].

Eskalado de la konflikto[redakti | redakti fonton]

Operaco Goranboy[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de transportilo de azeraj trupoj MT-LB en Karabaĥo.

La 12-an de junio, la azera armeo kaj la brigado de Husejnov, entrepenis la « Operacon Goranboy » helpe de tankoj, helikopteroj kaj aliaj transportiloj. Tio rezultigis grandan tritagan ofensivon en la apenaŭ defendita regiono Ŝahumjan, norde de Karabaĥo, kun la celo rekunigi dekon da vilaĝoj. La fronto falis, parte ĉar la taĉmentoj de armenaj volontuloj kiuj devis gardi la regionon abandonis siajn liniojn kaj revenis al Armenio post la preno de Laĉino. Ĉi tiu ofensivo igis la registaron de Armenio publike minaci Azerbajĝanon pri malferma interveno kaj helpo al la karabaĥaj sendependistoj[58].

La azera atako devigis la armenajn trupojn retroiri al la sudo kaj al Stepanakerto, kie la armena komandanto eĉ intencis detrui gravan akvoelektra rezervujo en la regiono Martakerto se la ofensivo ne estos bremsata. Ĉirkaŭ 30.000 armenoj devis fuĝiĝi en la ĉefurbo, la atakantoj preskaŭ prenis la duonon de Karabaĥo sed la azera avanco estis bremsita pro helikopteraj atakoj. Kelkaj asertis ke multaj soldatoj de la azeraj divizioj estis rusoj de la 104-a divizio de aertransportitaj trupoj, kun bazo en Ganĝa. Laŭ oficiro de la armena registaro, la rusaj divizidoj estis persvaditaj pri bombardado kaj tiamaniere haltigi la avancon dum kelkaj tagoj. Tio permesis al la armenoj rekuperiĝi kaj organizi kontraŭatakon por restarigi la frontojn.

Peradprovoj[redakti | redakti fonton]

Dum la somero 1992, la nuna OSKE kreis la komisionon Minska Grupo en Helsinko, konsistanta el dek unu ŝtatoj kaj kunprezidita de Francio, Rusio kaj Usono, fine de la perado de pacinterkonsento inter Armenio kaj Azerbajĝano. Sed en ĝia pleja pinto en 1992, la organizo ne povis respondi al la multaj problemoj derivitaj el la malapero de Sovetunio, kaj eĉ malpli pri la konflikto en Karabaĥo. La milito en Jugoslavio, la konflikto inter Moldavio kaj la sendependisma moldava Ĉednestrio, la kreskanta deziro pri sendependiĝo de Ĉeĉenio kaj la konfliktoj inter Kartvelio kaj ĝiaj aŭtonomaj respublikoj Abĥazio kaj Sud-Osetio estis aferoj kiuj komplikigis kaj pliŝarĝigis la agendon kaj implikigis la etnajn grupojn en la konfrontado[59].

La OSE proponis la sendadon de forto por starigo de la paco de la NATO-KSŜ kun la celo atingi la batalhalton kaj protekti la konvojojn kiuj helpis la rifuĝintojn. Pluraj batalhaltoj estis dekretitaj post la ofensivo de junio, sed la deplojado de eŭropa forto por starigi pacon, akceptita de Armenio, ne povis okazi. La ideo sendi centon da internaciaj observantoj al Karabaĥo estis pliigita, sed la negocado haltiĝis en julio ĉar Rusio ĉefe kontraŭis la sendadon de la pacfortoj konsistantaj el soldatoj de NATO en Kaŭkazion, kion ĝi vidis kiel intencon eniri en sian « malantaŭan korton »

Reveno al la bataloj[redakti | redakti fonton]

Fine de junio, okazis nova azera ofensivo, malpli grava sed planita kontraŭ la urbo Martuni, en la sudorienta duono de Karabaĥo. La atako estis realigita de plurdekoj da tankoj kaj batalaŭtoj, kaj de pluraj grupoj de la infanterio, okazinta en la fronto Maŝkalaŝen - Ĵardar, proksime de Martuni kaj de Krasnij Bazar. Kvankam je manko de peza artilerio, la komandanto de la regimento de Martuni, Monte Melkonjan, nomata « Avo » de siaj homoj, sukcesis eviti la ripetitajn intencojn de la azeroj.

En aŭgusto 1992, la registaro de Karabaĥo troviĝis en bedaŭrinda stato kaj siaj membroj demisiis la 17-an. La regado estis prenita de konsilio nomata « Komitato por la defendo de la Ŝtato », prezidita de Robert Koĉarjan, kaj taskigita portempe regi la enklavon ĝis la fino de la konflikto. Samtempe, Azerbajĝano aere atakis kaj ofte damaĝante civilajn aferojn. Koĉarjan kondamnis tion kion li pensas ke temis pri intencaj atakoj kontraŭ civiluloj kaj ankaŭ kondamnis la pasivecon kaj indiferentecon de Rusio antaŭ tiuj okazintaĵoj, kiu permesis ke ĝiaj armiloj estu venditaj aŭ liveritaj al Azerbajĝano[60]

Vintra paŭzo[redakti | redakti fonton]

Kun la alveno de la vintro de 1992, la du flankoj evitas demarŝi gravajn ofensivojn kun la celo konservi la rimedojn, kiel la gasoelektro, por hejma uzado. Malgraŭ la malfermiĝo de vojo kaj komercaj interŝanĝoj inter Karabaĥo kaj Armenio, ambaŭ grave suferas ekonomikan blokon altrudita de Azerbajĝano. Kvankam ĝi ankoraŭ ne estas tute fermita, la materia helpo sendita tra Turkio alvenas nur sporade.

Samtempe suferante pro manko de nutraĵoj kaj elektro, post la fermo de la nuklea centralo Mecamoro, la ekonomiaj perpektivoj de Armenia ombriĝas. En Kartvelio nova epizodo pri konfliktoj kontraŭ Abĥazio kaj Sud-Osetio komenciĝis: la konvojoj sendataj tien kaj la sola naftodukto liganta Rusion kun Armenio plurfoje estas damaĝataj. Krome, same kiel la vintro 1991-1992, la vintro de 1992-1993 ankaŭ estis tre malvarma, lasante multnombrajn familiojn de Armenio kaj Montara Karabaĥo sen hejtado aŭ varma akvo[61]. Kelkaj necesaĵoj, kiel la cerealoj, estis tre malfacile troveblaj, la armena diasporo kolektis monon kaj liveris provizojn al Armenio. En decembro, du konvojoj kun 33-000 tunoj da grenoj kaj 150 tunoj da nutraĵoj por infanoj alvenas el Usono tra la haveno de Batumi, ĉe la Nigra Maro. En februaro 1993, la Eŭropa Komunumo donis 4,5 milionojn da Eŭropa Valuto al Armenio. La suda najbaro, Irano, ankaŭ donis ekonomikan helpon kaj proviziis ĝin per elektro; la politiko de Elĉibej respekte al Irano kaj ĝia azera malplimulto damaĝis la rilatojn inter ambaŭ landoj.

La azeraj rifuĝintoj, kaj internaj kaj eksteraj, estis loĝigitaj en portempaj rifuĝkampoj starigitaj de la azera registaro kaj de Irano. La Internacia Ruĝa Kruco proviziis ilin per tolaĵoj kaj okupiĝis pri la disponigo je sufiĉa manĝaĵo por la malvarma decembro[62]. Azerbajĝano penis restarigi la naftoindustrion, ĝia ĉefa ekonomia sektoro je eksportado. Ĝiaj rafinejoj ne laboris je tuta kapablo kaj la produktadkvotoj ne plenumiĝis. En 1965,la naftokampoj de Bakuo produktis 21,5 milionojn da nafto; en 1988, tiu nombro falis al preskaŭ 3,3 milionoj. La malmodernaj sovetaj ekipaĵoj kaj la duboj de la okcidentaj naftokompanioj pri investado en regiono dum milito kie la naftoduktoj estas ofte damaĝitaj malpermesis al la lando plene ekspluati la naftajn rimedojn.

Somero de 1993, la milito etendiĝas[redakti | redakti fonton]

Internaj konfliktoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la malvarma kaj malfacila vintro kiun ambaŭ landoj travivis, ili vidis la novan jaron entuziasme. Elĉibej esprimis sian optimismon atingi akceptindan solvon al la konflikto kun Levon Ter-Petrosjan. Tiuj esperigaj fajreroj baldaŭ estingiĝis en januaro 1993, malgraŭ la alvoko por batalhalto de la prezidantoj Boris Jelcin kaj Bush; la milito komenciĝis denove en la regiono [63]. La armenaj fortoj entreprenis serion da ofensivoj en pluraj vilaĝoj norde en Karabaĥo, kiuj estis prenitaj de la azeroj pasintaŭtune.

La frustriĝo post la milita malvenko faris ŝokon en la interna fronto de Azerbajĝano. La moralo de la armeo malpliiĝis kaj la ministro de Defendo, Rahim Gazijev, kaj de la brigado de Husejnov petis la helpon de la rusoj, eĉ se tio estis kontraŭ la politiko de Elĉibej kaj interpretita kiel malobeo aŭ ribelo. La politikaj luktoj pri la distribuado de la militistaj divizioj inter la ministroj de la Interno, İsgandar Hamidov, kaj de la Defendo, Gaziev, okazigis la demision de ĉi lasta la 20-an de februaro. La politika perturbo ankaŭ estiĝis en Armenio kiam Levon Ter-Petrosjan elpostenigis la Unuan Ministron, Ĥosrov Harutunjan, pro manko de efika plano por la enlanda ekonomika aktiveco. La manifestacioj kontraŭ la prezidanto estis malpermesitaj.

Kelbaĝaro/Karvaĉaro[redakti | redakti fonton]

Situanata okcidente de Karabaĥo, ekster la landlimoj de la regiono, le rajono Kelbaĝaro bordas la armenan landlimon. Ĝi estis loĝita de 45.000 loĝantoj, ĝi konsistis el vilaĝoj kie la azeroj kaj armenoj vivis kune kun kurdoj. En marto 1993, la zono de Sarsang (en Martakerto), prenita de la armenoj estis la objekto de atakoj far la azeroj. Post ĝia defendo de la regiono Martuni, la soldatoj de Monte Melkonjan atribuas por si la taskon preni la regionon Karvaĉaro, el kie supozeble venis la azera rejdado bombardado. La malforta kaj malgranda militista azera opozicio permesis al la homoj de Melkonjan rapide preni la regionon kaj plurajn tankojn kaj batalaŭtojn forlasitaj. La 2-an de aprilo, la armenaj fortoj dise avancis ĝis Karvaĉagh kaj tie renkontiĝis antaŭ la azeraj fortoj ĉirkaŭitaj proksime de la nodo inter Ganĝa - Karvaĉagh. La azeroj estis nekapablaj bremsi la avancon de la armenaj trupoj, kaj preskaŭ kaj preskaŭ ĉiuj mortis. La dua atako ankaŭ okazis rapide kaj armenoj venkis. La 3-an de aprilo, Karvaĉagh falis antaŭ la armenoj.

Tiu atako okazigis internaciajn protestojn kontraŭ la armenoj, pro ĝia atakado ekster la enklavo. La 30-an de aprilo, la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la rezolucion 822, kunsubtenita de Turkio kaj Pakistano, reasertigante la teritorian integriĝon de la ŝtatoj kaj la rezolucio postulis la retroiron de ĉiuj okupfortoj en la rajono Kelbaĝar[64]

La politikaj reperkutoj sentiĝis en Azerbajĝano kiam Husejnov entreprenis sian « marŝon al Bakuo » ekde Ganĝa. Frustrita pro tio kion li konsideris kiel nekompetento de la kolonelo Elĉibej, li elrangigis lin kaj pro tio Elĉibej avancis al Bakuo kun sia brigado komence de junio, kun la celo puĉi la prezidenton. Elĉibej demisiis la 18-an, kaj la povo estis prenita de la parlamentano Hejdar Alijev. La 1-an de julio, Husejnov estis nomumita kiel unua ministro[65].

Agdamo, Fizuli, Jabrayil kaj Zangilan[redakti | redakti fonton]

Monumento memore al Monte Melkonjan, en Erevano.

Dume la azeroj adaptiĝis al la nova politika etoso, la armenoj alfrontis la morton de Monte Melkonjan, mortinta la 12-an de junio en eskirmo proksime de la urbo Merzuli. Malgraŭ tiu granda pero de Mamikonjan, la armenaj fortoj bone profitis la politikan krizon en Bakuo, kiu preskaŭ lasis la fronton sendefenda. La sekvaj kvar monatoj estis regataj de politika nestabileco en Azerbajĝano kaj tio okazigis al ĝi la kontrolperdon de kvin rajonoj kaj la nordon de Montara Karabaĥo.

La azeroj apenaŭ povis rezisti la avancon de la armenoj kaj pro tio ili foriris el ĉiuj zonoj sen grava batalado. Fine de junio, ili estis forpelitaj de Martakerto, ilia lasta bastiono en la enklavo. En julio, la armenoj prepariĝis por atakado al la regiono Agdamo, alia rajono ekster la enklavo Karabaĥo, sub preteksto grandigi la sekureco por la enklavo kaj malproksimigi la teritorion de la azera artilerio. La 4-an de julio, la armenoj ekbombardis la artilerion de la urbo Agdamo, detruante plurajn sektorojn. La soldatoj kaj la civiluloj evakuiĝis la urbo. Antaŭ militista kolapso, Alijev intencis trovi kompromison kun la registaro de Karabaĥo, per la perado de la Minska Grupo. Meze de aŭgusto la armenoj amasiĝis por preni la regionojn Fizuli, Jabrayil kaj Zangilan, sude de la enklavo.

Laŭ tiuj okazintaĵoj en Azerbajĝano, Tansu Çiller, unua ministro de Turkio, avertis al la armena registaro ne ataki Naĥiĉevanon kaj postulis al la armenoj foriri de la azera teritorio. Miloj da turkaj soldatoj estis senditaj ĉe la turk-armena landlimo komence de septembro, sed tiu mobilizo de turkaj trupoj estis bremsitaj de la rusaj trupoj kiuj troviĝis en Armenio[66].

Numerplatoj de transportiloj prenitaj al la azeroj.

Samtempe, la azeraj fortoj troviĝas en malordo. Granda parto de la peza artilerio ricevita aŭ aĉetita al Rusio estis prenita de la alia flanko aŭ forlasita en la batalkampoj. Ekde la atako en junio 1992, la armenoj prenis dekojn da tankoj, malpezaj armiloj kaj artilerio de la azeroj[67]. Alia signo je malespero de la azeroj, Alijev rekrutigis inter 1000 kaj 1500 afganaj muĝahedinol kaj al araboj de Afganio. Kvankam tio estis neata de la azera registaro, la korespondaĵoj kaj fotoj prenitaj de la armenaj fortoj povis konfirmi tion. La intencoj rekruti homojn inter la azerbajĝanaj malplimultoj lezgoj kaj taliŝoj trovis konsiderindan rezistadon. Sed malgraŭ tio, aliaj helpoj venis el Pakistano kaj Ĉeĉenio.[68].[69].

1993-1994, la lastaj konfrontoj[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1993, Alijev estis formale elektita prezidento kaj promesis restarigi la ordon de la lando kaj rekuperi la perditajn teritoriojn kaj ekde tiu sama monato, Azerbajĝano eniris en la Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj. La alveno de la vintro estis markita de la samaj kondiĉoj de la pasinta jaro, sed por esti bone preparitaj ambaŭ flankoj konservis proviziaĵojn por la tre malvarma sezono de antaŭ pluraj monatoj.

La Konsilio pri Sekureco adoptis du novajn rezoluciojn, la 874[70] kaj la 884 [71], en oktobro kaj novembro, kaj bone rememorante la du antaŭajn punktojn, la dua rezolucio kaj la 853 (1993) [72], agnoskis Karabaĥon kiel parton en la konflikto.

Komence de januaro, la azeraj fortoj kaj la afganoj reprenis parton de la regiono Fizuli, kaj inkluzive de la fervoja vojkruciĝo Horadiz ĉe la irana landlimo, sed ĝi ne povis okupi Fiziuli. La 10-an de januaro 1994, alia atako estis demarŝita en la regiono Martakerto kun la intenco repreni parton de la nordo de la enklavo. La atakantoj povis avanci kaj repreni plurajn partojn de la nordo kaj sudo de Karabaĥo antaŭ ĝia malrapidiĝo. Antaŭ tio ofensivo Armenio eksendis konskriptoj, de la regulaj trupoj de la Ministerio de la Interno por bremsi ilin[73]. Por pliigi la vicojn de la armeo, la armena registaro adoptis dekreton per kiu estis kunvokitaj por trimonata servado viroj antaŭ la 45-jariĝo, kaj por tiu celo estis okazigata nacia rekrutado. Pluraj armenaj soldatoj estis kaptitaj de la azeraj fortoj.

La azeraj atakoj estis malpli intensaj, la homoj, kelkaj punitaj je 16 jaroj en karcero kaj kun apenaŭ militista trejnado, estis rekrutitaj kaj partoprenigitaj en neefikaj atakoj je homaj ondoj, taktiko kiun Irano uzis dum la Iraka-irana milito. La du vintraj ofensivoj kostis ĉ. 5.000 homoj al Azerbajĝano kaj nur pluraj centoj al Armenio. La ĉefa ofensivo estis farita por repreni la rajonon Kelbaĝar, kaj minaci la koridoron de Laĉino. Komenci ĝi trovis iom da rezistado kaj fariĝis grava la "pasejo Omar" pro la strategia situo. Sed pro la reago de la armenoj okazis la plej sangaj bataloj dum la milito, kaj la azeroj estis definitive venkitaj. Pluraj azeraj brigadoj estis izolitaj kiam la armenoj reprenis la pasejon. Post tio la armenoj ĉirkaŭis kaj mortigis la azerojn.

Eĉ se la politika situacio estis plurfoje modifita en Azerbajĝano, multnombraj armenaj soldatoj de Karabaĥo asertis ke la junuloj, inkluzive de la azeroj, estis demoralizitaj kaj ke por ili mankis la devsento kaj engaĝiĝo por la milito.[74]. Tiu realaĵo estis reflektita de ĵurnalisto kiu verkis « en Stepanakerto, neeblas trovi homon sen handikapo — kiu ne aliĝas kiel volontulo de Armenio. Tamen en Azerbajĝano, la homoj je militista aĝo troviĝas en la trinkejoj »[75]. Antaŭ sia morto en 1989, Andrej Saĥarov same havis tiun opinion, deklarinte ke « por Azerbajĝano, la afero pri Karabaĥo estas ambicia afero; por la armenoj de Karabaĥo, estas afero je vivo aŭ morto ».[76].

Aera milito[redakti | redakti fonton]

La aera milito en Karabaĥo ĉefe konsisitis el la uzado de ĉasaviadiloj kaj helikopteroj. La helikopteroj uzataj por la transportado de ambaŭ flankoj estis Mil Mi-8 kaj Mil Mi-17.

La Armena Aer-Armeo nur konsisitis el du aviadiloj modelo Suĥojo Su-25, la unua estis perdita tuj post "amika pafo", kaj pluraj aviadiloj modelo Suĥojo Su-17 kiuj, pro la malmoderneco, devis esti forlasitaj por duaklasaj planoj dum la tuta milito[77].

La azera aerforto konsisitis el 45 batalaviadiloj, stiritaj de spertaj pilotoj, rusoj aŭ ukrainoj kiuj estis militsolduloj apartenintaj al la soveta armeo. Ili flugis per aviadiloj modelo Mikojan-Gureviĉ MiG-25 kaj Suĥojo Su-24, kaj ankaŭ pli malnovaj aviadiloj, kiel la maŝinoj modelo Mikojan-Gureviĉ MiG-21. Ilia salajro estis ĉ. 5.000 rubloj monate. La aviadiloj ofte bombardis la urbon Stepanakerto. Tiuj pilotoj, kial ankaŭ la sovetaj trupoj de la Interno komence de la konflikto, estas malriĉuloj kaj laboras en la milito por povi vivteni la familion. Multaj el ili estis mortigitaj de la armenoj, kun la helpo de rusoj. La starigo de defendsistemo konsiderinde bremsis la azerajn aeratakojn. [78]

Batalhalo[redakti | redakti fonton]

Situacio post la batalhalto.

Post ses monatoj da intensa batalado, la du flankoj pretis por batalhalto. Azerbajĝano, post elĉerpi preskaŭ ĉiujn siajn fortojn, akceptis batalhalton proponita de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo aŭ de Rusio, la armenoj deklaris ke ili malfermis vojon survoje al Bakuo por la azeraj batalantoj. Tamen, la fronto restis enfermita en Karabaĥo aŭ en la ĉirkaŭaj rajonoj. En tiu momento la diplomatiaj kontaktoj inter Armenio kaj Azerbajĝano intensiĝis en majo. La lastaj bataloj okazis ne malproksime de Ŝahumjan, kiam serio de mallongaj atakoj inter la armena kaj azera fortoj proksime de la vilaĝo Golestano.

La 16-an de majo, la gvidantoj de Armenio, Azerbajĝano, Montara Karabaĥo kaj Rusio renkontiĝis en Moskvo kun la celo deklari militpaŭzon kiu vokus al la efektiva militfino. En Azerbajĝano, multaj pozitive ricevis la batalfinon, dume aliaj pensis ke la fortoj deplojotaj por la pac-starigado en la regiono ne devus veni el Rusio. Malgraŭ tiu alvoko al la batalhalto la sporadaj bataloj daŭris diversloke sed ĉiuj flankoj interkonsentis respekti la decidojn [79]. La 16-an de majo 1994 fine la milito finiĝis.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Frostita konflikto[redakti | redakti fonton]

Monumento (tanko T-72) memore al la mortintaj armenoj dum la milito starigita proksime de Stepanakerto.

Ĝis la nuntempo, la konflikto en Montara Karabaĥo restas kiel unu el la pluraj frostitaj konfliktoj de la eksa Sovetio, same kiel tiu inter Kartvelio kaj ĝiaj aŭtonomaj sendependismaj respublikoj Abĥazio kaj Sud-Osetio, aŭ inter Moldavio kaj Ĉednestrio. Karabaĥo restas sub la kontrolo de la memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo, kun sia propra armeo, la Defenda Armeo de Montara Karabaĥo[80].

Ekde 1995, la OSKE ofertas peradon inter la registaroj de Armenio kaj Azerbajĝano cele al la serĉado de kontentiga rezulto por ambaŭ flankoj. Multnombraj proponoj jam estis faritaj, bazitaj sur kocesioj realigotaj el ambaŭ flankoj. Unu el ili deklaris ke se la armenaj fortoj foriras el sep rajonoj ĉirkaŭ Karabaĥo, Azerbajĝano kundividus kelkajn ekonomiajn aktivecojn, kaj ankaŭ pretus kundividi la profitojn el kontstruota naftodukto kiu irus ekde Bakuo ĝis Turkio, trairante Armenion[81]. Inter aliaj, estis propono por plej larĝa aŭtonomio de la enklavo, en la sino de Azerbajĝano. Ankaŭ estis multaj premaĵoj ekzercitaj sur Armenio,kiel ĝia ekskludado en la plej gravaj ekonomikaj projektoj de la regiono, kiel la naftodukto Bakuo-Tbiliso-Cejhano. La plejparto de la proponoj pri aŭtonomio estis malakceptitaj de la armenoj kiel neakcepteblaj. Siaflanke, Azerbajĝano malesperiĝas pro la malrapideco de la perado kaj solvado de la konflikto kaj plurfoje minacis reveni al la milito.[82].

La 30-an de marto 1998, Robert Koĉarjan estis elektita prezidanto de Armenio; li daŭre malakceptis la alvokojn favore al definitiva solvo de la konflikto. En 2001, Koĉarjan kaj Alijev renkontiĝis en Key West (Florido) por diskuti la aferon sed malgraŭ la optimismo de pluraj okcidentaj diplomatoj, la kreskanta oponado al ia ajn koncesio el ambaŭ flankoj malvelkigis la esperojn pri komuna trovado de paca solvo de la konflikto[83]. La elektado, je la 15-a de oktobro 2003, de Ilham Alijev por la prezidado de Azerbajĝano kaj de Serĵ Sargsjan (origine el Montara Karabaĥo) al la prezidado de Armenio la 19-an de februaro 2008 ne ŝanĝis la situacion. La streĉitaĵoj revigliĝis en marto 2008: dume ĉe la diplomatia vojo, Ilham Alijev ripetis denove ke Azerbajĝano uzos la forton se estus bezonata por rekuperi la regionon[84], la incidentoj okazis en la kontaktlinio inter membroj de ambaŭ flankoj. La plej signifa perforto de la batalhalto okazis la 5-an de marto 2008, per la morto inter 8 kaj 6 soldatoj[85]. Krome, la uzado de artilerio markis la antaŭajn eskirmojn sed la nuntempaj nebulaj sporadaj konfliktoj okazas per leĝeraj armiloj[86]. Kvankam ankoraŭ la konflikto restas frostita, la lasta plej grava renkonto inter la prezidantoj de Armenio, Rusio kaj Azerbajĝano, la konkludoj estis pli pozitivaj.

Rajto de la armitaj konfliktoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la malapero de Sovetio, la novaj ŝtatoj ne akceptis samtempe la regulojn pri militado adoptitaj en internaciaj konvencioj, speciale tiuj pri la rajto de la armitaj konfliktoj, de la Konvencioj de Ĝenevo[87] ; ĉi lastaj ne estis ratifitaj de Azerbajĝano kaj Armenio ĝis duono de 1993[88]. La reguloj pri proceduroj kaj "ius cogens" de la rajto en la armitaj konfliktoj estis necese rekte altruditaj al la novaj ŝtatoj. Oni ne dubas ke dum la konflikto en Montara Karabaĥo estis okazigataj multaj militkrimoj el ambaŭ flankoj.

La diversaj registaroj (inkluzive de Karabaĥo) regule akuzis la malamikon pro okazigado de amasaj kruelaĵoj, akuzoj kelkfoje konfirmitaj de triaj partoj. La masakro de Ĥoĝali, ekzemple, estis konfirmita samtempe de Human Rights Watch kaj Memorial, dume la masakro de Maraghar estis unuafoje konfirmita de la brita NRO Christian Solidarity Worldwide en 1992[89]. Azerbajĝano ankaŭ estis akuzita pro uzado de aeraj bombardadoj en lokoj dense loĝitaj de civiluloj[90]. Ankaŭ estis raportitaj kazoj pri soldatoj mortigitaj kaj mutilitaj (i.a. la oreloj, raportitaj de la fronto kiel milittrezoro aŭ eĉ memoraĵoj) kaj oftaj interŝanĝoj ne de soldatoj sed de civiluloj[91].

Post la militfino, la flankoj akuzis unu la alian pro la enkarcerigo de la politikaj prizonuloj; Azerbajĝano akuzis Armenion militkapti 5.000 azerojn, Armenio akuzis Azerbajĝanon militkapti 600 armenojn. La NRO Helsinki Initiative 92 enketis du prizonulojn de Ŝuŝi kaj Stepanakerto sed ili konkludis ke tie ne estis militkaptitoj kiel la kontraŭa enketo publikgis[92].

Rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

Azeraj rifuĝintoj.

La nombro de rifuĝintoj translokigitaj pro la bataloj kalkuliĝas je miliono. Ĉirkaŭ 400.000 armenoj fuĝis el Azerbajĝano al ArmenioRusio, kaj 30.000 aliaj fuĝis el Karabaĥo[93]. Multaj el ili revenis al Karabaĥo post la militfino[94].Ĉirkaŭ 800.000 azeroj estis forpelitaj pro la bataloj, inkluzive de azeroj loĝintaj en Armenio kaj Karabaĥo. Aliaj etnoj de la enklavo devis perforte rifuĝiĝi en rifuĝkampoj konstruitaj de Azerbajĝano kaj Irano.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle The 2008 World Factbook, Central Intelligence Agency, Washington, 2008 https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/aj.html#Issues Azerbaijan].
  2. angle John K. Cooley, Unholy Wars: Afghanistan, America and International Terrorism, Pluto Press, Londres, 2002 ISBN|0-7453-1917-3, p.150-151.
  3. angle Nicholas Griffin, Caucasus: A Journey to the Land Between Christianity and Islam, University of Chicago Press, Chicago, 2004 ISBN|0-2263-0859-6, p.185-186.
  4. angle David Rieff, « Without Rules or Pity », dans Foreign Affairs, numero 2 (1997), Council on Foreign Relations, Washington, 1997 http://www.cilicia.com/armo19e.html.
  5. angle Benjamin Lieberman, Terrible Fate: Ethnic Cleansing in the Making of Modern Europe, Ivan R. Dee, Chicago, 2006 ISBN 1-56663-646-9, p.284-292.
  6. angle Jorri C. Duursma, Fragmentation and the International Relations of Micro-states: Self-determination and Statehood, Cambridge University Press, Cambridge, 1996 ISBN|0-5215-6360-7, p. 93.
  7. angle Michael P. Croissant, The Armenia-Azerbaijan Conflict: Causes and Implications, Praeger, Londres, 1998 ISBN|0-275-96241-5. Contrairement à ce que l'on peut parfois lire dans les médias, la différence religieuse n'a jamais réellement été significative dans le conflit (angle Valery Tishkov, Ethnicity, Nationalism and Conflict in and after the Soviet Union: The Mind Aflame, Sage, Londres, 1997 ISBN|0-7619-5185-7, p.107).
  8. Le conflit a fait 400.000 réfugiés arméniens d'Azerbaïdjan et 800.000 réfugiés azéris d'Arménie et du Karabagh
  9. angle Thomas de Waal, Black Garden: Armenia and Azerbaijan Through Peace and War, New York University Press, New York, 2003 ISBN|0-8147-1945-7.
  10. Ministère arménien des Affaires étrangères http://www.armeniaforeignministry.com/fr/nk/nk_file/article/3.html circulaire du colonel D. I. Shuttleworth.
  11. angle Emmanuel Karagiannis, Energy and Security in the Caucasus, RoutledgeCurzon, Londres, 2002 ISBN|0-7007-1481-2, p. 36, 40.
  12. armene Viktor Hambardzumyan et al., « Լեռնային Ղարաբաղի Ինքնավար Մարզ (ԼՂԻՄ) », dans Soviet Armenian Encyclopedia, Vol. 4, Erevan, 1978, p. 576.
  13. angle A. N. Yamskov, « Ethnic Conflict in the Transcausasus: The Case of Nagorno-Karabakh », dans Theory and Society, vol. 20, numero 5 (1991), p. 659.
  14. angle Kenneth Weisbrode, Central Eurasia - Prize or Quicksand?: Contending Views of Instability in Karabakh, Ferghana, and Afghanistan, Oxford University Press, Oxford, 2001 ISBN|0-1985-1070-5, p. 27.
  15. angle Alexei Zverev, http://poli.vub.ac.be/publi/ContBorders/eng/ch0102.htm, dans Bruno Coppieters (dir.), Contested borders in the Caucasus, VUB University Press, Bruxelles, 1996 ISBN 90-5487-117-2.
  16. ruse http://www.starovoitova.ru/rus/texts/06/books/nas_samoopr/04.htm%7C« НАДЕЖДЫ И РАЗОЧАРОВАНИЯ: ИЗУЧЕНИЕ СЛУЧАЕВ ».
  17. ruse Юрий КОТЕНОК, http://www.utro.ru/articles//2006/07/04/562296.shtml%7C« ПОЛИТИКА: Нагорный Карабах готов к диалогу ».
  18. angle Gilbert Martin, A History of the Twentieth Century: The Concise Edition of the Acclaimed World History, HarperCollins, New York, 2001 ISBN|0-0605-0594-X, p. 594.
  19. angle Archie Brown, The Gorbachev Factor, Oxford University Press, Oxford, 1996 ISBN|0-1928-8052-7, p. 262.
  20. angle Regnum News Agency, « Who is at the turn of interests? US, Russia and new reality on the border with Iran » 24 avril 2006 http://www.regnum.ru/english/628362.html.
  21. angle Steven E. Lobell Steven, Philip Mauceri, Ethnic Conflict and International Politics: Explaining Diffusion and Escalation, Palgrave MacMillan , New York, 2004 ISBN|1-4039-6356-8, p. 58.
  22. angle Yuri Rost, The Armenian Tragedy: An Eye-Witness Account of Human Conflict and Natural Disaster in Armenia and Azerbaijan, St. Martin's Press, New York, 1990 ISBN|0-312-04611-1, p. 17.
  23. angle Stuart Kaufman, Modern Hatreds: The Symbolic Politics of Ethnic War, Cornell University Press, New York, 2001 ISBN|0-8014-8736-6, p. 49-66.
  24. angle Stuart J. Kaufman, Modern Hatreds: The Symbolic Politics of Ethnic War, Cornell University Press, New York, 2001 ISBN|0-8014-8736-6, p. 63 http://books.google.com/books?id=2Plw98pTk5wC&pg=PA63&sig=JPP_bQXGl7c8kjQ-jk1_k6Mz3WE.
  25. angle Annika Rabo et Bo Utas, The Role of the State in West Asia, Swedish Research Institute in Istanbul, 2005 ISBN|9186884131, p. 169 http://books.google.com/books?id=rkRC5G2qMzMC&pg=PA169&sig=20y1K3VwjhTVh58AMLc3MxqEWKg.
  26. angle Samvel Shahmuratian, The Sumgait Tragedy: Pogroms Against Armenians in Soviet Azerbaijan, Zoryan Institute, New York, 1990 ISBN|0-89241-490-1.
  27. angle Paul Hofheinz, « On the Edge of Civil War », dans Time Magazine, 23 octobre 1989 http://www.time.com/time/archive/preview/0,10987,958833,00.html.
  28. angle H. Brune, Chronological History of U.S. Foreign Relations, Routledge, 2002 (ISBN 0415939143), p. 1133 http://books.google.com/books?id=WJnMg9sVV78C&pg=PA1133&sig=R0hnMrqtuDyaFPihbB9V_-wWppM%7Cdate=14 mars 2008.
  29. La détérioration des relations entre Arméniens et Azéris en 1988 est si alarmante que, lorsque le séisme se produit, de nombreux résidents de Léninakan pensent qu'il s'agit d'une explosion due aux Azéris. Des célébrations sont également rapportées en Azerbaïdjan, en l'honneur de ce séisme, pour les pertes occasionnées aux Arméniens. angle Markar Melkonian, My Brother's Road, An American's Fateful Journey to Armenia, I. B. Tauris, New York, 2005 ISBN|1-85043-635-5, p. 163.
  30. angle Levon Chorbajian, The Making of Nagorno-Karabagh: From Secession to Republic, Palgrave MacMillan, New York, 2001 ISBN|0333773403, p. 161, 213.
  31. angle Jill Smolowe, « The Killing Zone », dans Time Magazine, 29 janvier 1990 http://www.time.com/time/archive/preview/0,10987,969280,00.html.
  32. angle Human Rights Watch, Playing the "Communal Card": Communal Violence and Human Rights, 1995 http://hrw.org/reports/1995/communal/.
  33. angle Paul Hofheinz, « Nationalities People Power, Soviet Style », dans Time Magazine, 5 décembre 1988 http://www.time.com/time/magazine/article/0,9171,956447,00.html.
  34. angle Markar Melkonian, My Brother's Road, An American's Fateful Journey to Armenia, I. B. Tauris, New York, 2005 ISBN|1-85043-635-5.
  35. angle Mark Malkasian, Gha-Ra-Bagh!: The Emergence of the National Democratic Movement in Armenia, Wayne State University Press, Détroit, 1996 ISBN|0-8143-2605-6, p. 157.
  36. angle David Petrosian, What Are the Reasons for Armenians' Success in the Military Phase of the Karabakh Conflict?, Noyan Tapan Highlights.
  37. angle James Carney, « Former Soviet Union Carnage in Karabakh », dans Time Magazine, 13 avril 1992 http://www.time.com/time/archive/preview/0,10987,975278,00.html.
  38. angle Hendrick Smith, The New Russians, Harper Perennial, New York, 1991 ISBN|0-380-71651-8, p. 344-345.
  39. http://www.wws.princeton.edu/wws401c/1998/907.html Section 907 of the Freedom Support Act. L'aide humanitaire n'est pas explicitement interdite mais doit être fournie indirectement via des organisations humanitaires. Le 25 janvier 2002, le président George W. Bush fait annuler cette Section 907 ; une égalité est toutefois maintenue au sujet de l'aide militaire à destination des deux parties http://georgewbush-whitehouse.archives.gov/news/releases/2002/01/20020130-6.html Communiqué de presse de la Maison blanche. Le blocus azerbaïdjanais subsite cependant
  40. http://www.armenian-history.com/Nyuter/BIOGRAPHY/andranik_ozanian.htm
  41. http://www.njdeh.com/
  42. http://noticiasdeeurabia.wordpress.com/2006/11/14/fachistas-turcos-los-lobos-grises/
  43. angle Rasit Gurdelik, « Azerbaijanis Rebuild Army with Foreign Help », dans The Seattle Times, 30 janvier 1994 http://archives.seattletimes.nwsource.com/cgi-bin/texis.cgi/web/vortex/display?slug=1892424&date=19940130.
  44. ruse Alvard Barkoudzaryan, « К войне невозможно привыкнуть », in Газета « Новое время », 21 novembre 2006 http://www.nkr.am/rus/news/zinevich.html.
  45. angle Levon Chorbajian, Patrick Donabedian et Claude Mutafian, The Caucasian Knot: The History and Geopolitics of Nagorno-Karabagh, Zed Books, Londres, 1994 (ISBN 1-85649-288-5), p. 13-18. Les statistiques fournies proviennent de données compilées par l'International Institute for Strategic Studies basé à Londres, dans un rapport intitulé The Military Balance, 1993–1994, publié en 1993. Le chiffre de 20 000 pour le Haut-Karabagh inclut 8 000 volontaires d'Arménie ; les chiffres pour l'Arménie ne prennent en compte que les membres de l'armée ; les chiffres pour l'Azerbaïdjan se réfèrent aŭ 38 000 membres de son armée et aŭ 1 600 hommes de sa force aérienne. Des références à ces chiffres se trouvent aŭ pages 68–69 et 71–73 du rapport.
  46. angle Glenn E. Curtis, Armenia, Azerbaijan, and Georgia Country Studies, Federal Research Division Library of Congress, Washington D.C., 1995 ISBN|0-8444-0848-4.
  47. angle Bulent Gokay, The Politics of Caspian Oil, Palgrave MacMillan, New York, 2003 ISBN|0-3337-3973-6, p. 189-190.
  48. Selon les mots d'un survivant, les forces arméniennes n'arrêtaient pas de « tirer et tirer et tirer ». angle Markar Melkonian, My Brother's Road, An American's Fateful Journey to Armenia, I. B. Tauris, New York, 2005 ISBN|1-85043-635-5, p. 213.
  49. Le massacre délibéré est nié, la plupart des civils aurait été tuée lors de tirs croisés entre Arméniens et Azéris.
  50. Les autorités azerbaïdjanaises indiquent pour les 25 et 26 février 613 victimes civiles, dont 106 femmes et 83 enfants angle http://www.unhchr.ch/Huridocda/Huridoca.nsf/0/7c3561e40d2d3d07c1256bae00447b7f?Opendocument Lettre du chargé d'affaires a.i. de la représentation permanente de l'Azerbaïdjan auprès des Nations unies
  51. angle Paul Quinn-Judge, « Armenians killed 1000, Azeris charge », dans The Boston Globe, 3 mars 1992 http://www.khojaly.net/press.html.
  52. angle R. Denber, Bloodshed in the Caucasus: Escalation of the Armed Conflict in Nagorno-Karabakh, Helsinki Watch, New York, 1992 (ISBN 1-5643-2081-2), p. 19-21.
  53. angle Barry Rubin et Kemal Kirisci, Turkey in World Politics: An Emerging Multiregional Power, Lynne Rienner, Boulder, 2001 ISBN|1-55587-954-3, p. 175.
  54. angle Khatchig Mouradian, « Terror in Karabakh: Chechen Warlord Shamil Basayev's Tenure in Azerbaijan », sur The Armenian Weekly On-Line (AWOL) http://ermeni.org/english/chechen-terrorists-azerbaijan.htm.
  55. angle Konul Khalilova, « Chechen fighter's death reveals conflicted feelings in Azerbaijan », sur Eurasia insight, 14 mai 2002 http://www.eurasianet.org/departments/insight/articles/eav051402.shtml.
  56. angle Gary Bertsch, Crossroads and Conflict: Security and Foreign Policy in the Caucasus and Central Asia, Routledge, London, 1999 ISBN|0-415-92273-9, p. 167–171, 172–173, 297.
  57. angle Michael E. Brown, The International Dimensions of Internal Conflict, MIT Press, Cambridge, 1996 ISBN|0-262-52209-8, p. 125.
  58. angle Carey Goldberg, « Azerbaijan Troops Launch Karabakh Offensive Conflict », dans The Los Angeles Times, 14 juin 1992 http://pqasb.pqarchiver.com/latimes/access/2118555.html?dids=2118555&FMT=ABS&FMTS=ABS&type=current&date=Jun+14%2C+1992&author=Goldberg%2C+Carey&pub=Los+Angeles+Times&edition=&startpage=A5&desc=Azerbaijan+Troops+Launch+Karabakh+Offensive.
  59. angle Maria Raquel Freire, Conflict and Security in the Former Soviet Union: The Role of the OSCE, Ashgate, Burlington, 2003 ISBN|0-7546-3526-0.
  60. angle John-Thor Dahlburg, « Azerbaijan Accused of Bombing Civilians », dans The Chicago Sun-Times, 24 août 1992 http://nl.newsbank.com/nl-search/we/Archives?p_action=list&p_topdoc=341. Ĉi tiu lasta aserto estis konfirmita pro atestaĵoj de rusaj kaj ukrainaj pilotoj, rekrutitaj de la azera aerforto, kies aviadiloj estis faligitaj proksime de Stepanakerto. La pilotoj deklaris ke ilia azera komandanto planis la atakojn kontraŭ civilaĵoj antaŭ ol militistaj lokoj kun la celo panikigi la loĝantaron (ruse Русские наемники воевавшие в Карабахе, document produit et diffusé par REN TV).
  61. angle Leonidas T. Chrysanthopolous, Caucasus Chronicles: Nation-building and Diplomacy in Armenia, 1993–1994, Gomidas Institute Books, Princeton, 2002 ISBN|1-884630-05-7.
  62. angle Nejla Sammakia, « Winter Brings Misery to Azerbaijani Refugees », dans The San Francisco Chronicle, 23 décembre 1992.
  63. angle Richard Bourdreaŭ, « Despite Appeals, Karabakh Battles Rage », dans The Los Angeles Times, 5 janvier 1993 http://pqasb.pqarchiver.com/latimes/access/60131985.html?dids=60131985:60131985&FMT=ABS&FMTS=ABS:FT&type=current&date=Jan+5%2C+1993&author=RICHARD+BOUDREAŬ&pub=Los+Angeles+Times+(pre-1997+Fulltext)&edition=&startpage=4&desc=Despite+Appeals%2C+Karabakh+Battles+Rage.
  64. http://www.un.org/french/documents/view_doc.asp?symbol=S/RES/822(1993) Résolution 822 (1993) du Conseil de sécurité des Nations unies.
  65. angle The Associated Press, « Rebel troops push toward Azeri capital », dans The Toronto Star, 21 juin 1993 http://pqasb.pqarchiver.com/thestar/access/518803911.html?dids=518803911:518803911&FMT=ABS&FMTS=ABS:FT&type=current&date=Jun+21%2C+1993&author=(AP)&pub=Toronto+Star&edition=&startpage=A.12&desc=Rebel+troops+push+toward+Azeri+capital.
  66. Environ 23.000 soldats russes sont encore stationnés en Arménie à cette époque.
  67. Par exemple, Melkonian déclare lors d'une interview télévisée en mars 1993 qu'à Martouni, ses forces ont pris ou détruit 55 T-72, 24 BMP-2, 15 APC et 25 pièces d'artillerie lourde depuis l'offensive de juin 1992, affirmant que « la plupart de nos armes ... [furent] prises à l'Azerbaïdjan ». Serge Sargsian, à l'époque le dirigeant des forces armées du Karabagh, prétend que 156 tanks ont été pris pendant la guerre. angle Thomas de Waal, Black Garden: Armenia and Azerbaijan Through Peace and War, New York University Press, New York, 2003 ISBN|0-8147-1945-7, p. 316. À l'été 1993, les forces arméniennes ont pris tant d'équipements que nombre parmi elles vante la politique de guerre d'Eltchibeï, qui arme ainsi les deux parties. angle Markar Melkonian, My Brother's Road, An American's Fateful Journey to Armenia,I. B. Tauris, New York, 2005 ISBN|1-85043-635-5, p. 237.
  68. angle Arkady Vartanyan, « Azerbaijan, USA seen pursuing anti-Russian goals in Karabakh », sur BBC Monitoring Former Soviet Union, 11 juin 2000 http://news.bbc.co.uk/%7Cdate=14 mars 2008}}.
  69. La compagnie pétrolière américaine MEGA OIL embauche également plusieurs entraîneurs militaires américains en prérequis à l'acquisition de droits de forage en Azerbaïdjan
  70. http://www.un.org/french/documents/view_doc.asp?symbol=S/RES/874(1993) Résolution 874 (1993) du Conseil de sécurité des Nations unies.
  71. http://www.un.org/french/documents/view_doc.asp?symbol=S/RES/884(1993) Résolution 884 (1993) du Conseil de sécurité des Nations unies|date=14 mars 2008.
  72. http://www.un.org/french/documents/view_doc.asp?symbol=S/RES/853(1993).
  73. angle Human Rights Watch, World Report 1995http://www.hrw.org/reports/1995/WR95/HELSINKI-01.htm%7Cdate=14 mars 2008.
  74. Comme le dit un combattant arménien, « la différence réside dans ce que vous faites et pourquoi vous le faites. Vous savez que quelques kilomètres derrière vous, il y a votre famille, vos enfants, vos femmes et vos aînés, vous êtes donc obligés de vous battre à mort pour qu'ils puissent vivre ». Le professeur russe Georgiy I. Mirsky partage également ce point de vue, affirmant que « le Karabagh ne compte pas autant pour les Azerbaïdjanais que pour les Arméniens. C'est probablement la raison pour laquelle les jeunes volontaires d'Arménie même se sont montrés bien plus ardents au combat et prêts à mourir pour le Karabagh que ne l'ont été les Azerbaïdjanais ». angle Georgiy I. Mirsky, On Ruins of Empire: Ethnicity and Nationalism in the Former Soviet Union, Greenwood Press, Westport, 1997 (ISBN 0-3133-0044-5), p. 63.
  75. angle Michael Specter, « Armenians Suffer Painfully in War, But With Pride and Determination », dans The New York Times, 15 juillet 1994 http://query.nytimes.com/gst/fullpage.html?res=9907E1D8103FF936A25754C0A962958260%7Cdate=14 mars 2008}}.
  76. angle Humanitarian Aid Relief Trust http://www.hart-uk.org/Country%20Profile-%20Armenia.htm anciennement disponible en ligne|date=14 mars 2008.
  77. angle Sergei L. Loiko, « Ex-Soviet 'Top Guns' Shot Down, Face Possible Death as Mercenaries », dans The Los Angeles Times, 19 juillet 1993 http://pqasb.pqarchiver.com/latimes/access/2155582.html?dids=2155582&FMT=ABS&FMTS=ABS&type=current&date=Jul+19%2C+1993&author=Loiko%2C+Sergei+L&pub=Los+Angeles+Times&edition=&startpage=A8&desc=Ex-Soviet+%27Top+Guns%27+shot+down%2C+face+possible+death+as+mercenaries.
  78. Ces pilotes, comme les hommes des troupes soviétiques de l'Intérieur au début du conflit, sont pauvres et effectuent ce travail pour faire vivre leur famille. Plusieurs sont abattus par les Arméniens, avec l'assistance de Russes d'après l'un de leurs commandants, et risquent l'exécution. L'établissement d'un système de défense gêne cependant considérablement la capacité azerbaïdjanaise de continuer à mener des frappes aàeriennes.
  79. angle Christine Bell, Peace Agreements and Human Rights, Oxford University Press, Oxford, 2005 ISBN|0-1992-7096-1, p. 326.
  80. angle William J. Durch (éd.), UN Peacekeeping, American Politics, and the Uncivil Wars of the 1990s, Palgrave Macmillan, New York, 1996 (ISBN 0-3121-2930-0), p. 444.
  81. angle Ariel Cohen (éd.), Eurasia in Balance: US and the Regional Power Shift, Ashgate, Aldershot, 2005 ISBN|0-7546-4449-9, p. 60.
  82. angle BBC News, « Azerbaijan threatens renewed war », sur BBC News Europe, 12 mai 2004 Ŝablono:Lire en ligne.
  83. angle Jean-Christophe Peuc, « Armenia/Azerbaijan: International Mediators Report Progress On Karabakh Dispute », sur Radio Free Europe/Radio Liberty, 10 avril 2001 http://www.rferl.org/features/2001/04/10042001120004.asp.
  84. angle Lada Yevgrashina, « Azerbaijan may use force in Karabakh after Kosovo »., sur Reuters AlertNet, 4 mars 2008. Consulté le 24 avril 2008.
  85. L'Arménie affirme que huit soldats (huit Azerbaïdjanais) ont été tués, alors que l'Azerbaïdjan fixe ce nombre à seize (douze Arméniens et quatre Azerbaïdjanais) : angle Lada Yevgrashina et Hasmik Mkrtchyan, http://www.alertnet.org/thenews/newsdesk/L0572597.htm%7Ctitre=« Azeris, Armenians spar after major Karabakh clash »}}, sur Reuters AlertNet, 5 mars 2008..
  86. angle The Associated Press, http://www.iht.com/articles/ap/2008/03/10/europe/EU-GEN-Armenia-Azerbaijan.php.
  87. Éric David, Principes de droit des conflits armés (2 eldono), Bruylant, Bruxelles, 1999 (ISBN 2-8027-1236-5), p. 166-168.
  88. Respectivement les 1-er et 7 juin 1993 http://www.icrc.org/dih.nsf/CONVPRES?OpenView Page pour des liens vers les dates de ratification des différentes conventions|date=14 mars 2008}}. À cet égard, l'Azerbaïdjan n'a ratifié ni le Premier Protocole additionnel, ni le Second Protocole additionnel.
  89. angle Discours de Caroline Cox, avril 1998 http://sumgait.info/maraga/maraga-eng/survivors-maraghar.htm.
  90. angle Human Rights Watch/Helsinki, Azerbaijan: Seven Years of Conflict in Nagorno-Karabakh, New York, 1994.
  91. angle Yo'av Karny, Highlanders: A Journey to the Caucasus in Quest of Memory, Douglas & McIntyre, New York, 2000 (ISBN 0-374-52812-8), p. 405-406.
  92. angle Karine Ohanyan et Zarema Velikhanova, Investigation: Karabakh: Missing in Action - Alive or Dead?, Institute for War and Peace Reporting, 12 mai 2004 Ŝablono:Lire en ligne.
  93. angle Matthew Collin, « Azeris criticised on human rights », sur BBC News, 28 juin 2007 http://news.bbc.co.uk/2/hi/europe/6247776.stm.
  94. angle The U.S. Committee for Refugees and Immigrants, 2001 Country Report of Armenia, USCRI, 2001 Ŝablono:Lire en ligne.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gérard Chaliand, Atlas du nouvel ordre mondial, Robert Laffont, Paris, 2003 (ISBN 2-221-10039-5).
  • angle Levon Chorbajian, Patrick Donabedian, et Claude Mutafian, The Caucasian Knot: The History and Geopolitics of Nagorno-Karabagh, Zed Books, Londres, 1994 (ISBN 1-85649-288-5).
  • angle Levon Chorbajian, The Making of Nagorno-Karabagh: From Secession to Republic, Palgrave MacMillan, New York, 2001 (ISBN 0333773403).
  • Caroline Cox et John Eibner, Ethnic cleansing in progress: War in Nagorno Karabakh, Institute for Religious Minorities in the Islamic World, Zurich / Washington, 1993.
  • angle Michael P. Croissant, Armenia-Azerbaijan Conflict: Causes and Implications, Praeger, Londres, 1998 (ISBN 0-275-96241-5).
  • angle Glenn E. Curtis, Armenia, Azerbaijan, and Georgia Country Studies, Federal Research Division Library of Congress, Washington, 1995 (ISBN 0-8444-0848-4).
  • angle Thomas de Waal, Black Garden: Armenia and Azerbaijan Through Peace and War, New York University Press, New York, 2003 (ISBN 0-8147-1945-7).
  • angle Maria Raquel Freire, Conflict and Security in the Former Soviet Union: The Role of the OSCE, Ashgate, Burlington, 2003 (ISBN 0-7546-3526-0).
  • angle Nicholas Griffin, Caucasus: A Journey to the Land Between Christianity and Islam, University of Chicago Press, Chicago, 2004 (ISBN 0-2263-0859-6).
  • angle Yo'av Karny, Highlanders: A Journey to the Caucasus in Quest of Memory, Douglas & McIntyre, New York, 2000 (ISBN 0-374-52812-8).
  • angle Human Rights Watch/Helsinki, Azerbaijan: Seven Years of Conflict in Nagorno-Karabakh, Human Rights Watch, New York, 1995.
  • angle Leonidas T. Chrysanthopolous, Caucasus Chronicles: Nation-building and Diplomacy in Armenia, 1993–1994, Gomidas Institute, Princeton, 2002 (ISBN 1-884630-05-7).
  • angle Thomas Goltz, Azerbaijan Diary: A Rogue Reporter's Adventures in an Oil-Rich, War-Torn, Post-Soviet Republic, M.E. Sharpe, New York, 1998.
  • angle Stuart Kaufman, Modern Hatreds: The Symbolic Politics of Ethnic War, Cornell Studies in Security Affairs, 2001, New York (ISBN 0-8014-8736-6).
  • angle Gerard Libaridian, The Karabagh file: Documents and facts on the region of Mountainous Karabagh, 1918–1988, Zoryan Institute for Contemporary Armenian Research & Documentation, New York, 1988.
  • angle Mark Malkasian, Gha-Ra-Bagh!: The Emergence of the National Democratic Movement in Armenia, Wayne State University Press, Détroit, 1996 (ISBN 0-8143-2605-6).
  • angle Yuri Rost, The Armenian Tragedy: An Eye-Witness Account of Human Conflict and Natural Disaster in Armenia and Azerbaijan, St. Martin's Press, New York, 1990 (ISBN 0-312-04611-1).
  • angle Samvel Shamuratian (éd.), The Sumgait Tragedy: Pogroms Against Armenians in Soviet Azerbaijan, Zoryan Institute for Contemporary Armenian Research & Documentation, New York, 1990 (ISBN 0892414901).
  • angle Markar Melkonian, My Brother's Road, An American's Fateful Journey to Armenia, I.B. Tauris, New York, 2005 (ISBN 1-85043-635-5).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.