Martakerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vido de Martakerto

Martakert (armene Մարտակերտ) estas regiono en la nordo de Montara Karabaĥo, ĉefurbo de la samnoma provinco. Ĝi estis celo de akraj konfliktoj dum la milito en Montara Karabaĥo inter armenoj kaj azeroj; ĉi-lastaj kontrolas la orientan ekstremon. La akvorezervujo Sarsang kaj la monaĥejo Gandzasar troviĝas en tiu ĉi regiono. En la somero de 2006, armenaj amaskomunikiloj anoncis ke la ruinoj de antikva urbo malkovrita en la regiono, estis konstruita de Tigrano la Granda.